II Samuel 13

Poste okazis jeno: Abŝalom, filo de David, havis belan fratinon, kies nomo estis Tamar; ŝin ekamis Amnon, filo de David.
大卫的儿子押沙龙有一个美貌的妹子,名叫她玛。大卫的儿子暗嫩爱她。
Kaj Amnon suferis multe kaj preskaŭ malsaniĝis pro sia fratino Tamar; ĉar ŝi estis virgulino, kaj al Amnon ŝajnis malfacile fari ion al ŝi.
暗嫩为他妹子她玛忧急成病。她玛还是处女,暗嫩以为难向她行事。
Sed Amnon havis amikon, kies nomo estis Jonadab, filo de Ŝimea, frato de David; kaj Jonadab estis homo tre saĝa.
暗嫩有一个朋友,名叫约拿达,是大卫长兄示米亚的儿子。这约拿达为人极其狡猾。
Kaj li diris al li: Kial vi tiel malgrasiĝas, ho reĝido, kun ĉiu tago? ĉu vi ne diros al mi? Kaj Amnon diris al li: Tamaron, fratinon de mia frato Abŝalom, mi amas.
他问暗嫩说:「王的儿子啊,为何一天比一天瘦弱呢?请你告诉我。」暗嫩回答说:「我爱我兄弟押沙龙的妹子她玛。」
Tiam Jonadab diris al li: Kuŝiĝu en vian liton, kaj ŝajnigu vin malsana; kaj kiam venos via patro, por vidi vin, diru al li: Mi petas, ke mia fratino Tamar venu, kaj ŝi donu al mi manĝi kaj ŝi pretigu antaŭ mi la manĝaĵon, por ke mi vidu kaj mi manĝu el ŝiaj manoj.
约拿达说:「你不如躺在床上装病;你父亲来看你,就对他说:『求父叫我妹子她玛来,在我眼前预备食物,递给我吃,使我看见,好从她手里接过来吃。』」
Amnon kuŝiĝis, kaj ŝajnigis sin malsana; kaj venis la reĝo, por vidi lin, kaj Amnon diris al la reĝo: Mi petas, ke venu mia fratino Tamar, kaj ke ŝi pretigu antaŭ miaj okuloj du kuketojn, por ke mi manĝu el ŝiaj manoj.
于是暗嫩躺卧装病。王来看他,他对王说:「求父叫我妹子她玛来,在我眼前为我做两个饼,我好从她手里接过来吃。」
Tiam David sendis al Tamar en la domon, por diri: Iru, mi petas, en la domon de via frato Amnon, kaj pretigu al li manĝaĵon.
大卫就打发人到宫里,对她玛说:「你往你哥哥暗嫩的屋里去,为他预备食物。」
Kaj Tamar iris en la domon de sia frato Amnon; li kuŝis. Kaj ŝi prenis paston, knedis ĝin, preparis antaŭ liaj okuloj, kaj bakis la kuketojn.
她玛就到她哥哥暗嫩的屋里;暗嫩正躺卧。她玛抟面,在他眼前做饼,且烤熟了,
Kaj ŝi prenis la paton, kaj elskuis antaŭ li; sed li ne volis manĝi. Kaj Amnon diris: Forigu de mi ĉiujn. Kaj ĉiuj eliris de li.
在他面前将饼从锅里倒出来,他却不肯吃,便说:「众人离开我出去吧!」众人就都离开他,出去了。
Tiam Amnon diris al Tamar: Alportu la manĝaĵon en la internan ĉambron, por ke mi manĝu el viaj manoj. Tamar prenis la kuketojn, kiujn ŝi faris, kaj alportis ilin al sia frato Amnon en la internan ĉambron.
暗嫩对她玛说:「你把食物拿进卧房,我好从你手里接过来吃。」她玛就把所做的饼拿进卧房,到她哥哥暗嫩那里,
Sed, kiam ŝi ilin alportis al li por manĝi, li kaptis ŝin, kaj diris al ŝi: Venu, kuŝiĝu kun mi, mia fratino.
拿著饼上前给他吃,他便拉住她玛,说:「我妹妹,你来与我同寝。」
Tiam ŝi diris al li: Ne, mia frato, ne perfortu min; ĉar tiel ne estas farate en Izrael; ne faru tian malnoblaĵon.
