II Samuel 3

Kaj la milito estis longedaŭra inter la domo de Saul kaj la domo de David. Sed David fariĝadis ĉiam pli forta, kaj la domo de Saul fariĝadis ĉiam pli malforta.
扫罗家和大卫家争战许久。大卫家日见强盛;扫罗家日见衰弱。
Al David naskiĝis filoj en Ĥebron. Lia unuenaskito estis Amnon, de Aĥinoam, la Jizreelanino;
大卫在希伯崙得了几个儿子:长子暗嫩是耶斯列人亚希暖所生的;
lia dua filo estis Kilab, de Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino; la tria, Abŝalom, de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur;
次子基利押(在历代上三章一节作但以利)是作过迦密人拿八的妻亚比该所生的;三子押沙龙是基述王达买的女儿玛迦所生的;
la kvara, Adonija, filo de Ĥagit; la kvina, Ŝefatja, filo de Abital;
四子亚多尼雅是哈及所生的;五子示法提雅是亚比她所生的;
la sesa, Jitream, de Egla, edzino de David. Ĉi tiuj naskiĝis al David en Ĥebron.
六子以特念是大卫的妻以格拉所生的。大卫这六个儿子都是在希伯崙生的。
Dum la tempo, kiam estis milito inter la domo de Saul kaj la domo de David, Abner subtenadis la domon de Saul.
扫罗家和大卫家争战的时候,押尼珥在扫罗家大有权势。
Saul havis kromvirinon, kies nomo estis Ricpa, filino de Aja. Kaj Iŝ-Boŝet diris al Abner: Kial vi envenis al la kromvirino de mia patro?
扫罗有一妃嫔,名叫利斯巴,是爱亚的女儿。一日,伊施波设对押尼珥说:「你为什么与我父的妃嫔同房呢?」
Tiam Abner forte ekkoleris pro la vortoj de Iŝ-Boŝet, kaj li diris: Ĉu mi estas kapo de hundo, mi, kiu kontraŭ Jehuda faras favorkoraĵon al la domo de via patro Saul, al liaj fratoj kaj al liaj amikoj, kaj ne transdonis vin en la manon de David? kaj vi riproĉas al mi hodiaŭ krimon pro la virino!
押尼珥因伊施波设的话就甚发怒,说:「我岂是犹大的狗头呢?我恩待你父扫罗的家和他的弟兄、朋友,不将你交在大卫手里,今日你竟为这妇人责备我吗?
Tiel kaj pli Dio punu Abneron, se mi ne agos konforme al tio, kiel la Eternulo ĵuris al David;
我若不照著耶和华起誓应许大卫的话行,废去扫罗的位,建立大卫的位,使他治理以色列和犹大,从但直到别是巴,愿 神重重地降罚与我!」
por forpreni la regnon de la domo de Saul, kaj starigi la tronon de David super Izrael kaj Jehuda, de Dan ĝis Beer-Ŝeba.
并入上一节
Kaj li ne povis plu respondi al Abner eĉ unu vorton, ĉar li timis lin.
伊施波设惧怕押尼珥,不敢回答一句。
Tiam Abner sendis senditojn al David anstataŭ si, por diri: Al kiu apartenas la lando? faru vian interligon kun mi, kaj tiam mia mano estos kun vi, por turni al vi la tutan Izraelon.
押尼珥打发人去见大卫,替他说:「这国归谁呢?」又说:「你与我立约,我必帮助你,使以色列人都归服你。」
Kaj tiu diris: Bone, mi faros kun vi interligon; nur unu aferon mi petos de vi, nome: vi ne vidos mian vizaĝon, se vi antaŭe ne alkondukos al mi Miĥalon, filinon de Saul, kiam vi venos, por vidi mian vizaĝon.
大卫说:「好!我与你立约。但有一件,你来见我面的时候,若不将扫罗的女儿米甲带来,必不得见我的面。」
Kaj David sendis senditojn al Iŝ-Boŝet, filo de Saul, por diri: Donu mian edzinon Miĥal, kiun mi edzinigis al mi per cent prepucioj de Filiŝtoj.
