Amos 1

Vortoj de Amos, paŝtisto el Tekoa, kiujn li laŭvizie eldiris pri Izrael en la tempo de Uzija, reĝo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, du jarojn antaŭ la tertremo.
当犹大王乌西雅,以色列王约阿施的儿子耶罗波安在位的时候,大地震前二年,提哥亚牧人中的阿摩司得默示论以色列。
Li diris: La Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; kaj ekfunebros la paŝtejoj de la paŝtistoj, kaj sekiĝos la supro de Karmel.
他说:耶和华必从锡安吼叫,从耶路撒冷发声;牧人的草场要悲哀;迦密的山顶要枯干。
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Damasko kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili draŝis Gileadon per fera draŝilo.
耶和华如此说:大马士革三番四次地犯罪,我必不免去她的刑罚;因为她以打粮食的铁器打过基列。
Mi sendos fajron sur la domon de Ĥazael, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.
我却要降火在哈薛的家中,烧灭便哈达的宫殿。
Mi disrompos la riglilojn de Damasko, Mi ekstermos la loĝantojn de la valo Aven kaj la tenanton de sceptro el la domo Edena, kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras la Eternulo.
我必折断大马士革的门闩,剪除亚文平原的居民和伯•伊甸掌权的。亚兰人必被掳到吉珥。这是耶和华说的。
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Gaza kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili tute forkondukis la kaptitojn, por transdoni ilin al Edom.
耶和华如此说:迦萨三番四次地犯罪,我必不免去她的刑罚;因为她掳掠众民交给以东。
Mi sendos fajron sur la muregon de Gaza, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn.
我却要降火在迦萨的城内,烧灭其中的宫殿。
Mi ekstermos la loĝantojn de Aŝdod kaj la tenanton de sceptro el Aŝkelon, Mi direktos Mian manon kontraŭ Ekronon, kaj pereos la restintoj de la Filiŝtoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
我必剪除亚实突的居民和亚实基伦掌权的,也必反手攻击以革伦。非利士人所余剩的必都灭亡。这是主耶和华说的。
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Tiro kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili transdonis en plenan malliberecon al Edom kaj ne memoris la fratan interligon.
耶和华如此说:推罗三番四次地犯罪,我必不免去她的刑罚;因为她将众民交给以东,并不记念弟兄的盟约。
Mi sendos fajron sur la muregon de Tiro, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn.
我却要降火在推罗的城内,烧灭其中的宫殿。
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li senĉese furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por ĉiam.
耶和华如此说:以东三番四次地犯罪,我必不免去她的刑罚;因为她拿刀追赶兄弟,毫无怜悯,发怒撕裂,永怀忿怒。
Mi sendos fajron sur Temanon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Bocra.
我却要降火在提幔,烧灭波斯拉的宫殿。
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn.
耶和华如此说:亚扪人三番四次地犯罪,我必不免去他们的刑罚;因为他们剖开基列的孕妇,扩张自己的境界。
Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco.
我却要在争战呐喊的日子,旋风狂暴的时候,点火在拉巴的城内,烧灭其中的宫殿。
Kaj ilia reĝo iros en forkaptitecon, li, kaj kune ankaŭ liaj eminentuloj, diras la Eternulo.
他们的王和首领必一同被掳去。这是耶和华说的。