她玛说:「我哥哥,不要玷辱我。以色列人中不当这样行,你不要做这丑事;
Kien mi irus kun mia malhonoro? kaj vi fariĝus kiel iu el la malnobluloj en Izrael. Parolu kun la reĝo, mi petas; kaj li ne rifuzos min al vi.
你玷辱了我,我何以掩盖我的羞耻呢?你在以色列中也成了愚妄人。你可以求王,他必不禁止我归你。」
Sed li ne volis obei ŝiajn vortojn, kaj kaptis ŝin kaj perfortis ŝin kaj kuŝis kun ŝi.
但暗嫩不肯听她的话,因比她力大,就玷辱她,与她同寝。
Post tio Amnon ekmalamis ŝin per tre granda malamo; pli granda estis la malamo, kiun li eksentis al ŝi, ol la amo, kiun li antaŭe havis por ŝi. Kaj Amnon diris al ŝi: Leviĝu, foriru.
随后,暗嫩极其恨她,那恨她的心比先前爱她的心更甚,对她说:「你起来,去吧!」
Kaj ŝi diris al li: Se vi forpelas min, tiam ĉi tiu granda malbono estas pli granda, ol la alia, kiun vi faris al mi. Sed li ne volis aŭskulti ŝin.
她玛说:「不要这样!你赶出我去的这罪比你才行的更重!」但暗嫩不肯听她的话,
Kaj li alvokis sian junulon-servanton, kaj diris: Forpelu de mi ĉi tiun for, kaj ŝlosu la pordon post ŝi.
就叫伺候自己的仆人来,说:「将这个女子赶出去!她一出去,你就关门,上闩。」
Ŝi havis sur si diverskoloran veston, ĉar per tiaj tunikoj vestadis sin la filinoj de la reĝo. Kaj lia servanto elkondukis ŝin eksteren kaj ŝlosis la pordon post ŝi.
那时她玛穿著彩衣,因为没有出嫁的公主都是这样穿。暗嫩的仆人就把她赶出去,关门上闩。
Tiam Tamar prenis cindron sur sian kapon, kaj la diverskoloran veston, kiu estis sur ŝi, ŝi disŝiris; kaj ŝi metis sian manon sur sian kapon, kaj iris kaj kriis.
她玛把灰尘撒在头上,撕裂所穿的彩衣,以手抱头,一面行走,一面哭喊。
Kaj diris al ŝi ŝia frato Abŝalom: Ĉu via frato Amnon estis kun vi? nun, mia fratino, silentu; li estas via frato; ne tro afliktiĝu pro tiu afero. Kaj Tamar restis malĝoja en la domo de sia frato Abŝalom.
他胞兄押沙龙问她说:「莫非你哥哥暗嫩与你亲近了吗?我妹妹,暂且不要作声,他是你的哥哥,不要将这事放在心上。」她玛就孤孤单单地住在他胞兄押沙龙家里。
Kiam la reĝo David aŭdis ĉion ĉi tion, li tre koleris.
大卫王听见这事,就甚发怒。
Abŝalom parolis kun Amnon nek malbonon nek bonon; ĉar Abŝalom malamis Amnonon pro tio, ke li perfortis lian fratinon Tamar.
押沙龙并不和他哥哥暗嫩说好说歹;因为暗嫩玷辱他妹妹她玛,所以押沙龙恨恶他。
Okazis post du jaroj, ke oni tondis la ŝafojn ĉe Abŝalom en Baal-Ĥacor, kiu estas apud Efraim; kaj Abŝalom invitis ĉiujn filojn de la reĝo.
过了二年,在靠近以法莲的巴力‧夏琐有人为押沙龙剪羊毛;押沙龙请王的众子与他同去。
Kaj Abŝalom venis al la reĝo, kaj diris: Jen oni tondas ĉe via sklavo; mi petas, ke la reĝo kun siaj servantoj venu al via sklavo.
押沙龙来见王,说:「现在有人为仆人剪羊毛,请王和王的臣仆与仆人同去。」
Sed la reĝo diris al Abŝalom: Ne, mia filo, ni ne iros ĉiuj, por ke ni ne estu ŝarĝo por vi. Tiu insiste lin petis; sed li ne volis iri, li nur benis lin.
