II Kings 20

En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, ĉar vi mortos kaj ne vivos.
那时,希西家病得要死。亚摩斯的儿子先知以赛亚去见他,对他说:「耶和华如此说:『你当留遗命与你的家,因为你必死,不能活了。』」
Tiam Ĥizkija turnis sian vizaĝon al la muro, kaj ekpreĝis al la Eternulo, dirante:
希西家就转脸朝墙,祷告耶和华说:
Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaŭ Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio plaĉas al Vi. Kaj Ĥizkija laŭte ekploris.
「耶和华啊,求你记念我在你面前怎样存完全的心,按诚实行事,又做你眼中所看为善的。」希西家就痛哭了。
Kiam Jesaja ankoraŭ ne eliris el la interna korto, aperis al li la vorto de la Eternulo jene:
以赛亚出来,还没有到中院【院或作城】,耶和华的话就临到他,说:
Reiru, kaj diru al Ĥizkija, la estro de Mia popolo: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Mi aŭdis vian preĝon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.
「你回去告诉我民的君希西家说:耶和华─你祖大卫的 神如此说:『我听见了你的祷告,看见了你的眼泪,我必医治你;到第三日,你必上到耶和华的殿。
Kaj Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn; kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Asirio Mi savos vin kaj ĉi tiun urbon, kaj Mi defendos ĉi tiun urbon pro Mi kaj pro Mia servanto David.
我必加增你十五年的寿数,并且我要救你和这城脱离亚述王的手。我为自己和我仆人大卫的缘故,必保护这城。』」
Kaj Jesaja diris: Oni alportu dispremitan figon. Kaj oni alportis kaj metis sur la ŝvelaĵon, kaj li resaniĝis.
以赛亚说:「当取一块无花果饼来。」人就取了来,贴在疮上,王便痊癒了。
Kaj Ĥizkija diris al Jesaja: Kia estas la signo, ke la Eternulo min resanigos kaj mi iros en la tria tago en la domon de la Eternulo?
希西家问以赛亚说:「耶和华必医治我,到第三日,我能上耶和华的殿,有什么兆头呢?」
Jesaja respondis: Tio estos por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris: ĉu la hormontra ombro iru antaŭen je dek gradoj, aŭ ĉu ĝi iru returne je dek gradoj?
以赛亚说:「耶和华必成就他所说的。这是他给你的兆头:你要日影向前进十度呢?是要往后退十度呢?」
Kaj Ĥizkija diris: Facile estas por la ombro iri antaŭen je dek gradoj; ne, la ombro iru returne je dek gradoj.
希西家回答说:「日影向前进十度容易,我要日影往后退十度。」
Tiam la profeto Jesaja vokis al la Eternulo, kaj Li retiris la hormontran ombron malantaŭen je dek gradoj sur la hormontrilo de Aĥaz, sur kiu ĝi malsupriĝis.
先知以赛亚求告耶和华,耶和就使亚哈斯的日晷向前进的日影,往后退了十度。
En tiu tempo Berodaĥ-Baladan, filo de Baladan, reĝo de Babel, sendis leterojn kaj donacojn al Ĥizkija; ĉar li aŭdis, ke Ĥizkija estis malsana.
那时,巴比伦王巴拉但的儿子比罗达•巴拉但听见希西家病而痊癒,就送书信和礼物给他。
Kaj Ĥizkija elaŭdis ilin, kaj montris al ili sian tutan trezorejon, la arĝenton kaj la oron kaj la aromaĵojn kaj la karan oleon kaj sian armilejon, kaj ĉion, kio troviĝis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion Ĥizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedaĵo.
希西家听从使者的话,就把他宝库的金子、银子、香料、贵重的膏油,和他武库的一切军器,并他所有的财宝,都给他们看。他家中和他全国之内,希西家没有一样不给他们看的。
Kaj venis la profeto Jesaja al la reĝo Ĥizkija, kaj diris al li: Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj Ĥizkija diris: El lando malproksima ili venis, el Babel.
于是先知以赛亚来见希西家王,问他说:「这些人说什么?他们从哪里来见你?」希西家说:「他们从远方的巴比伦来。」
Kaj li diris: Kion ili vidis en via domo? Kaj Ĥizkija respondis: Ĉion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.
以赛亚说:「他们在你家里看见了什么?」希西家说:「凡我家中所有的,他们都看见了;我财宝中没有一样不给他们看的。」
Tiam Jesaja diris al Ĥizkija: Aŭskultu la diron de la Eternulo:
以赛亚对希西家说:「你要听耶和华的话,
Jen venos tagoj, kaj ĉio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj ĝis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.
日子必到,凡你家里所有的,并你列祖积蓄到如今的,都要被掳到巴比伦去,不留下一样。这是耶和华说的。
Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la reĝo de Babel.
并且从你本身所生的众子,其中必有被掳去在巴比伦王宫里当太监的。」
Kaj Ĥizkija diris al Jesaja: Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue: Estu nur paco kaj vero en mia tempo.
希西家对以赛亚说:「你所说耶和华的话甚好!若在我的年日中有太平和稳固的景况,岂不是好吗?」
La cetera historio de Ĥizkija, kaj lia tuta forto, kaj kiel li faris la lageton kaj la akvotubon kaj enkondukis la akvon en la urbon, ĉio estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
希西家其余的事和他的勇力,他怎样挖池、挖沟、引水入城,都写在犹大列王记上。
Kaj Ĥizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Manase.
希西家与他列祖同睡。他儿子玛拿西接续他作王。