I Samuel 28

Okazis en tiu tempo, ke la Filiŝtoj kolektis sian militistaron, por militi kontraŭ Izrael. Kaj Aĥiŝ diris al David: Sciu, ke vi iros kun mi en la militon, vi kaj viaj viroj.
那时,非利士人聚集军旅,要与以色列人打仗。亚吉对大卫说:「你当知道,你和跟随你的人都要随我出战。」
Kaj David diris al Aĥiŝ: Tial vi ekscios, kion faros via sklavo. Kaj Aĥiŝ diris al David: Mi faros vin por ĉiam mia kapogardisto.
大卫对亚吉说:「仆人所能做的事,王必知道。」亚吉对大卫说:「这样,我立你永远作我的护卫长。」
Dume Samuel mortis, kaj ĉiuj Izraelidoj lin priploris, kaj enterigis lin en Rama, en lia urbo. Kaj Saul estis eksterminta el la lando ĉiujn sorĉistojn kaj aŭguristojn.
那时撒母耳已经死了,以色列众人为他哀哭,葬他在拉玛,就是在他本城里。扫罗曾在国内不容有交鬼的和行巫术的人。
Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis, kaj venis kaj stariĝis tendare en Ŝunem, tiam Saul kolektis ĉiujn Izraelidojn, kaj ili stariĝis tendare en Gilboa.
非利士人聚集,来到书念安营;扫罗聚集以色列众人在基利波安营。
Kiam Saul ekvidis la tendaron de la Filiŝtoj, li ektimis, kaj lia koro forte ektremis.
扫罗看见非利士的军旅就惧怕,心中发颤。
Kaj Saul petis konsilon ĉe la Eternulo, sed la Eternulo ne respondis al li per sonĝoj, nek per la signoj de lumo, nek per profetoj.
扫罗求问耶和华,耶和华却不借梦,或乌陵,或先知回答他。
Tiam Saul diris al siaj servantoj: Elserĉu al mi virinon, kiu povoscias aŭguri, por ke mi iru al ŝi kaj ricevu de ŝi informojn. Kaj liaj servantoj diris: Jen ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias aŭguri.
扫罗吩咐臣仆说:「当为我找一个交鬼的妇人,我好去问她。」臣仆说:「在隐‧多珥有一个交鬼的妇人。」
Tiam Saul ŝanĝis siajn vestojn, metis sur sin aliajn vestojn, kaj iris kune kun du viroj, kaj ili venis al la virino nokte. Kaj li diris: Aŭguru al mi, mi petas, per via aŭgura povoscio, kaj elvoku al mi tiun, pri kiu mi diros al vi.
于是扫罗改了装,穿上别的衣服,带著两个人,夜里去见那妇人。扫罗说:「求你用交鬼的法术,将我所告诉你的死人,为我招上来。」
Sed la virino diris al li: Vi scias ja, kion faris Saul, kiu ekstermis la sorĉistojn kaj la aŭguristojn el la lando; kial do vi volas retkapti mian animon, por pereigi min?
妇人对他说:「你知道扫罗从国中剪除交鬼的和行巫术的。你为何陷害我的性命,使我死呢?」
Tiam Saul ĵuris al ŝi per la Eternulo, dirante: Kiel vivas la Eternulo, ne trafos vin puno pro ĉi tiu afero.
扫罗向妇人指著耶和华起誓说:「我指著永生的耶和华起誓,你必不因这事受刑。」
Kaj la virino diris: Kiun mi elvoku al vi? Kaj li diris: Samuelon elvoku al mi.
妇人说:「我为你招谁上来呢?」回答说:「为我招撒母耳上来。」
Kiam la virino ekvidis Samuelon, ŝi ekkriis per laŭta voĉo; kaj la virino diris al Saul: Kial vi min trompis? vi estas ja Saul.
妇人看见撒母耳,就大声呼叫,对扫罗说:「你是扫罗,为什么欺哄我呢?」
Sed la reĝo diris al ŝi: Ne timu; kion vi vidis? Kaj la virino diris al Saul: Iun dian mi vidis leviĝantan el la tero.
