II Chronicles 10

Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo.
罗波安往示剑去,因为以色列人都到了示剑,要立他作王。
Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar li estis en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo Salomono), Jerobeam revenis el Egiptujo.
尼八的儿子耶罗波安先前躲避所罗门王,逃往埃及,住在那里;他听见这事,就从埃及回来。
Kaj oni sendis, kaj vokis lin. Tiam venis Jerobeam kaj la tuta Izrael, kaj ili ekparolis al Reĥabeam, dirante:
以色列人打发人去请他,他就和以色列众人来见罗波安,对他说:
Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.
「你父亲使我们负重轭做苦工,现在求你使我们做的苦工负的重轭轻松些,我们就事奉你。」
Kaj li diris al ili: Post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.
罗波安对他们说:「第三日再来见我吧!」民就去了。
Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris: Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo?
罗波安之父所罗门在世的日子,有侍立在他面前的老年人,罗波安王和他们商议,说:「你们给我出个什么主意,我好回覆这民。」
Kaj ili diris al li jene: Se vi estos bona al ĉi tiu popolo kaj montros al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por ĉiam.
老年人对他说:「王若恩待这民,使他们喜悦,用好话回覆他们,他们就永远作王的仆人。」
Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li; kaj li konsiliĝis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaŭ li.
王却不用老年人给他出的主意,就和那些与他一同长大、在他面前侍立的少年人商议,
Kaj li diris al ili: Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo, kiu diris al mi jene: Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?
「说:『这民对我说:你父亲使我们负重轭,求你使我们轻松些』;你们给我出个什么主意,我好回覆他们。」
Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza — tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;
那同他长大的少年人说:「这民对王说:『你父亲使我们负重轭,求你使我们轻松些』;王要对他们如此说:『我的小拇指比我父亲的腰还粗;
tial se mia patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
我父亲使你们负重轭,我必使你们负更重的轭;我父亲用鞭子责打你们,我要用蠍子鞭责打你们。』」
Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo ordonis, dirante: Revenu al mi en la tria tago.
耶罗波安和众百姓遵著罗波安王所说「你们第三日再来见我」的那话,第三日他们果然来了。
Kaj la reĝo respondis al ili malafable; kaj la reĝo Reĥabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj;
罗波安王用严厉的话回覆他们,不用老年人所出的主意,
kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante: Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ĝin ankoraŭ pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
照著少年人所出的主意对他们说:「我父亲使你们负重轭,我必使你们负更重的轭;我父亲用鞭子责打你们,我要用蠍子鞭责打你们。」
Kaj la reĝo ne aŭskultis la popolon; ĉar estis tiel destinite de Dio, por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris per Aĥija, la Ŝiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.
王不肯依从百姓;这事乃出于 神,为要应验耶和华借示罗人亚希雅对尼八儿子耶罗波安所说的话。
Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la reĝo, dirante: Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj; iru, ho Izraelidoj, ĉiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj ĉiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj.
以色列众民见王不依从他们,就对王说:我们与大卫有什么分儿呢?与耶西的儿子并没有关涉!以色列人哪,各回各家去吧!大卫家啊,自己顾自己吧!于是,以色列众人都回自己家里去了。
Sed super la Izraelidoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, regis Reĥabeam.
惟独住在犹大城邑的以色列人,罗波安仍作他们的王。
Kaj la reĝo Reĥabeam sendis Hadoramon, la estron super la impostoj; sed la Izraelidoj ĵetis sur lin ŝtonojn, kaj li mortis. Kaj la reĝo Reĥabeam rapide sidiĝis en ĉaro, por forkuri en Jerusalemon.
罗波安王差遣掌管服苦之人的哈多兰往以色列人那里去,以色列人就用石头打死他。罗波安王急忙上车,逃回耶路撒冷去了。
Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David ĝis la nuna tago.
这样,以色列人背叛大卫家,直到今日。