II Chronicles 9

Kiam la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono, ŝi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromaĵojn, multe da oro, kaj multekostajn ŝtonojn. Kaj ŝi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri ĉio, kion ŝi havis sur sia koro.
示巴女王听见所罗门的名声,就来到耶路撒冷,要用难解的话试问所罗门;跟随她的人甚多,又有骆驼驮著香料、宝石,和许多金子。她来见了所罗门,就把心里所有的对所罗门都说出来。
Kaj Salomono solvis al ŝi ĉiujn ŝiajn demandojn; kaj estis nenio, kion Salomono ne scius kaj kion li ne solvus al ŝi.
所罗门将她所问的都答上了,没有一句不明白、不能答的。
Kaj la reĝino de Ŝeba vidis la saĝecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,
示巴女王见所罗门的智慧和他所建造的宫室、
kaj la manĝaĵon de lia tablo kaj la loĝejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn, liajn vinverŝistojn kaj iliajn vestojn, kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de la Eternulo; kaj ŝi estis tute ravita.
席上的珍馐美味、群臣分列而坐、仆人两旁侍立,以及他们的衣服装饰、酒政,和酒政的衣服装饰,又见他上耶和华殿的台阶,就诧异得神不守舍,
Kaj ŝi diris al la reĝo: Vera estas tio, kion mi aŭdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via saĝeco;
对王说:「我在本国里所听见论到你的事和你的智慧实在是真的!
mi ne kredis iliajn vortojn, ĝis mi venis kaj ĝis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi eĉ duonon de via granda saĝeco: vi superas la famon, kiun mi aŭdis.
我先不信那些话,及至我来亲眼见了,才知道你的大智慧;人所告诉我的,还不到一半;你的实迹越过我所听见的名声。
Feliĉaj estas viaj homoj, kaj feliĉaj estas viaj servantoj, kiuj ĉiam staras antaŭ vi kaj aŭdas vian saĝecon.
你的群臣、你的仆人常侍立在你面前听你智慧的话是有福的。
Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur via trono kiel reĝon antaŭ la Eternulo, via Dio. Pro amo de via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por ĉiam, Li faris vin reĝo super ili, por ke vi zorgu pri juĝo kaj justeco.
耶和华─你的 神是应当称颂的!他喜悦你,使你坐他的国位,为耶和华─你的 神作王;因为你的 神爱以色列人,要永远坚立他们,所以立你作他们的王,使你秉公行义。」
Kaj ŝi donacis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromaĵoj kaj multekostajn ŝtonojn; neniam estis aromaĵoj similaj al tiuj, kiujn la reĝino de Ŝeba donacis al la reĝo Salomono.
于是示巴女王将一百二十他连得金子和宝石,与极多的香料送给所罗门王;她送给王的香料,以后再没有这样的。
Kaj la servantoj de Ĥiram kaj la servantoj de Salomono, kiuj venigis oron el Ofir, venigis ankaŭ santalan lignon kaj multekostajn ŝtonojn.
希兰的仆人和所罗门的仆人从俄斐运了金子来,也运了檀香木【或作乌木;下同】和宝石来。
Kaj el la santala ligno la reĝo faris ŝtuparojn por la domo de la Eternulo kaj por la reĝa domo, ankaŭ harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam antaŭe oni vidis ion similan en la Juda lando.
王用檀香木为耶和华殿和王宫做台,又为歌唱的人做琴瑟;犹大地从来没有见过这样的。
Kaj la reĝo Salomono donis al la reĝino de Ŝeba ĉion, kion ŝi deziris kaj kion ŝi petis, krom tio, kion ŝi alportis al la reĝo. Kaj ŝi foriris returne en sian landon, ŝi kaj ŝiaj servantoj.
所罗门王按示巴女王所带来的,还她礼物,另外照她一切所要所求的,都送给她。于是女王和她臣仆转回本国去了。
La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;
所罗门每年所得的金子共有六百六十六他连得,
krom tio la disportistoj kaj komercistoj alportadis, kaj ankaŭ ĉiuj reĝoj de Arabujo kaj la regionestroj alportadis al Salomono oron kaj arĝenton.
