II Thessalonians 1

Paŭlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:
保罗、西拉、提摩太写信给帖撒罗尼迦在 神我们的父与主耶稣基督里的教会。
Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
愿恩惠、平安从父 神和主耶稣基督归与你们!
Ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja dece, pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via reciproka amo de ĉiu al ĉiu,
弟兄们,我们该为你们常常感谢 神,这本是合宜的;因你们的信心格外增长,并且你们众人彼此相爱的心也都充足。
tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub ĉiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas;
甚至我们在 神的各教会里为你们夸口,都因你们在所受的一切逼迫患难中,仍旧存忍耐和信心。
tio estas evidenta signo de la justa juĝo de Dio; por ke vi montriĝu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaŭ suferas;
这正是 神公义判断的明证,叫你们可算配得 神的国;你们就是为这国受苦。
ĉar estas justaĵo ĉe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas,
 神既是公义的,就必将患难报应那加患难给你们的人;
kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, ĉe la malkaŝiĝo de la Sinjoro Jesuo el la ĉielo kun la anĝeloj de lia potenco,
也必使你们这受患难的人与我们同得平安。那时,主耶稣同他有能力的天使从天上在火焰中显现,
en flamanta fajro, por venigi venĝon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;
要报应那不认识 神和那不听从我主耶稣福音的人。
kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,
他们要受刑罚,就是永远沉沦,离开主的面和他权能的荣光。
kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis (ĉar nia atestado ĉe vi estis kredata) en tiu tago.
这正是主降临、要在他圣徒的身上得荣耀,又在一切信的人身上显为希奇的那日子。(我们对你们作的见证,你们也信了。)
Por tiu celo ni ankaŭ konstante preĝas por vi, ke nia Dio vin trovu indaj je la voko, kaj kun potenco plenumu ĉiun bonvolon de boneco kaj ĉiun laboron de fido;
因此,我们常为你们祷告,愿我们的 神看你们配得过所蒙的召,又用大能成就你们一切所羨慕的良善和一切因信心所做的工夫;
por ke la nomo de nia Sinjoro Jesuo estu glorata en vi, kaj vi en li, laŭ la graco de nia Dio kaj la Sinjoro Jesuo Kristo.
叫我们主耶稣的名在你们身上得荣耀,你们也在他身上得荣耀,都照著我们的 神并主耶稣基督的恩。