Daniel 11

En la unua jaro de Dario, la Medo, mi staris, por subteni kaj fortigi min.
又说:「当玛代王大利乌元年,我曾起来扶助米迦勒,使他坚强。
Kaj nun mi sciigos al vi la veron: jen ankoraŭ tri reĝoj estos en Persujo; la kvara superos ĉiujn per sia riĉeco; kaj kiam li fariĝos forta per sia riĉeco, li ekscitos ĉiujn kontraŭ la regnon Grekan.
现在我将真事指示你:波斯还有三王兴起,第四王必富足远胜诸王。他因富足成为强盛,就必激动大众攻击希腊国。
Aperos reĝo potenca, kiu regos kun granda forto, kaj faros ĉion, kion li volos.
必有一个勇敢的王兴起,执掌大权,随意而行。
Sed dum lia starado lia regno disrompiĝos kaj dividiĝos laŭ la kvar ventoj de la ĉielo, kaj ĝi transiros ne al liaj idoj, kaj ne kun tiu potenco, kun kiu li regis; lia regno estos disŝirita kaj transiros al homoj fremdaj.
他兴起的时候,他的国必破裂,向天的四方(方:原文是风)分开,却不归他的后裔,治国的权势也都不及他;因为他的国必被拔出,归与他后裔之外的人。
Fortiĝos unu el liaj princoj, la reĝo suda, kaj fariĝos pli forta ol li, kaj regos; lia potenco estos granda.
南方的王必强盛,他将帅中必有一个比他更强盛,执掌权柄,他的权柄甚大。
Sed post kelke da jaroj ili kuniĝos inter si; kaj la filino de la suda reĝo venos al la norda reĝo, por aranĝi la aferon inter ili; sed ŝi ne retenos la forton en sia mano, kaj ankaŭ li kun sia forto ne restos; ŝi kaj ŝiaj akompanantoj kaj ŝia infano kaj ŝia kelktempa fortiganto estos transdonitaj.
过些年后,他们必互相连合,南方王的女儿必就了北方王来立约;但这女子帮助之力存立不住,王和他所倚靠之力也不能存立。这女子和引导她来的,并生她的,以及当时扶助她的,都必交与死地。
Tamen el ŝia trunko aperos branĉo, venos kun militistaro, venos al la fortikaĵo de la norda reĝo, kaj venkos.
但这女子的本家(原文是根)必另生一子(子:原文是枝)继续王位,他必率领军队进入北方王的保障,攻击他们,而且得胜;
Ankaŭ iliajn diojn, kun iliaj statuoj, kaj kun iliaj grandvaloraj vazoj arĝentaj kaj oraj, li forportos en Egiptujon, kaj por kelke da jaroj li restos malproksima de la norda reĝo.
并将他们的神像和铸成的偶像,与金银的宝器掠到埃及去。数年之内,他不去攻击北方的王。
Ĉi tiu iros al la regno de la suda reĝo, sed revenos en sian landon.
北方的王(原文是他)必入南方王的国,却要仍回本地。
Poste liaj filoj sin armos kaj kolektos grandan militistaron; kaj unu iros rapide, disverŝiĝos kiel inundo, kaj denove faros militon ĝis lia fortikaĵo.
北方王(原文是他)的二子必动干戈,招聚许多军兵。这军兵前去,如洪水泛滥,又必再去争战,直到南方王的保障。
Tiam la suda reĝo indignos, eliros kaj militos kontraŭ li, kontraŭ la norda reĝo, kaj starigos grandan homomulton, kaj tiu homamaso estos transdonita en lian manon.
南方王必发烈怒,出来与北方王争战,摆列大军;北方王的军兵必交付他手。
Li forkondukos tiun homamason, kaj fieriĝos lia koro; sed kvankam li venkos multajn milojn, li tamen ne fariĝos pli forta.
他的众军高傲,他的心也必自高;他虽使数万人仆倒,却不得常胜。
La norda reĝo denove starigos homomulton, pli grandan ol la antaŭa, kaj post kelka tempo li eliros kun granda militistaro kaj kun granda riĉeco.
北方王必回来摆列大军,比先前的更多。满了所定的年数,他必率领大军,带极多的军装来。
En tiu tempo multaj stariĝos kontraŭ la suda reĝo, kaj malkvietaj filoj de via popolo leviĝos, por ke plenumiĝu la profetaĵo, sed ili falos.
那时,必有许多人起来攻击南方王,并且你本国的强暴人必兴起,要应验那异象,他们却要败亡。
Kaj venos la norda reĝo, ŝutaranĝos remparon, kaj venkoprenos la fortikigitan urbon; kaj la forto de la sudo ne povos kontraŭstari, kaj ĝia plej bona militistaro ne havos forton, por rezisti.
