II Samuel 24

La kolero de la Eternulo denove ekflamis kontraŭ la Izraelidoj, kaj Li incitis Davidon kontraŭ ili, dirante: Iru, kalkulu Izraelon kaj Jehudan.
耶和华又向以色列人发怒,就激动大卫,使他吩咐人去数点以色列人和犹大人。
Kaj la reĝo diris al Joab, la militestro, kiu estis ĉe li: Iru, mi petas, tra ĉiuj triboj de Izrael, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, kaj kalkulu la popolon, por ke mi sciu la nombron de la popolo.
大卫就吩咐跟随他的元帅约押说:「你去走遍以色列众支派,从但直到别是巴,数点百姓,我好知道他们的数目。」
Tiam Joab diris al la reĝo: La Eternulo, via Dio, plimultigu la popolon centoble kompare kun tio, kio estas nun, kaj la okuloj de mia sinjoro tion vidu; sed por kio mia sinjoro la reĝo deziras tiun aferon?
约押对王说:「无论百姓多少,愿耶和华─你的 神再加增百倍,使我主我王亲眼得见。我主我王何必喜悦行这事呢?」
Sed la vorto de la reĝo superfortis Joabon kaj la militestrojn; tial Joab kaj la militestroj foriris de la reĝo, por kalkuli la popolon Izraelan.
但王的命令胜过约押和众军长。约押和众军长就从王面前出去,数点以色列的百姓。
Ili transiris Jordanon, kaj starigis siajn tendojn en Aroer, dekstre de la urbo, kiu estas meze de la valo Gad, antaŭ Jazer;
他们过了约旦河,在迦得谷中、城的右边亚罗珥安营,与雅谢相对,
kaj ili venis en Gileadon kaj en la landon Taĥtim-Ĥodŝi; poste ili venis en Dan-Jaanon kaj en la ĉirkaŭaĵon de Cidon.
又到了基列和他停‧合示地,又到了但‧雅安,绕到西顿,
Ili venis al la fortikaĵo de Tiro, kaj en ĉiujn urbojn de la Ĥividoj kaj Kanaanidoj, kaj eliris en la sudon de Judujo al Beer-Ŝeba.
来到推罗的保障,并希未人和迦南人的各城,又到犹大南方的别是巴。
Ili trapasis la tutan landon, kaj venis Jerusalemon post naŭ monatoj kaj dudek tagoj.
他们走遍全地,过了九个月零二十天,就回到耶路撒冷。
Kaj Joab transdonis al la reĝo la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montriĝis, ke da Izraelidoj estas okcent mil viroj militkapablaj, povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvincent mil viroj.
约押将百姓的总数奏告于王:以色列拿刀的勇士有八十万;犹大有五十万。
Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo: Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; ĉar mi agis tre malsaĝe.
大卫数点百姓以后,就心中自责,祷告耶和华说:「我行这事大有罪了。耶和华啊,求你除掉仆人的罪孽,因我所行的甚是愚昧。」
David leviĝis matene, kaj la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziisto de David, dirante:
大卫早晨起来,耶和华的话临到先知迦得,就是大卫的先见,说:
Iru kaj diru al David: Tiele diris la Eternulo: Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi ĝin faru al vi.
「你去告诉大卫,说耶和华如此说:『我有三样灾,随你选择一样,我好降与你。』」
Kaj Gad venis al David kaj sciigis al li, kaj diris al li: Ĉu venu al vi sepjara malsato en via lando? aŭ dum tri monatoj vi forkuradu de viaj malamikoj kaj ili persekutu vin? aŭ estu tritaga pesto en via lando? pripensu do kaj decidu, kion mi respondu al mia Sendinto.
于是迦得来见大卫,对他说:「你愿意国中有七年的饥荒呢?是在你敌人面前逃跑,被追赶三个月呢?是在你国中有三日的瘟疫呢?现在你要揣摩思想,我好回覆那差我来的。」
Tiam David diris al Gad: Estas al mi tre malfacile; sed ni falu en la manon de la Eternulo, ĉar granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.
