Acts 13

Kaj en Antioĥia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarĥo Herodo, kaj Saŭlo.
在安提阿的教会中,有几位先知和教师,就是巴拿巴和称呼尼结的西面、古利奈人路求,与分封之王希律同养的马念,并扫罗。
Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris: Apartigu al mi Barnabason kaj Saŭlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis.
他们事奉主、禁食的时候,圣灵说:要为我分派巴拿巴和扫罗,去做我召他们所做的工。
Tiam, fastinte kaj preĝinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.
于是禁食祷告,按手在他们头上,就打发他们去了。
Kaj ĉi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris al Seleŭkia; kaj de tie ili ŝipiris al Kipro.
他们既被圣灵差遣,就下到西流基,从那里坐船往塞浦路斯去。
Kaj estante en Salamis, ili proklamis la vorton de Dio en la sinagogoj de la Judoj; kaj ili havis Johanon kiel helpanton.
到了撒拉米,就在犹太人各会堂里传讲 神的道,也有约翰作他们的帮手。
Kaj trairinte la tutan insulon ĝis Pafos, ili trovis unu magiiston, Judan falsan profeton, kies nomo estis Bar-Jesuo,
经过全岛,直到帕弗,在那里遇见一个有法术,假充先知的犹太人,名叫巴耶稣。
kiu estis kun la prokonsulo Sergio Paŭlo, prudenta viro. Ĉi tiu venigis al si Barnabason kaj Saŭlon, kaj deziris aŭdi la vorton de Dio.
这人常和方伯士求保罗同在。士求保罗是个通达人,他请了巴拿巴和扫罗来,要听 神的道。
Sed kontraŭstaris al ili Elimas, la magiisto (ĉar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido.
只是那行法术的以吕马(这名翻出来就是行法术的意思)敌挡使徒,要叫方伯不信真道。
Sed Saŭlo, kiu estas Paŭlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse rigardante lin,
扫罗又名保罗,被圣灵充满,定睛看他,
diris: Ho vi, plena de ĉia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de ĉia justeco, ĉu vi ne ĉesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro?
说:你这充满各样诡诈奸恶,魔鬼的儿子,众善的仇敌,你混乱主的正道还不止住吗?
Kaj nun jen la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj ĉirkaŭvagante, li serĉis mankondukantojn.
现在主的手加在你身上,你要瞎眼,暂且不见日光。他的眼睛立刻昏蒙黑暗,四下里求人拉著手领他。
Tiam la prokonsulo, vidinte la okazintaĵon, kredis, mirigite de la instruado de la Sinjoro.
方伯看见所做的事,很希奇主的道,就信了。
Sed Paŭlo kaj liaj akompanantoj ekŝipiris de Pafos kaj venis al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al Jerusalem.
保罗和他的同人从帕弗开船,来到旁非利亚的别加,约翰就离开他们,回耶路撒冷去。
Sed ili, trapasante de Perga venis al Antioĥia en Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj sidiĝis.
他们离了别加往前行,来到彼西底的安提阿,在安息日进会堂坐下。
Kaj post la legado de la leĝo kaj la profetoj, la sinagogestroj sendis al ili, dirante: Fratoj, se estas ĉe vi vorto de admono por la popolo, parolu.
读完了律法和先知的书,管会堂的,叫人过去,对他们说:二位兄台,若有什么劝勉众人的话,请说。
Kaj Paŭlo, stariĝinte kaj gestinte per la mano, diris: Izraelidoj, kaj vi, kiuj timas Dion, aŭskultu.
保罗就站起来,举手,说:以色列人和一切敬畏 神的人,请听。
La Dio de ĉi tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon dum la loĝado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el tie.
这以色列民的 神拣选了我们的祖宗,当民寄居埃及的时候抬举他们,用大能的手领他们出来;
Kaj en la daŭro de ĉirkaŭ kvardek jaroj Li toleris ilian konduton en la dezerto.
又在旷野容忍(或作:抚养)他们,约有四十年。
Kaj eksterminte sep naciojn en la lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por ĉirkaŭ kvarcent kvindek jaroj;
既灭了迦南地七族的人,就把那地分给他们为业;
kaj post tio Li donis juĝistojn ĝis la profeto Samuel.
此后给他们设立士师,约有四百五十年,直到先知撒母耳的时候。
Kaj poste ili petis reĝon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kiŝ, viron el la tribo de Benjamen, por kvardek jaroj.
后来他们求一个王, 神就将便雅悯支派中基士的儿子扫罗,给他们作王四十年。
Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel reĝon, pri kiu Li parolis, atestante: Mi trovis Davidon, filon de Jiŝaj, viron laŭ Mia koro; li plenumos Mian tutan volon.
既废了扫罗,就选立大卫作他们的王,又为他作见证说:我寻得耶西的儿子大卫,他是合我心意的人,凡事要遵行我的旨意。
El lia idaro Dio laŭ promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon,
从这人的后裔中, 神已经照著所应许的,为以色列人立了一位救主,就是耶稣。
kiam Johano jam predikis antaŭ lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael.