北方王必来筑垒攻取坚固城;南方的军兵必站立不住,就是选择的精兵(原文是民)也无力站住。
Kaj ĉiu, kiu venos al li, faros tion, kion li postulos, neniu povos kontraŭstari al li; li stariĝos en la plej bela lando, kaj pereigos ĝin per sia mano.
来攻击他的,必任意而行,无人在北方王(原文是他)面前站立得住。他必站在那荣美之地,用手施行毁灭。
Kaj li intencos veni kun la potenco de sia tuta regno kaj kun siaj bravuloj, kaj li tion faros; kaj la urbo de virinoj estos donita al li por ekstermi; kaj ĝi ne povos kontraŭstari; sed ĝi ankaŭ ne fariĝos lia.
他必定意用全国之力而来,立公正的约,照约而行,将自己的女儿给南方王为妻,想要败坏他(或译:埃及),这计却不得成就,与自己毫无益处。
Kaj li direktos sian vizaĝon al la insuloj kaj venkoprenos multajn; sed unu princo ĉesigos lian malhonoradon, ke li ne plu malhonoru.
其后他必转回夺取了许多海岛。但有一大帅,除掉他令人受的羞辱,并且使这羞辱归他本身。
Tiam li denove turnos sin al la fortikaĵoj de sia lando; sed li falpuŝiĝos, falos, kaj oni lin jam ne trovos.
他就必转向本地的保障,却要绊跌仆倒,归于无有。
Sur lia loko stariĝos tia, kiu sendos impostiston tra la tuta glora regno; sed post kelke da tagoj li pereos, kvankam ne per kolero kaj ne per batalo.
那时,必有一人兴起接续他为王,使横征暴敛的人通行国中的荣美地。这王不多日就必灭亡,却不因忿怒,也不因争战。
Sur lia loko stariĝos homo malestimata, sur kiun oni ne metos la reĝan ornamon; sed li venos kun trankvileco, kaj ekposedos la regnon per flataĵoj.
必有一个卑鄙的人兴起接续为王,人未曾将国的尊荣给他,他却趁人坦然无备的时候,用谄媚的话得国。
Kaj la dronigantaj taĉmentegoj estos dronigitaj kaj frakasitaj de li, kaj ankaŭ la princo, kun kiu estis farita la interligo.
必有无数的军兵势如洪水,在他面前冲没败坏;同盟的君也必如此。
Kaj post la interamikiĝo li faros kontraŭ li malicaĵon, iros, kaj superfortos lin per malmulte da homoj.
与那君结盟之后,他必行诡诈,因为他必上来以微小的军(原文是民)成为强盛。
En la pacajn kaj plej bonstatajn urbojn de la lando li venos, kaj faros tion, kion ne faris liaj patroj nek liaj prapatroj; la kaptaĵon, rabaĵon, kaj havaĵon li disĵetos; kaj li direktos siajn intencojn kontraŭ la fortikigitajn urbojn, sed nur ĝis certa tempo.
趁人坦然无备的时候,他必来到国中极肥美之地,行他列祖和他列祖之祖所未曾行的,将掳物、掠物,和财宝散给众人,又要设计攻打保障,然而这都是暂时的。
Poste li ekscitos sian forton kaj sian koron kontraŭ la reĝon sudan kun grandega militistaro, kaj la suda reĝo eliros milite kun granda kaj tre forta militistaro; sed li ne eltenos, ĉar estos faritaj atencoj kontraŭ li.
他必奋勇向前,率领大军攻击南方王;南方王也必以极大极强的军兵与他争战,却站立不住,因为有人设计谋害南方王。
Tiuj, kiuj manĝas ĉe lia tablo, pereigos lin, kaj lia armeo disverŝiĝos, kaj falos multe da mortigitoj.
吃王膳的,必败坏他;他的军队必被冲没,而且被杀的甚多。
Ambaŭ reĝoj havos en sia koro malbonajn intencojn, kaj ĉe la sama tablo ili parolos malveraĵon; sed ili ne sukcesos, ĉar la fino estas ankoraŭ prokrastita ĝis certa tempo.
至于这二王,他们心怀恶计,同席说谎,计谋却不成就;因为到了定期,事就了结。
Li iros returne al sia lando kun granda havaĵo, kaj kun intencoj kontraŭ la sankta interligo; kaj li plenumos, kaj venos en sian landon.
北方王(原文是他)必带许多财宝回往本国,他的心反对圣约,任意而行,回到本地。
En difinita tempo li denove iros suden; sed la lasta fojo ne estos tia, kiel la unua.
到了定期,他必返回,来到南方。后一次却不如前一次,
Ĉar venos kontraŭ lin ŝipoj de la Kitidoj, kaj li perdos la kuraĝon; kaj li denove fariĝos kolera kontraŭ la sankta interligo, kaj denove agos kaj interkonsentos kun la forlasintoj de la sankta interligo.