王对妇人说:「不要惧怕,你看见了什么呢?」妇人对扫罗说:「我看见有神从地里上来。」
Kaj li diris al ŝi: Kia estas lia aspekto? Kaj ŝi diris: Leviĝas viro maljuna, kaj li estas vestita per pastra tuniko. Tiam Saul komprenis, ke tio estas Samuel; kaj li klinis sin kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj faris adorsaluton.
扫罗说:「他是怎样的形状?」妇人说:「有一个老人上来,身穿长衣。」扫罗知道是撒母耳,就屈身,脸伏于地下拜。
Tiam Samuel diris al Saul: Kial vi maltrankviligis min, elvokante min supren? Kaj Saul respondis: Mi estas en tre premita stato; la Filiŝtoj militas kontraŭ mi, kaj Dio forturnis Sin de mi kaj jam ne respondas al mi per profetoj nek per sonĝoj; tial mi vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari.
撒母耳对扫罗说:「你为什么搅扰我,招我上来呢?」扫罗回答说:「我甚窘急;因为非利士人攻击我, 神也离开我,不再借先知或梦回答我。因此请你上来,好指示我应当怎样行。」
Sed Samuel diris: Kial do vi demandas min, se la Eternulo forturnis Sin de vi kaj transiris al via konkuranto?
撒母耳说:「耶和华已经离开你,且与你为敌,你何必问我呢?
Kaj la Eternulo faros al li, kion Li diris per mi; kaj la Eternulo elŝiros la regnon el viaj manoj kaj donos ĝin al via proksimulo David.
耶和华照他借我说的话,已经从你手里夺去国权,赐与别人,就是大卫。
Ĉar vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo kaj ne plenumis Lian flaman koleron kontraŭ Amalek, tial ĉi tion faris hodiaŭ la Eternulo al vi;
因你没有听从耶和华的命令;他恼怒亚玛力人,你没有灭绝他们,所以今日耶和华向你这样行,
kaj la Eternulo transdonos kune kun vi ankaŭ Izraelon en la manojn de la Filiŝtoj; kaj morgaŭ vi kaj viaj filoj estos kun mi; ankaŭ la tendaron de Izrael la Eternulo transdonos en la manojn de la Filiŝtoj.
并且耶和华必将你和以色列人交在非利士人的手里。明日你和你众子必与我在一处了;耶和华必将以色列的军兵交在非利士人手里。」
Tiam Saul tuj falis laŭ sia tuta longeco sur la teron, ĉar li tre ektimis pro la vortoj de Samuel; ankaŭ forton li ne havis en si, ĉar li nenion manĝis la tutan tagon kaj la tutan nokton.
扫罗猛然仆倒,挺身在地,因撒母耳的话甚是惧怕;那一昼一夜没有吃什么,就毫无气力。
Kiam la virino aliris al Saul, kaj vidis, ke li estas tre konsternita, ŝi diris al li: Jen via sklavino obeis vian voĉon, kaj mi metis en danĝeron mian animon, kaj obeis la vortojn, kiujn vi diris al mi;
妇人到扫罗面前,见他极其惊恐,对他说:「婢女听从你的话,不顾惜自己的性命,遵从你所吩咐的。
nun mi petas, aŭskultu ankaŭ vi la voĉon de via sklavino, kaj mi metos antaŭ vin pecon da pano, kaj vi manĝu, por ke vi havu forton, kiam vi iros la vojon.
现在求你听婢女的话,容我在你面前摆上一点食物,你吃了,可以有气力行路。」
Sed li rifuzis, kaj diris: Mi ne manĝos. Sed kiam insistis super li liaj servantoj kaj ankaŭ la virino, li obeis ilian voĉon, leviĝis de la tero, kaj sidiĝis sur lito.
扫罗不肯,说:「我不吃。」但他的仆人和妇人再三劝他,他才听了他们的话,从地上起来,坐在床上。
La virino havis en la domo grasigitan bovidon; ŝi rapide ĝin buĉis, kaj ŝi prenis farunon, knedis ĝin, kaj bakis el ĝi macojn.
妇人急忙将家里的一只肥牛犊宰了,又拿面抟成无酵饼烤了,
Kaj ŝi alportis tion antaŭ Saulon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ili manĝis; kaj en la sama nokto ili leviĝis kaj foriris.
摆在扫罗和他仆人面前。他们吃完,当夜就起身走了。