II Samuel 4

Kiam la filo de Saul aŭdis, ke mortis Abner en Ĥebron, tiam liaj manoj malleviĝis kaj la tuta Izrael konsterniĝis.
扫罗的儿子伊施波设听见押尼珥死在希伯崙,手就发软;以色列众人也都惊惶
Du viroj taĉmentestroj estis ĉe la filo de Saul; la nomo de unu estis Baana, kaj la nomo de la dua Reĥab, filoj de Rimon, Beerotano, el la Benjamenidoj; ĉar Beerot ankaŭ estis kalkulata kiel apartenaĵo de la Benjamenidoj.
扫罗的儿子伊施波设有两个军长,一名巴拿,一名利甲,是便雅悯支派、比录人临门的儿子。比录也属便雅悯。
Sed la Beerotanoj forkuris en Gitaimon kaj loĝis tie kiel fremduloj ĝis nun.
比录人早先逃到基他音,在那里寄居,直到今日。
De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn piedojn. Li havis la aĝon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, kaj ŝi rapidis forkuri, li falis kaj fariĝis lama. Lia nomo estis Mefiboŝet.
扫罗的儿子约拿单有一个儿子名叫米非波设,是瘸腿的。扫罗和约拿单死亡的消息从耶斯列传到的时候,他才五岁。他乳母抱著他逃跑;因为跑得太急,孩子掉在地上,腿就瘸了。
Reĥab kaj Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, iris kaj venis en la varmego de la tago en la domon de Iŝ-Boŝet, kiam li kuŝis sian tagmezan kuŝadon.
一日,比录人临门的两个儿子利甲和巴拿出去,约在午热的时候到了伊施波设的家;伊施波设正睡午觉。
Kaj jen ili eniris en la mezon de la domo, kvazaŭ por preni tritikon, kaj frapis lin en la ventron; poste Reĥab kaj lia frato Baana forkuris.
他们进了房子,假作要取麦子,就刺透伊施波设的肚腹,逃跑了。
Kiam ili eniris en la domon, li kuŝis sur sia lito en sia dormoĉambro; tial ili frapis lin kaj mortigis lin, kaj dehakis lian kapon, kaj prenis lian kapon, kaj iris laŭ la vojo al la ebenaĵo dum la tuta nokto.
他们进房子的时候,伊施波设正在卧房里躺在床上,他们将他杀死,割了他的首级,拿著首级在亚拉巴走了一夜,
Kaj ili alportis la kapon de Iŝ-Boŝet al David en Ĥebronon, kaj diris al la reĝo: Jen estas la kapo de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, via malamiko, kiu serĉis vian animon; la Eternulo donis al nia sinjoro, la reĝo, venĝon hodiaŭ pro Saul kaj pro lia idaro.
将伊施波设的首级拿到希伯崙见大卫王,说:「王的仇敌扫罗曾寻索王的性命。看哪,这是他儿子伊施波设的首级;耶和华今日为我主我王在扫罗和他后裔的身上报了仇。」
Sed David respondis al Reĥab kaj al lia frato Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, kaj diris al ili: Kiel vivas la Eternulo, kiu savis mian animon el ĉiuj malfeliĉoj,
大卫对比录人临门的儿子利甲和他兄弟巴拿说:「我指著救我性命脱离一切苦难、永生的耶和华起誓:
se tiun, kiu sciigis al mi, ke Saul mortis, kaj kiu pensis, ke li estas agrabla sciiganto, mi kaptis kaj mortigis en Ciklag, por rekompenci lin pro la sciigo:
从前有人报告我说,扫罗死了,他自以为报好消息;我就拿住他,将他杀在洗革拉,这就作了他报消息的赏赐。
kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia lito? ĉu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero?
何况恶人将义人杀在他的床上,我岂不向你们讨流他血的罪、从世上除灭你们呢?」
Kaj David ordonis al la servantoj; kaj ĉi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en Ĥebron; kaj la kapon de Iŝ-Boŝet oni prenis kaj enterigis en la tombo de Abner en Ĥebron.
于是大卫吩咐少年人将他们杀了,砍断他们的手脚,挂在希伯崙的池旁,却将伊施波设的首级葬在希伯崙押尼珥的坟墓里。