因为基提战船必来攻击他,他就丧胆而回,又要恼恨圣约,任意而行;他必回来联络背弃圣约的人。
Helpantoj estos starigitaj de li; ili malsanktigos la fortodonan sanktejon, ĉesigos la ĉiutagajn oferojn, kaj faros abomenindan ruinigon.
他必兴兵,这兵必亵渎圣地,就是保障,除掉常献的燔祭,设立那行毁坏可憎的。
Tiujn, kiuj malbonagas kontraŭ la interligo, li allogos per flataĵoj. Sed la homoj, kiuj konas sian Dion, fariĝos kuraĝaj kaj komencos agi.
作恶违背圣约的人,他必用巧言勾引;惟独认识 神的子民必刚强行事。
La klerigantoj de la popolo klerigos multajn, kvankam dum kelka tempo ili falados de glavo, fajro, mallibereco, kaj prirabado.
民间的智慧人必训诲多人;然而他们多日必倒在刀下,或被火烧,或被掳掠抢夺。
Dum sia falado ili ricevos kelkan helpon, sed multaj aliĝos al ili hipokrite.
他们仆倒的时候,稍得扶助,却有许多人用谄媚的话亲近他们。
Kelkaj el la klerigantoj falos por tio, ke ili refandiĝu, puriĝu, kaj blankiĝu ĝis la fina tempo; ĉar estas ankoraŭ tempo.
智慧人中有些仆倒的,为要熬炼其余的人,使他们清净洁白,直到末了;因为到了定期,事就了结。
La reĝo farados, kion li volos, kaj li fieriĝos, kaj rigardos sin kiel pli altan ol ĉiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos teruraĵojn, kaj li havos sukceson, ĝis pleniĝos la kolero; ĉar kio estas decidita, tio plenumiĝos.
王必任意而行,自高自大,超过所有的神,又用奇异的话攻击万神之神。他必行事亨通,直到主的忿怒完毕,因为所定的事必然成就。
Kaj pri la dioj de siaj patroj li ne pensos, li ne atentos ĉarmon de virinoj, nek ian dion, sed li tenos sin pli alte ol ĉio.
他必不顾他列祖的神,也不顾妇女所羨慕的神,无论何神他都不顾;因为他必自大,高过一切。
Nur la dion de fortikaĵoj sur sia loko li honoros, kaj tiun dion, kiun ne konis liaj patroj, li honoros per oro, arĝento, multekostaj ŝtonoj, kaj juveloj.
他倒要敬拜保障的 神,用金、银、宝石和可爱之物敬奉他列祖所不认识的神。
Kaj li konstruos por la urboj fortikaĵojn sub la nomo de fremda dio; kiu akceptos ĉi tiun, al tiu li plimultigos la honorojn kaj donos potencon super multaj kaj rekompence disdonos teron.
他必靠外邦神的帮助,攻破最坚固的保障。凡承认他的,他必将荣耀加给他们,使他们管辖许多人,又为贿赂分地与他们。
Fine ekbatalos kontraŭ li la suda reĝo, kaj ĵetos sin sur lin la norda reĝo kun ĉaroj, rajdistoj, kaj multe da ŝipoj, atakos la regionojn, inundos, kaj trairos.
到末了,南方王要与他交战。北方王必用战车、马兵,和许多战船,势如暴风来攻击他,也必进入列国,如洪水泛滥。
Kaj li venos en la plej belan landon, kaj multaj pereos; saviĝos kontraŭ lia mano nur jenaj: Edom, Moab, kaj la ĉefaj el la Amonidoj.
又必进入那荣美之地,有许多国就被倾覆,但以东人、摩押人,和一大半亚扪人必脱离他的手。
Kaj li etendos sian manon kontraŭ diversajn landojn; ankaŭ la lando Egipta ne saviĝos.
他必伸手攻击列国;埃及地也不得脱离。
Kaj li fariĝos mastro super la trezoroj de oro, arĝento, kaj ĉiuj grandvaloraĵoj de Egiptujo; Luboj kaj Etiopoj sekvos liajn paŝojn.
他必把持埃及的金银财宝和各样的宝物。利比亚人和古实人都必跟从他。
Sed ektimigos lin famoj de oriento kaj de nordo, kaj li eliros kun granda furiozo, por pereigi kaj ekstermi multajn.
但从东方和北方必有消息扰乱他,他就大发烈怒出去,要将多人杀灭净尽。
Kaj li starigos sian belegan tendon inter la maro kaj la monto de la bela sanktejo; sed li venos al sia fino, kaj neniu helpos al li.
他必在海和荣美的圣山中间设立他如宫殿的帐幕;然而到了他的结局,必无人能帮助他。