王对押沙龙说:「我儿,我们不必都去,恐怕使你耗费太多。」押沙龙再三请王,王仍是不肯去,只为他祝福。
Tiam Abŝalom diris: Se ne, tiam almenaŭ mia frato Amnon iru kun ni. Kaj la reĝo diris al li: Por kio li iru kun vi?
押沙龙说:「王若不去,求王许我哥哥暗嫩同去。」王说:「何必要他去呢?」
Sed Abŝalom insiste lin petis; tial li lasis iri kun li Amnonon kaj ĉiujn filojn de la reĝo.
押沙龙再三求王,王就许暗嫩和王的众子与他同去。
Kaj Abŝalom ordonis al siaj servantoj jene: Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajiĝos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; ĉar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuraĝaj.
押沙龙吩咐仆人说:「你们注意,看暗嫩饮酒畅快的时候,我对你们说杀暗嫩,你们便杀他,不要惧怕。这不是我吩咐你们的吗?你们只管壮胆奋勇!」
Kaj la servantoj de Abŝalom faris al Amnon, kiel ordonis Abŝalom. Tiam leviĝis ĉiuj filoj de la reĝo, kaj sidiĝis ĉiu sur sia mulo kaj forkuris.
押沙龙的仆人就照押沙龙所吩咐的,向暗嫩行了。王的众子都起来,各人骑上骡子,逃跑了。
Kiam ili estis ankoraŭ sur la vojo, al David venis la famo, ke Abŝalom mortigis ĉiujn filojn de la reĝo kaj neniu el ili restis.
他们还在路上,有风声传到大卫那里,说:「押沙龙将王的众子都杀了,没有留下一个。」
La reĝo leviĝis, kaj disŝiris siajn vestojn, kaj kuŝiĝis sur la tero; kaj ĉiuj liaj servantoj staris kun disŝiritaj vestoj.
王就起来,撕裂衣服,躺在地上。王的臣仆也都撕裂衣服,站在旁边。
Tiam ekparolis Jonadab, filo de Ŝimea, frato de David, kaj diris: Mia sinjoro ne diru, ke ĉiuj junuloj filoj de la reĝo estas mortigitaj; ĉar nur Amnon sola mortis; ĉar ĉe Abŝalom tio estis decidita de post la tago, kiam tiu perfortis lian fratinon Tamar.
大卫的长兄,示米亚的儿子约拿达说:「我主,不要以为王的众子─少年人都杀了,只有暗嫩一个人死了。自从暗嫩玷辱押沙龙妹子她玛的那日,押沙龙就定意杀暗嫩了。
Kaj nun mia sinjoro la reĝo ne atentu la famon, kiu diras, ke ĉiuj filoj de la reĝo mortis; nur Amnon sola mortis.
现在,我主我王,不要把这事放在心上,以为王的众子都死了,只有暗嫩一个人死了。」
Dume Abŝalom forkuris. La gardostaranta servanto levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke multe da homoj iras de la vojo malantaŭa laŭ la deklivo de la monto.
押沙龙逃跑了。守望的少年人举目观看,见有许多人从山坡的路上来。
Kaj Jonadab diris al la reĝo: Jen la filoj de la reĝo venas; kiel via sklavo diris, tiel fariĝis.
约拿达对王说:「看哪,王的众子都来了,果然与你仆人所说的相合。」
Kiam li finis paroli, venis la filoj de la reĝo, kaj ili levis sian voĉon kaj ploris; kaj ankaŭ la reĝo kaj ĉiuj liaj servantoj ploris per tre granda ploro.
话才说完,王的众子都到了,放声大哭。王和臣仆也都哭得甚恸。
Sed Abŝalom forkuris, kaj venis al Talmaj, filo de Amihud, reĝo de Geŝur. Kaj David funebris pro sia filo dum la tuta tempo.
押沙龙逃到基述王亚米忽的儿子达买那里去了。大卫天天为他儿子悲哀。
Abŝalom forkuris, kaj iris Geŝuron, kaj restis tie dum tri jaroj.
押沙龙逃到基述,在那里住了三年。
Kaj la reĝo David forte sopiris al Abŝalom; ĉar li konsoliĝis pri la morto de Amnon.
暗嫩死了以后,大卫王得了安慰,心里切切想念押沙龙。