I Samuel 6

La kesto de la Eternulo estis en la lando de la Filiŝtoj dum sep monatoj.
耶和华的约柜在非利士人之地七个月。
Kaj la Filiŝtoj vokis la pastrojn kaj la aŭguristojn, kaj diris: Kion ni faru kun la kesto de la Eternulo? sciigu al ni, kiamaniere ni resendu ĝin sur ĝian lokon.
非利士人将祭司和占卜的聚了来,问他们说:「我们向耶和华的约柜应当怎样行?请指示我们用何法将约柜送回原处。」
Kaj tiuj diris: Se vi volas resendi la keston de la Dio de Izrael, ne resendu ĝin sen donacoj, sed repagu al Li prokulpan oferon; tiam vi resaniĝos, kaj ekscios, kial ne foriĝas de vi Lia mano.
他们说:「若要将以色列 神的约柜送回去,不可空空地送去,必要给他献赔罪的礼物,然后你们可得痊癒,并知道他的手为何不离开你们。」
Kaj ili diris: Kian prokulpan oferon ni repagu al Li? Kaj tiuj diris: Laŭ la nombro de la estroj de la Filiŝtoj kvin orajn tuberojn kaj kvin orajn musojn; ĉar la sama frapo trafis vin ĉiujn kaj viajn estrojn.
非利士人说:「应当用什么献为赔罪的礼物呢?」他们回答说:「当照非利士首领的数目,用五个金痔疮,五个金老鼠,因为在你们众人和你们首领的身上都是一样的灾。
Faru bildojn de viaj tuberoj kaj bildojn de viaj musoj, kiuj ruinigis la landon, kaj faru honoron al la Dio de Izrael; tiam Li eble malplipezigos Sian manon sur vi kaj sur viaj dioj kaj sur via lando.
所以当制造你们痔疮的像和毁坏你们田地老鼠的像,并要归荣耀给以色列的 神,或者他向你们和你们的 神,并你们的田地,把手放轻些。
Kial vi obstinigus vian koron, kiel obstinigis sian koron Faraono kaj la Egiptoj? kiam Li montris sur ili Sian forton, ili ja forliberigis ilin, ke ili iru.
你们为何硬著心像埃及人和法老一样呢? 神在埃及人中间行奇事,埃及人岂不释放以色列人,他们就去了吗?
Nun faru novan ĉaron, kaj prenu du suĉigantajn bovinojn, kiuj ankoraŭ ne havis sur si jugon, kaj jungu la bovinojn al la ĉaro, kaj iliajn idojn forkonduku de ili hejmen.
现在你们应当造一辆新车,将两只未曾负轭有乳的母牛套在车上,使牛犊回家去,离开母牛。
Kaj prenu la keston de la Eternulo, kaj metu ĝin sur la ĉaron; kaj la orajn objektojn, kiujn vi donos al Li kiel prokulpan oferon, metu en kesteton apud ĝin, kaj forsendu ĝin, ke ĝi iru.
把耶和华的约柜放在车上,将所献赔罪的金物装在匣子里,放在柜旁,将柜送去。
Kaj rigardu: se ĝi iros laŭ la vojo al sia regiono, al Bet-Ŝemeŝ, tiam Li faris al ni tiun grandan malbonon; se ne, tiam ni scios, ke ne Lia mano frapis nin, sed ke tio trafis nin blindokaze.
你们要看看:车若直行以色列的境界到伯‧示麦去,这大灾就是耶和华降在我们身上的;若不然,便可以知道不是他的手击打我们,是我们偶然遇见的。」
Kaj la homoj faris tiel, kaj ili prenis du suĉigantajn bovinojn kaj aljungis ilin al ĉaro, kaj iliajn idojn ili enŝlosis hejme;
非利士人就这样行:将两只有乳的母牛套在车上,将牛犊关在家里,
kaj ili metis la keston de la Eternulo sur la ĉaron, kaj ankaŭ la kesteton kun la oraj musoj kaj kun la bildoj de siaj tuberoj.
