II Thessalonians 2

Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektiĝon al li,
弟兄们,论到我们主耶稣基督降临和我们到他那里聚集,
ke vi ne fariĝu facile skueblaj mense, kaj ne konsterniĝu, ĉu per spirito, aŭ per parolo, aŭ per letero ŝajne de ni, kvazaŭ la tago de la Sinjoro jam apudestus;
我劝你们:无论有灵、有言语、有冒我名的书信,说主的日子现在(或作:就)到了,不要轻易动心,也不要惊慌。
neniu vin trompu iamaniere; ĉar nepre antaŭe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkaŝiĝos, la filo de pereo,
人不拘用什么法子,你们总不要被他诱惑;因为那日子以前,必有离道反教的事,并有那大罪人,就是沉沦之子,显露出来。
kiu kontraŭmetas sin kaj levas sin super ĉion, kion oni nomas Dio aŭ adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaŭ li estas Dio.
他是抵挡主,高抬自己,超过一切称为神的和一切受人敬拜的,甚至坐在 神的殿里,自称是 神。
Ĉu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi?
我还在你们那里的时候,曾把这些事告诉你们,你们不记得吗?
Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkaŝiĝu siatempe.
现在你们也知道,那拦阻他的是什么,是叫他到了的时候才可以显露。
Ĉar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraŭ la malhelpanto, ĝis li estos formovita.
因为那不法的隐意已经发动,只是现在有一个拦阻的,等到那拦阻的被除去,
Kaj tiam malkaŝiĝos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia buŝo kaj neniigos per la apero de sia alveno;
那时这不法的人必显露出来。主耶稣要用口中的气灭绝他,用降临的荣光废掉他。
tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun ĉia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindaĵoj,
这不法的人来,是照撒但的运动,行各样的异能、神迹,和一切虚假的奇事,
kaj kun ĉia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj.
并且在那沉沦的人身上行各样出于不义的诡诈;因他们不领受爱真理的心,使他们得救。
Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon;
故此, 神就给他们一个生发错误的心,叫他们信从虚谎,
por ke estu juĝataj ĉiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.
使一切不信真理、倒喜爱不义的人都被定罪。
Sed ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero;
主所爱的弟兄们哪,我们本该常为你们感谢 神;因为他从起初拣选了你们,叫你们因信真道,又被圣灵感动,成为圣洁,能以得救。
al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
 神借我们所传的福音召你们到这地步,好得著我们主耶稣基督的荣光。
Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis ĉu per parolo, aŭ per ia letero nia.
所以,弟兄们,你们要站立得稳,凡所领受的教训,不拘是我们口传的,是信上写的,都要坚守。
Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco,
但愿我们主耶稣基督和那爱我们、开恩将永远的安慰并美好的盼望赐给我们的父 神,
konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por ĉia bona faro kaj vorto.
安慰你们的心,并且在一切善行善言上坚固你们。