大卫就打发人去见扫罗的儿子伊施波设,说:「你要将我的妻米甲归还我;她是我从前用一百非利士人的阳皮所聘定的。」
Tiam Iŝ-Boŝet sendis, kaj prenis ŝin de la edzo, de Paltiel, filo de Laiŝ.
伊施波设就打发人去,将米甲从拉亿的儿子、她丈夫帕铁那里接回来。
Kaj ŝia edzo iris kun ŝi, ne ĉesante plori pro ŝi ĝis Baĥurim; sed Abner diris al li: Iru returne; kaj li iris returne.
米甲的丈夫跟著她,一面走一面哭,直跟到巴户琳。押尼珥说:「你回去吧!」帕铁就回去了。
Kaj Abner ekparolis kun la plejaĝuloj de Izrael, dirante: Jam de longe vi volas havi Davidon kiel reĝon super vi;
押尼珥对以色列长老说:「从前你们愿意大卫作王治理你们,
nun faru do tion; ĉar la Eternulo diris pri David jene: Per la mano de Mia servanto David Mi savos Mian popolon Izrael el la manoj de la Filiŝtoj kaj el la manoj de ĉiuj iliaj malamikoj.
现在你们可以照心愿而行。因为耶和华曾论到大卫说:『我必借我仆人大卫的手,救我民以色列脱离非利士人和众仇敌的手。』」
Ankaŭ al la oreloj de la Benjamenidoj Abner parolis. Kaj Abner ankaŭ iris, por diri al la oreloj de David en Ĥebron ĉion, kio plaĉas al la Izraelidoj kaj al la tuta domo de Benjamen.
押尼珥也用这话说给便雅悯人听,又到希伯崙,将以色列人和便雅悯全家一切所喜悦的事说给大卫听。
Kiam Abner venis al David en Ĥebronon kaj kun li dudek viroj, David faris por Abner kaj por liaj viroj festenon.
押尼珥带著二十个人来到希伯崙见大卫,大卫就为押尼珥和他带来的人设摆筵席。
Kaj Abner diris al David: Mi leviĝos, kaj iros kaj kunvenigos al mia sinjoro la reĝo la tutan Izraelon, por ke ili faru kun vi interligon, kaj por ke vi reĝu super ĉio, kiel deziros via animo. Kaj David forliberigis Abneron, kaj li iris en paco.
押尼珥对大卫说:「我要起身去招聚以色列众人来见我主我王,与你立约,你就可以照著心愿作王。」于是大卫送押尼珥去,押尼珥就平平安安地去了。
Sed jen la servantoj de David kaj Joab venis el batalo, kaj alportis kun si multe da militakiro; Abner tiam jam ne estis kun David en Ĥebron, ĉar ĉi tiu forliberigis lin kaj li foriris en paco.
约押和大卫的仆人攻击敌军,带回许多的掠物。那时押尼珥不在希伯崙大卫那里,因大卫已经送他去,他也平平安安地去了。
Kiam venis Joab kun la tuta militistaro, kiu estis kun li, oni sciigis al Joab, dirante: Abner, filo de Ner, venis al la reĝo; kaj ĉi tiu forliberigis lin kaj li iris en paco.
约押和跟随他的全军到了,就有人告诉约押说:「尼珥的儿子押尼珥来见王,王送他去,他也平平安安地去了。」
Tiam Joab venis al la reĝo, kaj diris: Kion vi faris? jen Abner venis al vi; kial do vi forliberigis lin, ke li foriris?
约押去见王说:「你这是做什么呢?押尼珥来见你,你为何送他去,他就踪影不见了呢?
Vi konas ja Abneron, filon de Ner; nur por tromplogi vin li venis, kaj por ekkoni ĉiujn viajn elirojn kaj enirojn, kaj por ekscii ĉion, kion vi faras.
你当晓得,尼珥的儿子押尼珥来是要诓哄你,要知道你的出入和你一切所行的事。」
Kaj Joab eliris de David kaj sendis senditojn post Abner, kaj ili revenigis lin de la puto Sira; kaj David ne sciis pri tio.
约押从大卫那里出来,就打发人去追赶押尼珥,在西拉井追上他,将他带回来,大卫却不知道。
Kiam Abner revenis Ĥebronon, Joab kondukis lin en la mezon de la pordego, por paroli kun li sekrete, kaj frapis lin tie en la ventron; kaj li mortis, pro la sango de lia frato Asahel.