把耶和华的约柜和装金老鼠并金痔疮像的匣子都放在车上。
Kaj la bovinoj direktis sian iradon al la vojo, kiu kondukas al Bet-Ŝemeŝ; ili iris nur sur unu vojeto, iris kaj blekis, sed ne forflankiĝis dekstren nek maldekstren; kaj la estroj de la Filiŝtoj iris post ili ĝis la limo de Bet-Ŝemeŝ.
牛直行大道,往伯‧示麦去,一面走一面叫,不偏左右。非利士的首领跟在后面,直到伯‧示麦的境界。
Kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ estis rikoltantaj tritikon en la valo; kiam ili levis la okulojn kaj ekvidis la keston, ili ekĝojis pro tio, kion ili vidis.
伯‧示麦人正在平原收割麦子,举目看见约柜,就欢喜了。
La ĉaro venis sur la kampon de Josuo, Bet-Ŝemeŝano, kaj haltis tie; tie estis granda ŝtono. Kaj oni dishakis la lignon de la ĉaro, kaj la bovinojn oni oferis brulofere al la Eternulo.
车到了伯‧示麦人约书亚的田间,就站住了。在那里有一块大磐石,他们把车劈了,将两只母牛献给耶和华为燔祭。
La Levidoj malsuprenprenis la keston de la Eternulo, kaj la kesteton, kiu estis apud ĝi kaj enhavis la orajn objektojn, kaj ili metis tion sur la grandan ŝtonon; kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ faris bruloferojn kaj buĉis buĉoferojn al la Eternulo en tiu tago.
利未人将耶和华的约柜和装金物的匣子拿下来,放在大磐石上。当日伯‧示麦人将燔祭和平安祭献给耶和华。
Kaj la kvin estroj de la Filiŝtoj vidis, kaj reiris en Ekronon en la sama tago.
非利士人的五个首领看见,当日就回以革伦去了。
Kaj jen estas la oraj tuberoj, kiujn la Filiŝtoj donis kiel prokulpan oferon al la Eternulo: unu pro Aŝdod, unu pro Gaza, unu pro Aŝkelon, unu pro Gat, unu pro Ekron.
非利士人献给耶和华作赔罪的金痔疮像,就是这些:一个是为亚实突,一个是为迦萨,一个是为亚实基伦,一个是为迦特,一个是为以革伦。
La oraj musoj, laŭ la nombro de ĉiuj urboj Filiŝtaj en la kvin provincoj, kiel de la urboj fortikigitaj, tiel ankaŭ de la neŝirmitaj vilaĝoj, kaj ankaŭ la granda ŝtono, sur kiun oni metis la keston de la Eternulo, estas kaŝitaj ĝis nun sur la kampo de Josuo, la Bet-Ŝemeŝano.
金老鼠的数目是照非利士五个首领的城邑,就是坚固的城邑和乡村,以及大磐石。这磐石是放耶和华约柜的,到今日还在伯‧示麦人约书亚的田间。
Kaj Li frapis la loĝantojn de Bet-Ŝemeŝ pro tio, ke ili enrigardis en la keston de la Eternulo; Li mortigis el la popolo [kvindek mil] - sepdek homojn; kaj ekfunebris la popolo pro tio, ke la Eternulo frapis la popolon per granda frapo.
耶和华因伯‧示麦人擅观他的约柜,就击杀了他们七十人;那时有五万人在那里(原文是七十人加五万人)。百姓因耶和华大大击杀他们,就哀哭了。
Kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ diris: Kiu povas stari antaŭ la Eternulo, tiu sankta Dio? kaj al kiu Li iros de ni?
伯‧示麦人说:「谁能在耶和华这圣洁的 神面前侍立呢?这约柜可以从我们这里送到谁那里去呢?」
Kaj ili sendis senditojn al la loĝantoj de Kirjat-Jearim, por diri: La Filiŝtoj redonis la keston de la Eternulo; venu, prenu ĝin al vi.
于是打发人去见基列‧耶琳的居民,说:「非利士人将耶和华的约柜送回来了,你们下来将约柜接到你们那里去吧!」