II Chronicles 6

Tiam Salomono ekparolis: La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi en mallumo;
那时,所罗门说:耶和华曾说他必住在幽暗之处。
tial mi konstruis domon por Via loĝado, kaj lokon por Via restado eterna.
但我已经建造殿宇作你的居所,为你永远的住处。
Kaj la reĝo turnis sian vizaĝon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.
王转脸为以色列会众祝福,以色列会众就都站立。
Kaj li diris: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:
所罗门说:「耶和华─以色列的 神是应当称颂的!因他亲口向我父大卫所应许的,也亲手成就了。
De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael.
他说:『自从我领我民出埃及地以来,我未曾在以色列众支派中选择一城建造殿宇为我名的居所,也未曾拣选一人作我民以色列的君;
Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.
但选择耶路撒冷为我名的居所,又拣选大卫治理我民以色列。』」
Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
所罗门说:「我父大卫曾立意要为耶和华─以色列 神的名建殿,
Sed la Eternulo diris al mia patro David: Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;
耶和华却对我父大卫说:『你立意要为我的名建殿,这意思甚好;
tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo.
只是你不可建殿,惟你所生的儿子必为我名建殿。』
Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris: mi leviĝis anstataŭ mia patro David kaj sidiĝis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
「现在耶和华成就了他所应许的话,使我接续我父大卫坐以色列的国位,是照耶和华所说的,又为耶和华─以色列 神的名建造了殿。
Kaj mi metis tien la keston, en kiu troviĝas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj.
我将约柜安置在其中,柜内有耶和华的约,就是他与以色列人所立的约。」
Kaj li stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn
所罗门当著以色列会众,站在耶和华的坛前,举起手来,
(ĉar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la larĝon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta ĝin meze de la antaŭkorto: li nun stariĝis sur ĝi, ekgenuis antaŭ la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la ĉielo),
〈所罗门曾造一个铜台,长五肘,宽五肘,高三肘,放在院中〉就站在台上,当著以色列的会众跪下,向天举手,
kaj li parolis: Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la ĉielo nek sur la tero; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro;
说:「耶和华─以色列的 神啊,天上地下没有神可比你的!你向那尽心行在你面前的仆人守约施慈爱;
Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via buŝo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.
向你仆人─我父大卫所应许的话现在应验了。你亲口应许,亲手成就,正如今日一样。
Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu plue al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante: Ne mankos ĉe vi antaŭ Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iri laŭ Mia instruo, kiel vi iradis antaŭ Mi.
耶和华─以色列的 神啊,你所应许你仆人─我父大卫的话说:『你的子孙若谨慎自己的行为,遵守我的律法,像你在我面前所行的一样,就不断人坐以色列的国位。』现在求你应验这话。
Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, veriĝu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David.
耶和华─以色列的 神啊,求你成就向你仆人大卫所应许的话。
Ĉu efektive Dio loĝus kun homoj sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis!
「 神果真与世人同住在地上吗?看哪,天和天上的天尚且不足你居住的,何况我所建的这殿呢?
Sed turnu Vin al la preĝo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por aŭskulti la vokadon kaj la preĝon, per kiu Via servanto preĝas antaŭ Vi,
惟求耶和华─我的 神垂顾仆人的祷告祈求,俯听仆人在你面前的祈祷呼籲。
por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko.
愿你昼夜看顾这殿,就是你应许立为你名的居所;求你垂听仆人向此处祷告的话。
Kaj aŭskultu la petegojn de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, per kiuj ili preĝos sur ĉi tiu loko; aŭskultu el la loko de Via loĝado, el la ĉielo; kaj kiam Vi aŭskultos, Vi pardonu.
你仆人和你民以色列向此处祈祷的时候,求你从天上你的居所垂听,垂听而赦免。
Se iu pekos kontraŭ sia proksimulo, kaj oni postulos de li ĵuron, ke li ĵuru, kaj la ĵuro estos farata antaŭ Via altaro en ĉi tiu domo:
「人若得罪邻舍,有人叫他起誓,他来到这殿,在你的坛前起誓,
tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj faru juĝon pri Viaj servantoj, repagante al la malbonagulo, metante lian konduton sur lian kapon, kaj elmontrante la pravecon de virtulo, rekompencante lin laŭ lia virteco.