押尼珥回到希伯崙,约押领他到城门的甕洞,假作要与他说机密话,就在那里刺透他的肚腹,他便死了。这是报杀他兄弟亚撒黑的仇。
Kiam David poste aŭdis pri tio, li diris: Senkulpa estas mi kaj mia regno antaŭ la Eternulo por eterne pri la sango de Abner, filo de Ner.
大卫听见了,就说:「流尼珥的儿子押尼珥的血,这罪在耶和华面前必永不归我和我的国。
Ĝi falu sur la kapon de Joab kaj de lia tuta patrodomo; ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo, nek apoganta sin sur bastono, nek falanta de glavo, nek havanta mankon de pano.
愿流他血的罪归到约押头上和他父的全家;又愿约押家不断有患漏症的,长大痲疯的,架柺而行的,被刀杀死的,缺乏饮食的。」
Tiel Joab kaj lia frato Abiŝaj mortigis Abneron pro tio, ke li mortigis Asahelon, ilian fraton, en Gibeon dum la batalo.
约押和他兄弟亚比筛杀了押尼珥,是因押尼珥在基遍争战的时候杀了他们的兄弟亚撒黑。
Kaj David diris al Joab, kaj al la tuta popolo, kiu estis kun li: Disŝiru viajn vestojn kaj zonu vin per sakoj, kaj funebru pro Abner. Kaj la reĝo David sekvis la mortintportilon.
大卫吩咐约押和跟随他的众人说:「你们当撕裂衣服,腰束麻布,在押尼珥棺前哀哭。」大卫王也跟在棺后。
Kaj oni enterigis Abneron en Ĥebron; kaj la reĝo levis sian voĉon kaj ploris super la tombo de Abner, kaj ploris la tuta popolo.
他们将押尼珥葬在希伯崙。王在押尼珥的墓旁放声而哭,众民也都哭了。
Kaj la reĝo eldiris funebran parolon pri Abner, kaj diris: Ĉu Abner devis morti tiel, kiel mortas malnoblulo?
王为押尼珥举哀,说:押尼珥何竟像愚顽人死呢?
Viaj manoj ne estis ligitaj, kaj viaj piedoj ne estis en katenoj; Vi falis, kiel oni falas de krimuloj. Kaj ankoraŭ pli ploris pro li la popolo.
你手未曾捆绑,脚未曾锁住。你死,如人死在罪孽之辈手下一样。于是众民又为押尼珥哀哭。
Poste venis la tuta popolo, por igi Davidon manĝi, dum estis ankoraŭ tago; sed David ĵuris, dirante: Tiel kaj pli punu min Dio, se mi antaŭ la sunsubiro gustumos panon aŭ ion ajn.
日头未落的时候,众民来劝大卫吃饭,但大卫起誓说:「我若在日头未落以前吃饭,或吃别物,愿 神重重地降罚与我!」
Kaj la tuta popolo tion komprenis; kaj tio plaĉis al ĝi, tiel same, kiel ĉio, kion faris la reĝo, plaĉis al la tuta popolo.
众民知道了就都喜悦。凡王所行的,众民无不喜悦。
Kaj eksciis en tiu tago la tuta popolo kaj la tuta Izrael, ke ne de la reĝo tio venis, ke oni mortigis Abneron, filon de Ner.
那日,以色列众民才知道杀尼珥的儿子押尼珥并非出于王意。
Kaj la reĝo diris al siaj servantoj: Ĉu vi ne scias, ke princo kaj grandulo falis hodiaŭ en Izrael?
王对臣仆说:「你们岂不知今日以色列人中死了一个作元帅的大丈夫吗?
Sed mi hodiaŭ estas ankoraŭ malforta kaj apenaŭ sanktoleita kiel reĝo, kaj tiuj homoj, la filoj de Ceruja, estas pli fortaj ol mi; la Eternulo repagu al la malbonaganto konforme al lia malbonago.
我虽然受膏为王,今日还是软弱;这洗鲁雅的两个儿子比我刚强。愿耶和华照著恶人所行的恶报应他。」