Daniel 10

En la tria jaro de Ciro, reĝo de Persujo, vorto estis malkaŝita al Daniel, kiu havis la nomon Beltŝacar; kaj vera estis tiu vorto kaj tre grava. Li komprenis la vorton kaj komprenis bone la vizion.
波斯王古列第三年,有事显给称为伯提沙撒的但以理。这事是真的,是指著大争战;但以理通达这事,明白这异象。
En tiu tempo mi, Daniel, funebris dum tri semajnoj.
当那时,我─但以理悲伤了三个七日。
Bongustan manĝaĵon mi ne manĝis, viando kaj vino ne venis en mian buŝon, kaj per oleo mi min ne ŝmiris, ĝis la fino de la tri semajnoj.
美味我没有吃,酒肉没有入我的口,也没有用油抹我的身,直到满了三个七日。
En la dudek-kvara tago de la unua monato mi estis sur la bordo de granda rivero, nome de Ĥidekel.
正月二十四日,我在底格里斯大河边,
Kaj levinte miajn okulojn, mi ekvidis: jen staras unu viro, vestita per tolaj vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz.
举目观看,见有一人身穿细麻衣,腰束乌法精金带。
Lia korpo estas kiel turkiso, lia vizaĝo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la voĉo de lia parolado estas kiel voĉo de amaso da homoj.
他身体如水苍玉,面貌如闪电,眼目如火把,手和脚如光明的铜,说话的声音如大众的声音。
Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kaŝi.
这异象惟有我─但以理一人看见,同著我的人没有看见。他们却大大战兢,逃跑隐藏,
Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn.
只剩下我一人。我见了这大异象便浑身无力,面貌失色,毫无气力。
Kaj mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj; kaj kiam mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizaĝaltere.
我却听见他说话的声音,一听见就面伏在地沉睡了。
Sed jen mano ektuŝis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn.
忽然,有一手按在我身上,使我用膝和手掌支持微起。
Kaj li diris al mi: Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj stariĝu sur via loko, ĉar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris tremante.
他对我说:「大蒙眷爱的但以理啊,要明白我与你所说的话,只管站起来,因为我现在奉差遣来到你这里。」他对我说这话,我便战战兢兢地立起来。
Li diris al mi: Ne timu, Daniel, ĉar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaŭ via Dio, viaj vortoj estis aŭditaj; kaj mi venis laŭ via peto.
他就说:「但以理啊,不要惧怕!因为从你第一日专心求明白将来的事,又在你 神面前刻苦己心,你的言语已蒙应允;我是因你的言语而来。
Sed la protektanto de la Persa regno kontraŭstaris al mi dum dudek unu tagoj, kaj, ĝis Miĥael, unu el la plej ĉefaj protektantoj, venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la reĝoj de Persujo.
但波斯国的魔君拦阻我二十一日。忽然有大君(就是天使长;二十一节同)中的一位米迦勒来帮助我,我就停留在波斯诸王那里。
Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, ĉar la vizio koncernas tempon estontan.
现在我来,要使你明白本国之民日后必遭遇的事,因为这异象关乎后来许多的日子。」
Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizaĝon al la tero kaj silentis.
他向我这样说,我就脸面朝地,哑口无声。
Sed jen iu, simila al homido, ektuŝis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian buŝon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraŭ mi: Ho mia sinjoro, de ĉi tiu vizio kurbiĝis mia vizaĝo, kaj mi jam ne havas fortojn.
不料,有一位像人的,摸我的嘴唇,我便开口向那站在我面前的说:「我主啊,因见这异象,我大大愁苦,毫无气力。
Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron?
我主的仆人怎能与我主说话呢?我一见异象就浑身无力,毫无气息。」
Tiam denove ektuŝis min tiu bildo de homo kaj refortigis min.
有一位形状像人的又摸我,使我有力量。
Kaj li diris: Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuraĝa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuraĝiĝis, kaj diris: Parolu, ho mia sinjoro, ĉar vi min refortigis.
他说:「大蒙眷爱的人哪,不要惧怕,愿你平安!你总要坚强。」他一向我说话,我便觉得有力量,说:「我主请说,因你使我有力量。」
Tiam li diris: Ĉu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraŭ la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo.
他就说:「你知道我为何来见你吗?现在我要回去与波斯的魔君争战,我去后,希腊(原文是雅完)的魔君必来。
Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo; kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraŭ tiuj, krom Miĥael, via protektanto.
但我要将那录在真确书上的事告诉你。除了你们的大君米迦勒之外,没有帮助我抵挡这两魔君的。」