大卫对迦得说:「我甚为难!我愿落在耶和华的手里,因为他有丰盛的怜悯。我不愿落在人的手里。」
Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, de tiu mateno ĝis la difinita tempo; kaj mortis el la popolo de Dan ĝis Beer-Ŝeba sepdek mil homoj.
于是,耶和华降瘟疫与以色列人,自早晨到所定的时候;从但直到别是巴,民间死了七万人。
Kaj la anĝelo etendis sian manon kontraŭ Jerusalemon, por pereigi ĝin; sed la Eternulo bedaŭris la malbonon, kaj diris al la anĝelo, kiu ekstermis la popolon: Sufiĉe! nun haltigu vian manon! La anĝelo de la Eternulo estis tiam ĉe la draŝejo de Aravna, la Jebusido.
天使向耶路撒冷伸手要灭城的时候,耶和华后悔,就不降这灾了,吩咐灭民的天使说:「够了!住手吧!」那时耶和华的使者在耶布斯人亚劳拿的禾场那里。
Kaj, ekvidinte la anĝelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante: Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris ĉi tiuj ŝafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro.
大卫看见灭民的天使,就祷告耶和华说:「我犯了罪,行了恶;但这群羊做了什么呢?愿你的手攻击我和我的父家。」
En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li: Iru, starigu altaron al la Eternulo en la draŝejo de Aravna, la Jebusido.
当日,迦得来见大卫,对他说:「你上去,在耶布斯人亚劳拿的禾场上为耶和华筑一座坛。」
Kaj David iris konforme al la vortoj de Gad, kiel ordonis la Eternulo.
大卫就照著迦得奉耶和华名所说的话上去了。
Aravna ekrigardis, kaj ekvidis la reĝon kaj liajn servantojn, kiuj iris al li; kaj Aravna eliris, kaj adorkliniĝis al la reĝo vizaĝaltere.
亚劳拿观看,见王和他臣仆前来,就迎接出去,脸伏于地,向王下拜,
Kaj Aravna diris: Por kio mia sinjoro la reĝo venis al sia sklavo? David respondis: Por aĉeti de vi la draŝejon, kaj konstrui altaron al la Eternulo, por ke ĉesiĝu la pesto inter la popolo.
说:「我主我王为何来到仆人这里呢?」大卫说:「我要买你这禾场,为耶和华筑一座坛,使民间的瘟疫止住。」
Sed Aravna diris al David: Mia sinjoro la reĝo prenu kaj alportu oferojn, kiel plaĉas al li; jen estas bovoj por brulofero, kaj la draŝiloj kaj la jungilaro de la bovoj servos kiel ligno.
亚劳拿对大卫说:「我主我王,你喜悦用什么,就拿去献祭。看哪,这里有牛可以作燔祭,有打粮的器具和套牛的轭可以当柴烧。
Ĉion tion donis Aravna al la reĝo. Kaj Aravna diris al la reĝo: La Eternulo, via Dio, favoru vin.
王啊,这一切,我亚劳拿都奉给你」;又对王说:「愿耶和华─你的 神悦纳你。」
Tamen la reĝo diris al Aravna: Ne; mi volas aĉeti de vi pro difinita prezo; mi ne alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj David aĉetis la draŝejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da arĝento.
王对亚劳拿说:「不然。我必要按著价值向你买;我不肯用白得之物作燔祭献给耶和华─我的 神。」大卫就用五十舍客勒银子买了那禾场与牛。
Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn. Kaj la Eternulo repaciĝis kun la lando; kaj ĉesiĝis la pesto inter la Izraelidoj.
大卫在那里为耶和华筑了一座坛,献燔祭和平安祭。如此,耶和华垂听国民所求的,瘟疫在以色列人中就止住了。