I Timothy 2

Mi konsilas do, antaŭ ĉio, fari petegojn, preĝojn, propetadojn, dankojn por ĉiuj;
我劝你,第一要为万人恳求、祷告、代求、祝谢;
por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco.
为君王和一切在位的,也该如此,使我们可以敬虔、端正、平安无事的度日。
Tio estas bona kaj akceptebla antaŭ Dio, nia Savanto,
这是好的,在 神我们救主面前可蒙悦纳。
kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero.
他愿意万人得救,明白真道。
Ĉar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo,
因为只有一位 神,在 神和人中间,只有一位中保,乃是降世为人的基督耶稣;
kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;
他舍自己作万人的赎价,到了时候,这事必证明出来。
por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.
我为此奉派作传道的,作使徒,作外邦人的师傅,教导他们相信,学习真道。我说的是真话,并不是谎言。
Mi deziras do, ke la viroj preĝu en ĉiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.
我愿男人无忿怒,无争论(或作:疑惑),举起圣洁的手,随处祷告。
Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj, aŭ multekostaj vestoj;
又愿女人廉耻、自守,以正派衣裳为妆饰,不以编发、黄金、珍珠,和贵价的衣裳为妆饰;
sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj.
只要有善行,这才与自称是敬 神的女人相宜。
Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo.
女人要沉静学道,一味的顺服。
Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco.
我不许女人讲道,也不许她辖管男人,只要沉静。
Ĉar Adam kreiĝis la unua, poste Eva;
因为先造的是亚当,后造的是夏娃;
kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon;
且不是亚当被引诱,乃是女人被引诱,陷在罪里。
sed ŝi saviĝos per la naskado, se ili daŭras en fido kaj amo kaj sanktiĝo kun sobreco.
然而,女人若常存信心、爱心,又圣洁自守,就必在生产上得救。