在他没有出来以先,约翰向以色列众民宣讲悔改的洗礼。
Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris: Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj.
约翰将行尽他的程途说:你们以为我是谁?我不是基督;只是有一位在我以后来的,我解他脚上的鞋带也是不配的。
Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de ĉi tiu savo.
弟兄们,亚伯拉罕的子孙和你们中间敬畏 神的人哪,这救世的道是传给我们的。
Ĉar la loĝantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la voĉojn de la profetoj ĉiusabate legatajn.
耶路撒冷居住的人和他们的官长,因为不认识基督,也不明白每安息日所读众先知的书,就把基督定了死罪,正应了先知的预言;
Kaj trovinte en li nenian kaŭzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin.
虽然查不出他有当死的罪来,还是求彼拉多杀他;
Kaj plenuminte ĉion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignaĵo kaj metis lin en tombon.
既成就了经上指著他所记的一切话,就把他从木头上取下来,放在坟墓里。
Sed Dio levis lin el la mortintoj;
 神却叫他从死里复活。
kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj ĉe la popolo.
那从加利利同他上耶路撒冷的人多日看见他,这些人如今在民间是他的见证。
Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj,
我们也报好信息给你们,就是那应许祖宗的话,
ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaŭ estas skribite en la dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi vin naskis.
 神已经向我们这作儿女的应验,叫耶稣复活了。正如诗篇第二篇上记著说:你是我的儿子,我今日生你。
Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene: Mi donos al vi la fidindajn favorkoraĵojn de David.
论到 神叫他从死里复活,不再归于朽坏,就这样说:我必将所应许大卫那圣洁、可靠的恩典赐给你们。
Ĉar li ankaŭ diris en alia psalmo: Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
又有一篇上说:你必不叫你的圣者见朽坏。
Ĉar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektiĝis al siaj patroj kaj vidis forputron;
大卫在世的时候遵行了 神的旨意,就睡了(或作:大卫按 神的旨意服事了他那一世的人,就睡了),归到他祖宗那里,已见朽坏;
sed tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron.
惟独 神所复活的,他并未见朽坏。
Estu do sciate al vi, fratoj, ke per ĉi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj;
所以,弟兄们,你们当晓得:赦罪的道是由这人传给你们的。
kaj ĉiu kredanto al li estas pravigita pri ĉio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la leĝo de Moseo.
你们靠摩西的律法,在一切不得称义的事上信靠这人,就都得称义了。
Gardu vin do, ke ne venu sur vin tio, kio estas dirita en la profetoj:
所以,你们务要小心,免得先知书上所说的临到你们。
Rigardu, vi malestimantoj, kaj miru, kaj malaperu, Ĉar en via tempo Mi faras ion, Kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.
主说:你们这轻慢的人要观看,要惊奇,要灭亡;因为在你们的时候,我行一件事,虽有人告诉你们,你们总是不信。
Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke ĉi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton.
他们出会堂的时候,众人请他们到下安息日再讲这话给他们听。
Kaj kiam la sinagogo disiĝis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Paŭlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urĝe admonis ilin persisti en la graco de Dio.
散会以后,犹太人和敬虔进犹太教的人多有跟从保罗、巴拿巴的。二人对他们讲道,劝他们务要恒久在 神的恩中。
En la sekvanta sabato preskaŭ la tuta urbo kolektiĝis, por aŭdi la vorton de Dio.
到下安息日,合城的人几乎都来聚集,要听 神的道。
Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, pleniĝis de ĵaluzo, kaj kontraŭdiris la dirojn de Paŭlo, kaj blasfemis.
但犹太人看见人这样多,就满心嫉妒,硬驳保罗所说的话,并且毁谤。
Kaj Paŭlo kaj Barnabas, parolante kuraĝe, diris: Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed ĉar vi forpuŝis ĝin kaj ne juĝas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj.
保罗和巴拿巴放胆说: 神的道先讲给你们原是应当的;只因你们弃绝这道,断定自己不配得永生,我们就转向外邦人去。
Ĉar tiel ordonis al ni la Sinjoro: Mi vin metis kiel lumon por la nacioj, Por ke vi estu por savo ĝis la plej malproksima parto de la tero.
因为主曾这样吩咐我们说:我已经立你作外邦人的光,叫你施行救恩,直到地极。
Kaj aŭdinte tion, la nacianoj ĝojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis ĉiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo.
外邦人听见这话,就欢喜了,讚美 神的道;凡预定得永生的人都信了。
Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta regiono.
于是主的道传遍了那一带地方。
Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la ĉefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraŭ Paŭlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj.
但犹太人挑唆虔敬、尊贵的妇女和城内有名望的人,逼迫保罗、巴拿巴,将他们赶出境外。
Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraŭ ili, kaj iris al Ikonio.
二人对著众人跺下脚上的尘土,就往以哥念去了。
Kaj la disĉiploj pleniĝis de ĝojo kaj de la Sankta Spirito.
门徒满心喜乐,又被圣灵充满。