II Corinthians 11

Mi volas, ke vi pacience toleru min pro iom da malsaĝeco; sed efektive vi ja pacience min toleras.
但愿你们宽容我这一点愚妄,其实你们原是宽容我的。
Ĉar mi ĵaluzas pri vi per Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo.
我为你们起的愤恨,原是 神那样的愤恨。因为我曾把你们许配一个丈夫,要把你们如同贞洁的童女,献给基督。
Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel dekliniĝos for de la simpleco kaj la ĉasteco, kiu estas en Kristo.
我只怕你们的心或偏于邪,失去那向基督所存纯一清洁的心,就像蛇用诡诈诱惑了夏娃一样。
Ĉar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aŭ se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aŭ malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras.
假如有人来另传一个耶稣,不是我们所传过的;或者你们另受一个灵,不是你们所受过的;或者另得一个福音,不是你们所得过的;你们容让他也就罢了。
Ĉar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn.
但我想,我一点不在那些最大的使徒以下。
Kaj kvankam mi estas neklera laŭ parolo, mi tamen ne tia estas laŭ scio; sed en ĉio ni malkaŝe agis ĉe vi inter ĉiuj.
我的言语虽然粗俗,我的知识却不粗俗。这是我们在凡事上向你们众人显明出来的。
Aŭ ĉu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio?
我因为白白传 神的福音给你们,就自居卑微,叫你们高升,这算是我犯罪吗?
Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi;
我亏负了别的教会,向他们取了工价来给你们效力。
kaj kiam mi ĉeestis ĉe vi kaj havis mankon, mi ne estis ŝarĝo sur iu; ĉar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en ĉio mi tenis min ne ŝarĝa rilate vin, kaj ankoraŭ tenos.
我在你们那里缺乏的时候,并没有累著你们一个人;因我所缺乏的,那从马其顿来的弟兄们都补足了。我向来凡事谨守,后来也必谨守,总不至于累著你们。
Jen estas la vero de Kristo en mi, ke ĉi tiu fanfarono ne estos barita kontraŭ mi en la regionoj Aĥajaj.
既有基督的诚实在我里面,就无人能在亚该亚一带地方阻挡我这自夸。
Kial? ĉu tial, ke mi vin ne amas? Dio scias.
为什么呢?是因我不爱你们么?这有 神知道。
Sed kiel mi faras, tiel mi ankaŭ faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili troviĝu samaj, kiel ni.
我现在所做的,后来还要做,为要断绝那些寻机会人的机会,使他们在所夸的事上也不过与我们一样。
Ĉar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaŭ apostolojn de Kristo.
那等人是假使徒,行事诡诈,装作基督使徒的模样。
Kaj nenia miro; ĉar Satano mem sin aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo.
这也不足为怪,因为连撒但也装作光明的天使。
Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaŭ sin aliformas kvazaŭ servantojn de justeco; ilia finiĝo estos laŭ iliaj faroj.
所以他的差役,若装作仁义的差役,也不算希奇。他们的结局必然照著他们的行为。
Denove mi diras: Neniu opiniu min malsaĝa; sed se vi ja tiel opinias min, tamen min akceptu kiel malsaĝan, por ke mi ankaŭ iom fanfaronu.
我再说,人不可把我看作愚妄的。纵然如此,也要把我当作愚妄人接纳,叫我可以略略自夸。
Tion, kion mi diras, mi diras ne laŭ la Sinjoro, sed kvazaŭ malsaĝe, en ĉi tiu insistado pri fierado.
我说的话不是奉主命说的,乃是像愚妄人放胆自夸;
Ĉar multaj fanfaronas laŭ la karno, do mi ankaŭ fanfaronos.
既有好些人凭著血气自夸,我也要自夸了。
Ĉar vi afable toleras malsaĝulojn, estante mem saĝaj.
你们既是精明人,就能甘心忍耐愚妄人。
Ĉar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formanĝas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizaĝon.
假若有人强你们作奴仆,或侵吞你们,或掳掠你们,或侮慢你们,或打你们的脸,你们都能忍耐他。
Mi parolas kvazaŭ per sinmallaŭdo, kvazaŭ ni estus malfortiĝintaj. Tamen pri kio iu kuraĝas, pri tio (mi parolas en malsaĝeco) mi ankaŭ kuraĝas.
我说这话是羞辱自己,好像我们从前是软弱的。然而,人在何事上勇敢,(我说句愚妄话,)我也勇敢。
Ĉu ili estas Hebreoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas Izraelidoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaŭ.
他们是希伯来人吗?我也是。他们是以色列人吗?我也是。他们是亚伯拉罕的后裔吗?我也是。
Ĉu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortiĝoj ofte.
他们是基督的仆人吗?(我说句狂话,)我更是。我比他们多受劳苦,多下监牢,受鞭打是过重的,冒死是屡次有的。
De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu.
被犹太人鞭打五次,每次四十减去一下;
Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas priĵetita per ŝtonoj, trifoje mi suferis ŝippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro;
被棍打了三次;被石头打了一次,遇著船坏三次,一昼一夜在深海里。
en oftaj vojaĝoj, en danĝeroj de riveroj, danĝeroj de rabistoj, danĝeroj de Judoj, danĝeroj de la nacianoj, danĝeroj en urbo, danĝeroj en dezerto, danĝeroj en la maro, danĝeroj inter falsaj fratoj;
又屡次行远路,遭江河的危险、盗贼的危险,同族的危险、外邦人的危险、城里的危险、旷野的危险、海中的危险、假弟兄的危险。
en laboro kaj sufero, en oftaj sendormiĝoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco.
受劳碌、受困苦,多次不得睡,又饥又渴,多次不得食,受寒冷,赤身露体。
Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas ĉiutage, nome la zorgado pri ĉiuj eklezioj.
除了这外面的事,还有为众教会挂心的事,天天压在我身上。
Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas?
有谁软弱,我不软弱呢?有谁跌倒,我不焦急呢?
Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco.
我若必须自夸,就夸那关乎我软弱的事便了。
La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu ĉiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas.
那永远可称颂之主耶稣的父 神知道我不说谎。
En Damasko, la urbestro sub la reĝo Aretas starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti;
在大马士革亚里达王手下的提督把守大马士革城,要捉拿我,
kaj tra fenestro oni min delasis laŭflanke de la muro en korbo, kaj mi eliĝis de liaj manoj.
我就从窗户中,在筐子里,从城墙上被人缒下去,脱离了他的手。