Amos 2

Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la reĝo de Edom ĝis cindreco.
耶和华如此说:摩押三番四次地犯罪,我必不免去她的刑罚;因为她将以东王的骸骨焚烧成灰。
Mi sendos fajron sur Moabon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, ĉe bruo kaj sonado de trumpeto.
我却要降火在摩押,烧灭加略的宫殿。摩押必在鬨嚷呐喊吹角之中死亡。
Mi ekstermos juĝiston el meze de li, kaj ĉiujn liajn eminentulojn Mi mortigos kune kun li, diras la Eternulo.
我必剪除摩押中的审判者,将其中的一切首领和他一同杀戮。这是耶和华说的。
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpuŝis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn leĝojn, kaj permesis sin delogiĝi per la mensogaĵoj, kiujn sekvis iliaj patroj.
耶和华如此说:犹大人三番四次地犯罪,我必不免去他们的刑罚;因为他们厌弃耶和华的训诲,不遵守他的律例。他们列祖所随从虚假的偶像使他们走迷了。
Mi sendos fajron sur Judujon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Jerusalem.
我却要降火在犹大,烧灭耶路撒冷的宫殿。
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro arĝento kaj malriĉulon pro paro da ŝuoj.
耶和华如此说:以色列人三番四次地犯罪,我必不免去他们的刑罚;因他们为银子卖了义人,为一双鞋卖了穷人。
Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian sanktan nomon.
他们见穷人头上所蒙的灰也都垂涎,阻碍谦卑人的道路。父子同一个女子行淫,亵渎我的圣名。
Sur garantidonitaj vestoj ili kuŝas apud ĉiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.
他们在各坛旁铺人所当的衣服,卧在其上,又在他们神的庙中喝受罚之人的酒。
Kaj Mi ekstermis antaŭ ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre.
我从以色列人面前除灭亚摩利人。他虽高大如香柏树,坚固如橡树,我却上灭他的果子,下绝他的根本。
Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj, por ke vi ekposedu la landon de la Amorido.
我也将你们从埃及地领上来,在旷野引导你们四十年,使你们得亚摩利人之地为业。
El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; ĉu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras la Eternulo.
我从你们子弟中兴起先知,又从你们少年人中兴起拿细耳人。以色列人哪,不是这样吗?这是耶和华说的。
Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis: Ne profetu.
你们却给拿细耳人酒喝,嘱咐先知说:不要说预言。
Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj.
看哪,在你们所住之地,我必压你们,如同装满禾捆的车压物一样。
Eĉ lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon;
快跑的不能逃脱;有力的不能用力;刚勇的也不能自救。
la arkpafistoj ne povos kontraŭstari, rapidpiedulo ne saviĝos, kaj rajdanto ne savos sian vivon;
拿弓的不能站立;腿快的不能逃脱;骑马的也不能自救。
kaj la plej kuraĝa el la herooj forkuros nuda en tiu tago, diras la Eternulo.
到那日,勇士中最有胆量的,必赤身逃跑。这是耶和华说的。