II Samuel 6

Kaj denove David kolektis ĉiujn elektitojn en Izrael, tridek mil.
大卫又聚集以色列中所有挑选的人三万。
Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, leviĝis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj.
大卫起身,率领跟随他的众人前往,要从巴拉‧犹大将 神的约柜运来;这约柜就是坐在二基路伯上万军之耶和华留名的约柜。
Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo, kaj prenis ĝin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj Uza kaj Aĥjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon.
他们将 神的约柜从冈上亚比拿达的家里抬出来,放在新车上;亚比拿达的两个儿子乌撒和亚希约赶这新车。
Kaj oni prenis ĝin el la domo de Abinadab en Gibea kun la kesto de Dio, kaj Aĥjo iris antaŭ la kesto.
他们将 神的约柜从冈上亚比拿达家里抬出来的时候,亚希约在柜前行走。
Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaŭ la Eternulo per ĉiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj.
大卫和以色列的全家在耶和华面前,用松木制造的各样乐器和琴、瑟、鼓、钹、锣,作乐跳舞。
Kiam ili venis al la draŝejo de Naĥon, Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis ĝin, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin.
到了拿艮的禾场,因为牛失前蹄(或译:惊跳),乌撒就伸手扶住 神的约柜。
Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis tie apud la kesto de Dio.
 神耶和华向乌撒发怒,因这错误击杀他,他就死在 神的约柜旁。
Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, ĝis la nuna tago.
大卫因耶和华击杀(原文是闯杀)乌撒,心里愁烦,就称那地方为毗列斯‧乌撒,直到今日。
Kaj ektimis David la Eternulon en tiu tago, kaj diris: Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo?
那日,大卫惧怕耶和华,说:「耶和华的约柜怎可运到我这里来?」
Kaj David ne volis transportigi al si la keston de la Eternulo en la urbon de David, kaj David direktis ĝin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.
于是大卫不肯将耶和华的约柜运进大卫的城,却运到迦特人俄别以东的家中。
Kaj la kesto de la Eternulo restis en la domo de Obed-Edom, la Gatano, dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis Obed-Edomon kaj lian tutan domon.
耶和华的约柜在迦特人俄别以东家中三个月;耶和华赐福给俄别以东和他的全家。
Kaj oni sciigis al la reĝo David, dirante: La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj ĉion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun ĝojo.
有人告诉大卫王说:「耶和华因为约柜赐福给俄别以东的家和一切属他的。」大卫就去,欢欢喜喜地将 神的约柜从俄别以东家中抬到大卫的城里。
Kaj ĉiufoje, kiam la portantoj de la kesto de la Eternulo trapaŝis ses paŝojn, li oferbuĉis bovon kaj grasan ŝafon.
抬耶和华约柜的人走了六步,大卫就献牛与肥羊为祭。
Kaj David dancis per ĉiuj fortoj antaŭ la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo.
大卫穿著细麻布的以弗得,在耶和华面前极力跳舞。
Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun ĝojkriado kaj trumpetado.
这样,大卫和以色列的全家欢呼吹角,将耶和华的约柜抬上来。
Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Miĥal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj dancas antaŭ la Eternulo, ŝi ekmalestimis lin en sia koro.
耶和华的约柜进了大卫城的时候,扫罗的女儿米甲从窗户里观看,见大卫王在耶和华面前踊跃跳舞,心里就轻视他。
Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis ĝin sur ĝian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj David alportis antaŭ la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.
众人将耶和华的约柜请进去,安放在所预备的地方,就是在大卫所搭的帐幕里。大卫在耶和华面前献燔祭和平安祭。
Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo Cebaot.
大卫献完了燔祭和平安祭,就奉万军之耶和华的名给民祝福,
Kaj li disdonis al la tuta popolo, al la tuta amaso de la Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaŭ al la virinoj, al ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj. Kaj la tuta popolo iris ĉiu al sia domo.
并且分给以色列众人,无论男女,每人一个饼,一块肉,一个葡萄饼;众人就各回各家去了。
Kiam David revenis, por beni sian domon, Miĥal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris: Kiel majesta estis hodiaŭ la reĝo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaŭ antaŭ la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj!
大卫回家要给眷属祝福;扫罗的女儿米甲出来迎接他,说:「以色列王今日在臣仆的婢女眼前露体,如同一个轻贱人无耻露体一样,有好大的荣耀啊!」
Sed David diris al Miĥal: Antaŭ la Eternulo, kiu preferis min antaŭ via patro kaj antaŭ lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaŭ la Eternulo mi ludis.
大卫对米甲说:「这是在耶和华面前;耶和华已拣选我,废了你父和你父的全家,立我作耶和华民以色列的君,所以我必在耶和华面前跳舞。
Kaj mi senvalorigos min ankoraŭ pli ol tio, kaj mi humiligos min antaŭ miaj okuloj; kaj tamen inter la sklavinoj, pri kiuj vi parolis, mi estos honorata.
我也必更加卑微,自己看为轻贱。你所说的那些婢女,她们倒要尊敬我。」
Kaj Miĥal, la filino de Saul, ne havis infanojn ĝis la tago de ŝia morto.
扫罗的女儿米甲,直到死日,没有生养儿女。