II Samuel 21

Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon ĉe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis: Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn.
大卫年间有饥荒,一连三年,大卫就求问耶和华。耶和华说:「这饥荒是因扫罗和他流人血之家杀死基遍人。」
Tiam la reĝo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restaĵoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj ĵuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)
原来这基遍人不是以色列人,乃是亚摩利人中所剩的;以色列人曾向他们起誓,不杀灭他们,扫罗却为以色列人和犹大人发热心,想要杀灭他们。大卫王召了他们来,
Kaj David diris al la Gibeonanoj: Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberiĝu, por ke vi benu la heredaĵon de la Eternulo?
问他们说:「我当为你们怎样行呢?可用什么赎这罪,使你们为耶和华的产业祝福呢?」
La Gibeonanoj diris al li: Ni ne postulas arĝenton aŭ oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la reĝo diris: Kion vi diros, tion mi faros por vi.
基遍人回答说:「我们和扫罗与他家的事并不关乎金银,也不要因我们的缘故杀一个以色列人。」大卫说:「你们怎样说,我就为你们怎样行。」
Tiam ili diris al la reĝo: Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis kontraŭ ni, por nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en ĉiuj limoj de Izrael,
他们对王说:「那从前谋害我们、要灭我们、使我们不得再住以色列境内的人,
oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaŭ la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la reĝo diris: Mi donos.
现在愿将他的子孙七人交给我们,我们好在耶和华面前,将他们悬挂在耶和华拣选扫罗的基比亚。」王说:「我必交给你们。」
Sed la reĝo indulgis Mefiboŝeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la ĵuro antaŭ la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul.
王因为曾与扫罗的儿子约拿单指著耶和华起誓结盟,就爱惜扫罗的孙子、约拿单的儿子米非波设,不交出来,
Kaj la reĝo prenis Armonin kaj Mefiboŝeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn ŝi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Miĥal, filino de Saul, kiujn ŝi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Meĥolatano.
却把爱雅的女儿利斯巴给扫罗所生的两个儿子亚摩尼、米非波设,和扫罗女儿米甲的姊姊给米何拉人巴西莱儿子亚得列所生的五个儿子
Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj, kaj ĉi tiuj pendigis ilin sur la monto antaŭ la Eternulo. Tiel ili falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la unuaj tagoj de la rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo.
交在基遍人的手里。基遍人就把他们,在耶和华面前,悬挂在山上,这七人就一同死亡。被杀的时候正是收割的日子,就是动手割大麦的时候。
Tiam Ricpa, filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis ĝin super si ĉe la roko, de la komenco de la rikolto ĝis ekpluvis sur ilin el la ĉielo; kaj ŝi ne permesis, ke la birdoj de la ĉielo ripozu sur ili tage, nek la kampaj bestoj nokte.
爱雅的女儿利斯巴用麻布在磐石上搭棚,从动手收割的时候直到天降雨在尸身上的时候,日间不容空中的雀鸟落在尸身上,夜间不让田野的走兽前来糟践。
Oni raportis al David, kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul.
有人将扫罗的妃嫔爱雅女儿利斯巴所行的这事告诉大卫。
Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan de la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kiuj forŝtelis ilin el la strato de Bet-Ŝan, kie pendigis ilin la Filiŝtoj en la tago, kiam la Filiŝtoj venkobatis Saulon sur Gilboa.
大卫就去,从基列‧雅比人那里将扫罗和他儿子约拿单的骸骨搬了来(是因非利士人从前在基利波杀扫罗,将尸身悬挂在伯‧珊的街市上,基列雅比人把尸身偷了去。)
Kaj li forportis de tie la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan; kaj oni kunigis ilin kun la ostoj de la pendigitoj.
大卫将扫罗和他儿子约拿单的骸骨从那里搬了来,又收殓被悬挂七人的骸骨,
Kaj oni enterigis la ostojn de Saul kaj de lia filo Jonatan en la tero de Benjamen, en Cela, en la tombo de lia patro Kiŝ; kaj oni faris ĉion, kion ordonis la reĝo. Post tio Dio repaciĝis kun la tero.
将扫罗和他儿子约拿单的骸骨葬在便雅悯的洗拉,在扫罗父亲基士的坟墓里;众人行了王所吩咐的。此后 神垂听国民所求的。
Estis denove milito inter la Filiŝtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj. Kaj David laciĝis.
非利士人与以色列人打仗;大卫带领仆人下去,与非利士人接战,大卫就疲乏了。
Jiŝbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon.
伟人的一个儿子以实比诺要杀大卫;他的铜枪重三百舍客勒,又佩著新刀。
Sed venis kun helpo Abiŝaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filiŝton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David ĵuris al li, dirante: Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingiĝu la lucerno de Izrael.
但洗鲁雅的儿子亚比筛帮助大卫,攻打非利士人,将他杀死。当日,跟随大卫的人向大卫起誓说:「以后你不可再与我们一同出战,恐怕熄灭以色列的灯。」
Post tio estis denove milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; tiam Sibĥaj, la Ĥuŝaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto.
后来,以色列人在歌伯与非利士人打仗,户沙人西比该杀了伟人的一个儿子撒弗。
Kaj denove estis milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; kaj Elĥanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Leĥemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.
又在歌伯与非利士人打仗,伯利恒人雅雷俄珥金的儿子伊勒哈难杀了迦特人歌利亚。这人的枪杆粗如织布的机轴。
Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaŭ naskiĝis al la giganto.
又在迦特打仗,那里有一个身量高大的人,手脚都是六指,共有二十四个指头;他也是伟人的儿子。
Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de Ŝimea, frato de David.
这人向以色列人骂阵,大卫的哥哥示米亚的儿子约拿单就杀了他。
Tiuj kvar naskiĝis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.
这四个人是迦特伟人的儿子,都死在大卫和他仆人的手下。