II Timothy 3

Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos danĝeraj tempoj.
你该知道,末世必有危险的日子来到。
Ĉar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj,
因为那时人要专顾自己、贪爱钱财、自夸、狂傲、谤讟、违背父母、忘恩负义、心不圣洁、
neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj,
无亲情、不解怨、好说谗言、不能自约、性情凶暴、不爱良善、
perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion;
卖主卖友、任意妄为、自高自大、爱宴乐、不爱 神,
havante ŝajnon de pieco, sed neinte ĝian potencon; de ĉi tiuj ankaŭ vin forturnu.
有敬虔的外貌,却背了敬虔的实意;这等人你要躲开。
Ĉar el ĉi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsaĝajn virinojn, ŝarĝitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj,
那偷进人家、牢笼无知妇女的,正是这等人。这些妇女担负罪恶,被各样的私欲引诱,
ĉiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero.
常常学习,终久不能明白真道。
Kaj kiel Janes kaj Jambres kontraŭstaris al Moseo, tiel same ĉi tiuj ankaŭ kontraŭstaras al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido senvaloraj.
从前雅尼和佯庇怎样敌挡摩西,这等人也怎样敌挡真道。他们的心地坏了,在真道上是可废弃的。
Sed ili ne plu iros antaŭen; ĉar ilia malsaĝeco evidentiĝos al ĉiuj, kiel ankaŭ fariĝis ĉe tiuj.
然而他们不能再这样敌挡;因为他们的愚昧必在众人面前显露出来,像那二人一样。
Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon,
但你已经服从了我的教训、品行、志向、信心、宽容、爱心、忍耐,
persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antioĥia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el ĉio tio la Sinjoro min savis.
以及我在安提阿、以哥念、路司得所遭遇的逼迫,苦难。我所忍受是何等的逼迫;但从这一切苦难中,主都把我救出来了。
Jes, kaj ĉiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj.
不但如此,凡立志在基督耶稣里敬虔度日的也都要受逼迫。
Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj ĉiam iros antaŭen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj.
只是作恶的和迷惑人的,必越久越恶,他欺哄人,也被人欺哄。
Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certiĝis, sciante, de kiu vi ĝin lernis,
但你所学习的,所确信的,要存在心里;因为你知道是跟谁学的,
kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin saĝa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.
并且知道你是从小明白圣经,这圣经能使你因信基督耶稣,有得救的智慧。
Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco;
圣经都是 神所默示的(或作:凡 神所默示的圣经),于教训、督责、使人归正、教导人学义都是有益的,
por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro.
叫属 神的人得以完全,预备行各样的善事。