另外还有商人所进的金子,并且阿拉伯诸王与属国的省长都带金银给所罗门。
Kaj la reĝo Salomono faris ducent grandajn ŝildojn el forĝita oro (sescent sikloj da forĝita oro estis uzitaj por ĉiu ŝildo),
所罗门王用锤出来的金子打成挡牌二百面,每面用金子六百舍客勒;
kaj tricent malgrandajn ŝildojn el forĝita oro (tricent sikloj da oro estis uzitaj por ĉiu el tiuj ŝildoj), kaj la reĝo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.
又用锤出来的金子打成盾牌三百面,每面用金子三百舍客勒,都放在黎巴嫩林宫里。
Kaj la reĝo faris grandan tronon el eburo kaj tegis ĝin per pura oro.
王用象牙制造一个大宝座,用精金包裹。
Kaj ses ŝtupojn havis la trono, kaj oran piedbenketon, alfortikigitajn al la trono, kaj brakapogojn ambaŭflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.
宝座有六层台阶,又有金脚凳,与宝座相连。宝座两旁有扶手,靠近扶手有两个狮子站立。
Kaj ankoraŭ dek du leonoj tie staris sur la ses ŝtupoj ambaŭflanke; io simila ne ekzistis en iu regno.
六层台阶上有十二个狮子站立,每层有两个:左边一个,右边一个;在列国中没有这样做的。
Kaj ĉiuj trinkvazoj de la reĝo Salomono estis el oro, kaj ĉiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; arĝento en la tempo de Salomono estis rigardata kiel senvalora.
所罗门王一切的饮器都是金的,黎巴嫩林宫里的一切器皿都是精金的。所罗门年间,银子算不了什么。
Ĉar la reĝo havis ŝipojn, kiuj iradis en Tarŝiŝon kun la servantoj de Ĥiram; unu fojon en tri jaroj venadis la ŝipoj el Tarŝiŝ, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
因为王的船只与希兰的仆人一同往他施去;他施船只三年一次装载金、银、象牙、猿猴、孔雀回来。
Tiel la reĝo Salomono superis ĉiujn reĝojn de la tero per riĉeco kaj saĝeco.
所罗门王的财宝与智慧胜过天下的列王。
Kaj ĉiuj reĝoj de la tero penis vidi Salomonon, por aŭdi lian saĝecon, kiun Dio enmetis en lian koron.
普天下的王都求见所罗门,要听 神赐给他智慧的话。
Kaj ili alportadis ĉiu sian donacon: vazojn arĝentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromaĵojn, ĉevalojn, kaj mulojn, ĉiujare.
他们各带贡物,就是金器、银器、衣服、军械、香料、骡马,每年有一定之例。
Kaj Salomono havis kvar mil ĉevalstalojn, ĉarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem.
所罗门有套车的马四千棚,有马兵一万二千,安置在屯车的城邑和耶路撒冷,就是王那里。
Li regis super ĉiuj reĝoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo.
所罗门统管诸王,从大河到非利士地,直到埃及的边界。
Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento en Jerusalem estis kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
王在耶路撒冷使银子多如石头,香柏木多如高原的桑树。
Ĉevalojn oni venigadis al Salomono el Egiptujo kaj el ĉiuj landoj.
有人从埃及和各国为所罗门赶马群来。
La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la profetaĵoj de Aĥija, la Ŝiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat.
所罗门其余的事,自始至终,不都写在先知拿单的书上和示罗人亚希雅的预言书上,并先见易多论尼八儿子耶罗波安的默示书上吗?
Kaj Salomono reĝis en Jerusalem super la tuta Izrael kvardek jarojn.
所罗门在耶路撒冷作以色列众人的王共四十年。
Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.
所罗门与他列祖同睡,葬在他父大卫城里。他儿子罗波安接续他作王。