II Chronicles 11

Kiam Reĥabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la domo de Jehuda kaj de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraŭ Izrael, por revenigi la regnon al Reĥabeam.
罗波安来到耶路撒冷,招聚犹大家和便雅悯家,共十八万人,都是挑选的战士,要与以色列人争战,好将国夺回再归自己。
Sed aperis vorto de la Eternulo al Ŝemaja, homo de Dio, dirante:
但耶和华的话临到神人示玛雅说:
Diru al Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al ĉiuj Izraelidoj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen jene:
「你去告诉所罗门的儿子犹大王罗波安和住犹大、便雅悯的以色列众人说,
Tiele diras la Eternulo: Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj; reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu afero. Kaj ili obeis la vortojn de la Eternulo, kaj rifuzis iri kontraŭ Jerobeamon.
耶和华如此说:『你们不可上去与你们的弟兄争战,各归各家去吧!因为这事出于我。』」众人就听从耶和华的话归回,不去与耶罗波安争战。
Reĥabeam loĝis en Jerusalem, kaj li konstruis fortikaĵojn en la urboj de Judujo.
罗波安住在耶路撒冷,在犹大地修筑城邑,
Li prikonstruis Bet-Leĥemon, Etamon, Tekoan,
为保障修筑伯利恒、以坦、提哥亚、
Bet-Curon, Soĥon, Adulamon,
伯‧夙、梭哥、亚杜兰、
Gaton, Mareŝan, Zifon,
迦特、玛利沙、西弗、
Adoraimon, Laĥiŝon, Azekan,
亚多莱音、拉吉、亚西加、
Corean, Ajalonon, kaj Ĥebronon, kiuj estis urboj fortikigitaj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen.
琐拉、亚雅崙、希伯崙。这都是犹大和便雅悯的坚固城。
Li fortigis tiujn fortikaĵojn kaj starigis tie estrojn, aranĝis provizejojn de manĝaĵoj, oleo, kaj vino.
罗波安又坚固各处的保障,在其中安置军长,又预备下粮食、油、酒。
Kaj en ĉiu urbo li kolektis ŝildojn kaj lancojn, kaj tre fortigis ilin. Kaj Jehuda kaj Benjamen restis liaj.
他在各城里预备盾牌和枪,且使城极其坚固。犹大和便雅悯都归了他。
La pastroj kaj Levidoj, kiuj estis en la tuta lando de Izrael, kolektiĝis al li el ĉiuj siaj regionoj;
以色列全地的祭司和利未人都从四方来归罗波安。
la Levidoj forlasis siajn antaŭurbojn kaj sian posedaĵon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, ĉar Jerobeam kaj liaj filoj forpuŝis ilin de la pastrado al la Eternulo.
利未人撇下他们的郊野和产业,来到犹大与耶路撒冷,是因耶罗波安和他的儿子拒绝他们,不许他们供祭司职分事奉耶和华。
Li starigis ĉe si pastrojn por la altaĵoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris.
耶罗波安为邱坛、为鬼魔【原文作公山羊】、为自己所铸造的牛犊设立祭司。
Post ili el ĉiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
以色列各支派中,凡立定心意寻求耶和华─以色列 神的,都随从利未人,来到耶路撒冷祭祀耶和华─他们列祖的 神。
Kaj ili fortigadis la regnon de Judujo, kaj subtenadis Reĥabeamon, filon de Salomono, dum tri jaroj; ĉar ili iradis laŭ la vojo de David kaj Salomono dum tri jaroj.
这样,就坚固犹大国,使所罗门的儿子罗波安强盛三年,因为他们三年遵行大卫和所罗门的道。
Reĥabeam prenis al si kiel edzinon Maĥalaton, filinon de Jerimot, filo de David, kaj de Abiĥail, filino de Eliab, filo de Jiŝaj.
罗波安娶大卫儿子耶利摩的女儿玛哈拉为妻,又娶耶西儿子以利押的女儿亚比孩为妻。
Ŝi naskis al li filojn: Jeuŝ, Ŝemarja, kaj Zaham.
从她生了几个儿子,就是耶乌施、示玛利雅、撒罕。
Post ŝi li prenis Maaĥan, filinon de Abŝalom; kaj ŝi naskis al li Abijan, Atajon, Zizan, kaj Ŝelomiton.
后来又娶押沙龙的女儿玛迦【十三章二节作乌列的女儿米该雅】,从她生了亚比雅、亚太、细撒、示罗密。
Reĥabeam amis Maaĥan, filinon de Abŝalom, pli ol ĉiujn siajn edzinojn kaj kromvirinojn; ĉar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn.
罗波安娶十八个妻,立六十个妾,生二十八个儿子,六十个女儿;他却爱押沙龙的女儿玛迦,比爱别的妻妾更甚。
Reĥabeam starigis Abijan, filon de Maaĥa, kiel ĉefon, kiel princon inter liaj fratoj, intencante fari lin reĝo.
罗波安立玛迦的儿子亚比雅作太子,在他弟兄中为首,因为想要立他接续作王。
Li agadis prudente; li dissendis ĉiujn siajn filojn en ĉiujn regionojn de Jehuda kaj de Benjamen, en ĉiujn fortikigitajn urbojn; li donis al ili grandajn vivrimedojn kaj prenis por ili multe da edzinoj.
罗波安办事精明,使他众子分散在犹大和便雅悯全地各坚固城里,又赐他们许多粮食,为他们多寻妻子。