II Samuel 8

Post tio okazis, ke David venkobatis la Filiŝtojn kaj humiligis ilin, kaj David prenis la ĉefurbon el la manoj de la Filiŝtoj.
此后,大卫攻打非利士人,把他们治服,从他们手下夺取了京城的权柄(原文是母城的嚼环);
Li ankaŭ venkobatis la Moabidojn, kaj, kuŝiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per ŝnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn.
又攻打摩押人,使他们躺卧在地上,用绳量一量:量二绳的杀了,量一绳的存留。摩押人就归服大卫,给他进贡。
Kaj David venkobatis Hadadezeron, filon de Reĥob, reĝon de Coba, kiam tiu iris, por restarigi sian regadon super la rivero Eŭfrato.
琐巴王利合的儿子哈大底谢往大河去,要夺回他的国权。大卫就攻打他,
Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis ĉiujn ĉarĉevalojn, sed restigis el ili por cent ĉaroj.
擒拿了他的马兵一千七百,步兵二万,将拉战车的马砍断蹄筋,但留下一百辆车的马。
La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadadezer, reĝo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.
大马士革的亚兰人来帮助琐巴王哈大底谢,大卫就杀了亚兰人二万二千。
Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.
于是大卫在大马士革的亚兰地设立防营,亚兰人就归服他,给他进贡。大卫无论往哪里去,耶和华都使他得胜。
Kaj David prenis la orajn ŝildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.
他夺了哈大底谢臣仆所拿的金盾牌,带到耶路撒冷。
Kaj el Betaĥ kaj el Berotaj, urboj de Hadadezer, la reĝo David prenis tre multe da kupro.
大卫王又从属哈大底谢的比他和比罗他城中夺取了许多的铜。
Kiam Toi, reĝo de Ĥamat, aŭdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer,
哈马王陀以听见大卫杀败哈大底谢的全军,
tiam Toi sendis sian filon Joram al la reĝo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pro tio, ke li militis kontraŭ Hadadezer kaj venkobatis lin (ĉar Toi estis en milito kontraŭ Hadadezer); kaj li havis en siaj manoj vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn.
就打发他儿子约兰去见大卫王,问他的安,为他祝福,因为他杀败了哈大底谢(原来陀以与哈大底谢常常争战)。约兰带了金银铜的器皿来,
Ilin ankaŭ la reĝo David dediĉis al la Eternulo, kune kun la arĝento kaj oro, kiun li dediĉis el tio, kion li akiris de ĉiuj nacioj, kiujn li venkis:
大卫王将这些器皿和他治服各国所得来的金银都分别为圣,献给耶和华,
de la Sirianoj, de Moab, de la Amonidoj, de la Filiŝtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro, kiun li ricevis de Hadadezer, filo de Reĥob kaj reĝo de Coba.
就是从亚兰、摩押、亚扪、非利士、亚玛力人所得来的,以及从琐巴王利合的儿子哈大底谢所掠之物。
Kaj David faris al si nomon, kiam li revenis post la venkobato de la Sirianoj en la Valo de Salo, en la nombro de dek ok mil homoj.
大卫在盐谷击杀了亚兰(或译:以东,见诗篇六十篇诗题)一万八千人回来,就得了大名;
Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj ĉiuj Edomidoj submetiĝis al David. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.
又在以东全地设立防营,以东人就都归服大卫。大卫无论往哪里去,耶和华都使他得胜。
Kaj David reĝis super la tuta Izrael, kaj David faradis juĝon kaj justecon al sia tuta popolo.
大卫作以色列众人的王,又向众民秉公行义。
Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto;
洗鲁雅的儿子约押作元帅;亚希律的儿子约沙法作史官;
Cadok, filo de Aĥitub, kaj Aĥimeleĥ, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto;
亚希突的儿子撒督和亚比亚他的儿子亚希米勒作祭司长;西莱雅作书记;
Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis pastroj.
耶何耶大的儿子比拿雅统辖基利提人和比利提人。大卫的众子都作领袖。