Deuteronomy 10

En tiu tempo la Eternulo diris al mi: Skulptu al vi du ŝtonajn tabelojn kiel la antaŭaj, kaj supreniru al Mi sur la monton, kaj faru al vi lignan keston.
「那时,耶和华吩咐我说:『你要凿出两块石版,和先前的一样,上山到我这里来,又要做一木柜。
Kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la antaŭaj tabeloj, kiujn vi disrompis, kaj vi metos ilin en la keston.
你先前摔碎的那版,其上的字我要写在这版上;你要将这版放在柜中。』
Tiam mi faris keston el akacia ligno, kaj mi skulptis du ŝtonajn tabelojn kiel la antaŭaj, kaj mi iris sur la monton, kaj la du tabeloj estis en miaj manoj.
于是我用皂荚木做了一柜,又凿出两块石版,和先前的一样,手里拿这两块版上山去了。
Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antaŭe, la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al mi.
耶和华将那大会之日、在山上从火中所传与你们的十条诫,照先前所写的,写在这版上,将版交给我了。
Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj metis la tabelojn en la keston, kiun mi faris, kaj ili restis tie, kiel la Eternulo ordonis al mi.
我转身下山,将这版放在我所做的柜中,现今还在那里,正如耶和华所吩咐我的。」
Kaj la Izraelidoj ekvojiris de Beerot-Bene-Jaakan al Mosera; tie mortis Aaron, kaj tie li estis enterigita; kaj lia filo Eleazar fariĝis pastro anstataŭ li.
(以色列人从比罗比尼‧亚干(或作:亚干井)起行,到了摩西拉。亚伦死在那里,就葬在那里。他儿子以利亚撒接续他供祭司的职分。
De tie ili ekvojiris al Gudgod, kaj el Gudgod al Jotbata, en la landon, en kiu troviĝas torentoj da akvoj.
他们从那里起行,到了谷歌大,又从谷歌大到了有溪水之地的约巴他。
En tiu tempo la Eternulo apartigis la tribon de Levi, por porti la keston de la interligo de la Eternulo, por stari antaŭ la Eternulo, servi al Li, kaj beni en Lia nomo, ĝis la nuna tago.
那时,耶和华将利未支派分别出来,抬耶和华的约柜,又侍立在耶和华面前事奉他,奉他的名祝福,直到今日。
Tial Levi ne ricevis parton kaj heredan posedaĵon kun siaj fratoj: la Eternulo estas lia heredaĵo, kiel la Eternulo, via Dio, diris al li.)
所以利未人在他弟兄中无分无业,耶和华是他的产业,正如耶和华─你 神所应许他的。)
Kaj mi staris sur la monto, kiel en la antaŭa tempo, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj; kaj la Eternulo aŭskultis min ankaŭ tiun fojon: la Eternulo ne volis pereigi vin.
「我又像从前在山上住了四十昼夜。那次耶和华也应允我,不忍将你灭绝。
Kaj la Eternulo diris al mi: Leviĝu, ekvojiru antaŭ la popolo, por ke ili venu kaj ekposedu la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, ke Mi donos ĝin al ili.
耶和华吩咐我说:『你起来引导这百姓,使他们进去得我向他们列祖起誓应许所赐之地。』
Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo;
以色列啊,现在耶和华─你 神向你所要的是什么呢?只要你敬畏耶和华─你的 神,遵行他的道,爱他,尽心尽性事奉他,
ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi.
遵守他的诫命律例,就是我今日所吩咐你的,为要叫你得福。
Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la ĉielo kaj la ĉielo de la ĉieloj, la tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi;
看哪,天和天上的天,地和地上所有的,都属耶和华─你的 神。
tamen nur pri viaj patroj plaĉis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el ĉiuj popoloj, kiel vi vidas nun.
耶和华但喜悦你的列祖,爱他们,从万民中拣选他们的后裔,就是你们,像今日一样。
Cirkumcidu do la prepucion de via koro, kaj ne estu plu malmolnukaj.
所以你们要将心里的污秽除掉,不可再硬著颈项。
Ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subaĉeton,
因为耶和华─你们的 神─他是万神之神,万主之主,至大的 神,大有能力,大而可畏,不以貌取人,也不受贿赂。
kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston.
他为孤儿寡妇伸冤,又怜爱寄居的,赐给他衣食。
Amu do la fremdulon; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
所以你们要怜爱寄居的,因为你们在埃及地也作过寄居的。
La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluiĝu kaj per Lia nomo ĵuru.
你要敬畏耶和华─你的 神,事奉他,专靠他,也要指著他的名起誓。
Li estas via gloro, kaj Li estas via Dio, kiu faris por vi tiujn grandajn kaj timindajn aferojn, kiujn vidis viaj okuloj.
他是你所讚美的,是你的 神,为你做了那大而可畏的事,是你亲眼所看见的。
En la nombro de sepdek animoj viaj patroj foriris en Egiptujon, kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin grandnombraj kiel la steloj de la ĉielo.
你的列祖七十人下埃及;现在耶和华─你的 神使你如同天上的星那样多。」