II Kings 21

La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥefci-Ba.
玛拿西登基的时候年十二岁,在耶路撒冷作王五十五年。他母亲名叫协西巴。
Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.
玛拿西行耶和华眼中看为恶的事,效法耶和华在以色列人面前赶出的外邦人所行可憎的事。
Li konstruis denove la altaĵojn, kiujn forigis lia patro Ĥizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Aĥab, reĝo de Izrael, kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al ĝi.
重新建筑他父希西家所毁坏的邱坛,又为巴力筑坛,做亚舍拉像,效法以色列王亚哈所行的,且敬拜事奉天上的万象;
Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris: En Jerusalem Mi estigos Mian nomon.
在耶和华殿宇中筑坛。耶和华曾指著这殿说:「我必立我的名在耶路撒冷。」
Kaj li konstruis altarojn al la tuta armeo de la ĉielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.
他在耶和华殿的两院中为天上的万象筑坛,
Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li aŭguradis kaj sorĉadis, kaj starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin.
并使他的儿子经火,又观兆,用法术,立交鬼的和行巫术的,多行耶和华眼中看为恶的事,惹动他的怒气;
Ankaŭ la idolon por Aŝtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,
又在殿内立雕刻的亚舍拉像。耶和华曾对大卫和他儿子所罗门说:「我在以色列众支派中所选择的耶路撒冷和这殿,必立我的名,直到永远。
kaj Mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun Mi donis al iliaj patroj, se ili nur observos, por agadi konforme al ĉio, kion Mi ordonis al ili, kaj al la tuta instruo, kiun donis al ili Mia servanto Moseo.
以色列人若谨守遵行我一切所吩咐他们的和我仆人摩西所吩咐他们的一切律法,我就不再使他们挪移离开我所赐给他们列祖之地。」
Sed ili ne obeis; kaj Manase forlogis ilin tiel, ke ili agis pli malbone, ol la nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la Izraelidoj.
他们却不听从。玛拿西引诱他们行恶,比耶和华在以色列人面前所灭的列国更甚。
Kaj la Eternulo ekparolis per Siaj servantoj, la profetoj, dirante:
耶和华借他仆人众先知说:
Pro tio, ke Manase, reĝo de Judujo, faris tiujn abomenindaĵojn, kiuj estas pli malbonaj, ol ĉio, kion faris la Amoridoj, kiuj estis antaŭ li, kaj li pekigis ankaŭ la Judojn per siaj idoloj,
「因犹大王玛拿西行这些可憎的恶事比先前亚摩利人所行的更甚,使犹大人拜他的偶像,陷在罪里;
tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur Jerusalemon kaj Judujon tian malbonon, ke ĉe ĉiu, kiu tion aŭdos, ektintos en ambaŭ liaj oreloj.
所以耶和华─以色列的 神如此说:我必降祸与耶路撒冷和犹大,叫一切听见的人无不耳鸣。
Mi etendos super Jerusalem la mezurŝnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Aĥab, kaj Mi elviŝos Jerusalemon tiel, kiel oni elviŝas pladon, elviŝos kaj renversos.
我必用量撒马利亚的准绳和亚哈家的线铊拉在耶路撒冷上,必擦净耶路撒冷,如人擦盘,将盘倒扣。
Kaj Mi forpuŝos la restaĵon de Mia heredaĵo, kaj Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili fariĝos kaptaĵo kaj rabaĵo por ĉiuj siaj malamikoj;
我必弃掉所余剩的子民【原文作产业】,把他们交在仇敌手中,使他们成为一切仇敌掳掠之物;
pro tio, ke ili faradis malbonon antaŭ Miaj okuloj kaj incitadis Min, de post la tago, kiam iliaj patroj eliris el Egiptujo, ĝis la nuna tago.
是因他们自从列祖出埃及直到如今,常行我眼中看为恶的事,惹动我的怒气。
Ankaŭ da senkulpa sango Manase elverŝis tre multe, ĝis li plenigis Jerusalemon de unu rando ĝis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
玛拿西行耶和华眼中看为恶的事,使犹大人陷在罪里,又流许多无辜人的血,充满了耶路撒冷,从这边直到那边。
La cetera historio de Manase, kaj ĉio, kion li faris, kaj la pekoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
玛拿西其余的事,凡他所行的和他所犯的罪都写在犹大列王记上。
Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la ĝardeno ĉe lia domo, en la ĝardeno de Uza. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amon.
玛拿西与他列祖同睡,葬在自己宫院乌撒的园内;他儿子亚们接续他作王。
La aĝon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li fariĝis reĝo, kaj du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Meŝulemet, filino de Ĥaruc, el Jotba.
亚们登基的时候年二十二岁,在耶路撒冷作王二年。他母亲名叫米舒利密,是约提巴人哈鲁斯的女儿。
Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase.
亚们行耶和华眼中看为恶的事,与他父亲玛拿西所行的一样;
Li iradis laŭ tute la sama vojo, laŭ kiu iradis lia patro, kaj li servadis al la idoloj, al kiuj servadis lia patro, kaj adorkliniĝadis antaŭ ili.
行他父亲一切所行的,敬奉他父亲所敬奉的偶像,
Li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj, kaj ne iradis laŭ la vojo de la Eternulo.
离弃耶和华─他列祖的 神,不遵行耶和华的道。
Kaj la servantoj de Amon konspiris kontraŭ li, kaj mortigis la reĝon en lia domo.
亚们王的臣仆背叛他,在宫里杀了他。
Sed la popolo de la lando mortigis ĉiujn, kiuj faris konspiron kontraŭ la reĝo Amon; kaj la popolo de la lando faris reĝo anstataŭ li lian filon Joŝija.
但国民杀了那些背叛亚们王的人,立他儿子约西亚接续他作王。
La cetera historio de Amon, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
亚们其余所行的事都写在犹大列王记上。
Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la ĝardeno de Uza. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Joŝija.
亚们葬在乌撒的园内自己的坟墓里。他儿子约西亚接续他作王。