求你从天上垂听,判断你的仆人,定恶人有罪,照他所行的报应在他头上;定义人有理,照他的义赏赐他。
Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko, pekinte antaŭ Vi, sed ili returnos sin kaj gloros Vian nomon kaj preĝos kaj petegos antaŭ Vi en ĉi tiu domo:
「你的民以色列若得罪你,败在仇敌面前,又回心转意承认你的名,在这殿里向你祈求祷告,
tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al ili kaj al iliaj patroj.
求你从天上垂听,赦免你民以色列的罪,使他们归回你赐给他们和他们列祖之地。
Se la ĉielo ŝlosiĝos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaŭ Vi, sed ili ekpreĝos sur ĉi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi aŭskultu ilin:
「你的民因得罪你,你惩罚他们,使天闭塞不下雨,他们若向此处祷告,承认你的名,离开他们的罪,
tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredaĵon.
求你在天上垂听,赦免你仆人和你民以色列的罪,将当行的善道指教他们,且降雨在你的地,就是你赐给你民为业之地。
Se estos malsato en la lando, aŭ se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aŭ vermoj, aŭ se premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, aŭ se estos ia plago aŭ malsano;
「国中若有饥荒、瘟疫、旱风、霉烂、蝗虫、蚂蚱,或有仇敌犯境,围困城邑,无论遭遇什么灾祸疾病,
ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego, kiun faros iu homo aŭ Via tuta popolo Izrael, kiam ĉiu el ili sentos sian malfeliĉon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn al ĉi tiu domo:
你的民以色列,或是众人,或是一人,自觉灾祸甚苦,向这殿举手,无论祈求什么,祷告什么,
aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, kaj pardonu, kaj redonu al ĉiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (ĉar Vi sola konas la koron de la homidoj);
求你从天上你的居所垂听赦免。你是知道人心的,要照各人所行的待他们(惟有你知道世人的心),
por ke ili Vin timu, kaj por ke ili iradu laŭ Viaj vojoj dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.
使他们在你赐给我们列祖之地上一生一世敬畏你,遵行你的道。
Ankaŭ koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj li venos kaj preĝos en ĉi tiu domo:
「论到不属你民以色列的外邦人,为你的大名和大能的手,并伸出来的膀臂,从远方而来,向这殿祷告,
Vi aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, kaj faru ĉion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke ĉiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata ĉi tiu domo, kiun mi konstruis.
求你从天上你的居所垂听,照著外邦人所祈求的而行,使天下万民都认识你的名,敬畏你,像你的民以色列一样,又使他们知道我建造的这殿是称为你名下的。
Kiam Via popolo eliros milite kontraŭ siajn malamikojn laŭ la vojo, laŭ kiu Vi ilin sendos, kaj ili preĝos al Vi, turninte sin al ĉi tiu urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
「你的民若奉你的差遣,无论往何处去与仇敌争战,向你所选择的城与我为你名所建造的殿祷告,
tiam aŭskultu el la ĉielo ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon.
求你从天上垂听他们的祷告祈求,使他们得胜。
Se ili pekos antaŭ Vi (ĉar ne ekzistas homo, kiu ne pekus), kaj Vi ekkoleros kontraŭ ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malproksiman aŭ proksiman;
「你的民若得罪你(世上没有不犯罪的人),你向他们发怒,将他们交给仇敌掳到或远或近之地;
sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de sia kaptiteco, dirante: Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;
他们若在掳到之地想起罪来,回心转意,恳求你说:『我们有罪了,我们悖逆了,我们作恶了;』
kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili preĝos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
他们若在掳到之地尽心尽性归服你,又向自己的地,就是你赐给他们列祖之地和你所选择的城,并我为你名所建造的殿祷告,
tiam aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, ilian preĝon kaj ilian petegon, defendu ilian aferon, kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaŭ Vi.
求你从天上你的居所垂听你民的祷告祈求,为他们伸冤,赦免他们的过犯。
Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj kaj Viaj oreloj estu atentaj al la preĝo sur ĉi tiu loko.
「我的 神啊,现在求你睁眼看,侧耳听在此处所献的祷告。
Kaj nun leviĝu, ho Dio Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la arkeo de Via potenco. Viaj pastroj, ho Dio Eternulo, vestiĝu per savo, kaj Viaj fideluloj ĝuu bonon.
耶和华 神啊,求你起来,和你有能力的约柜同入安息之所。耶和华 神啊,愿你的祭司披上救恩;愿你的圣民蒙福欢乐。
Ho Dio Eternulo, ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito; memoru la favorkorecon koncerne Davidon, Vian servanton.
耶和华 神啊,求你不要厌弃你的受膏者,要记念向你仆人大卫所施的慈爱。」