I Samuel 23

Oni raportis al David la sciigon: Jen la Filiŝtoj militas kontraŭ Keila kaj prirabas la draŝejojn.
有人告诉大卫说:「非利士人攻击基伊拉,抢夺禾场。」
Tiam David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kaj frapu tiujn Filiŝtojn? Kaj la Eternulo diris al David: Iru kaj frapu la Filiŝtojn, kaj savu Keilan.
所以大卫求问耶和华说:「我去攻打那些非利士人可以不可以?」耶和华对大卫说:「你可以去攻打非利士人,拯救基伊拉。」
Sed la viroj de David diris al li: Jen ĉi tie en Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la taĉmentoj de la Filiŝtoj?
跟随大卫的人对他说:「我们在犹大地这里尚且惧怕,何况往基伊拉去攻打非利士人的军旅呢?」
Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante: Leviĝu, iru al Keila, ĉar Mi transdonos la Filiŝtojn en viajn manojn.
大卫又求问耶和华。耶和华回答说:「你起身下基伊拉去,我必将非利士人交在你手里。」
Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David savis la loĝantojn de Keila.
大卫和跟随他的人往基伊拉去,与非利士人打仗,大大杀败他们,又夺获他们的牲畜。这样,大卫救了基伊拉的居民。
Kiam Ebjatar, filo de Aĥimeleĥ, forkuris al David en Keilan, li kunportis kun si efodon.
亚希米勒的儿子亚比亚他逃到基伊拉见大卫的时候,手里拿著以弗得。
Oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan. Tiam Saul diris: Dio transdonis lin en mian manon, ĉar li estas enŝlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj riglilojn.
有人告诉扫罗说:「大卫到了基伊拉。」扫罗说:「他进了有门有闩的城,困闭在里头;这是 神将他交在我手里了。」
Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por iri al Keila, por sieĝi Davidon kaj liajn virojn.
于是扫罗招聚众民,要下去攻打基伊拉城,围困大卫和跟随他的人。
Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li, li diris al la pastro Ebjatar: Donu la efodon.
大卫知道扫罗设计谋害他,就对祭司亚比亚他说:「将以弗得拿过来。」
Kaj David diris: Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo aŭdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.
大卫祷告说:「耶和华─以色列的 神啊,你仆人听真了扫罗要往基伊拉来,为我的缘故灭城。
Ĉu transdonos min la loĝantoj de Keila en lian manon? ĉu venos ĉi tien Saul, kiel aŭdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris: Li venos.
基伊拉人将我交在扫罗手里不交?扫罗照著你仆人所听的话下来不下来?耶和华─以色列的 神啊,求你指示仆人!」耶和华说:「扫罗必下来。」
Kaj David diris: Ĉu la loĝantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris: Ili transdonos.
大卫又说:「基伊拉人将我和跟随我的人交在扫罗手里不交?」耶和华说:「必交出来。」
Tiam leviĝis David kun siaj viroj, ĉirkaŭ sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David foriĝis el Keila, kaj tial li decidis ne eliri.
大卫和跟随他的约有六百人,就起身出了基伊拉,往他们所能往的地方去。有人告诉扫罗,大卫离开基伊拉逃走;于是扫罗不出来了。
Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul ĉiam serĉis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon.
大卫住在旷野的山寨里,常在西弗旷野的山地。扫罗天天寻索大卫, 神却不将大卫交在他手里。
David vidis, ke Saul eliris, por serĉi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif, inter arbetaĵoj.
大卫知道扫罗出来寻索他的命。那时,他住在西弗旷野的树林里;
Kaj leviĝis Jonatan, filo de Saul, kaj iris al David en la arbetaĵojn, kaj kuraĝigis lin per la nomo de Dio,
扫罗的儿子约拿单起身,往那树林里去见大卫,使他倚靠 神得以坚固,
kaj diris al li: Ne timu, ĉar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi reĝos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj eĉ mia patro Saul tion bone scias.
对他说:「不要惧怕!我父扫罗的手必不加害于你;你必作以色列的王,我也作你的宰相。这事我父扫罗知道了。」
Kaj ili ambaŭ faris interligon antaŭ la Eternulo; kaj David restis en la arbetaĵaro, kaj Jonatan iris al sia domo.
于是二人在耶和华面前立约。大卫仍住在树林里,约拿单回家去了。
Dume Zifanoj venis al Saul en Gibean, kaj diris: David sin kaŝas ĉe ni en nealirebla loko, inter arbetaĵoj, sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas sude de la dezerto;
西弗人上到基比亚见扫罗,说:「大卫不是在我们那里的树林里山寨中、旷野南边的哈基拉山藏著吗?
kaj nun laŭ la tuta deziro de via koro, ho reĝo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la reĝo.
王啊,请你随你的心愿下来,我们必亲自将他交在王的手里。」
Kaj Saul diris: La Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min.
扫罗说:「愿耶和华赐福与你们,因你们顾恤我。
Iru, mi petas, informiĝu ankoraŭ, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon, kie paŝas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; ĉar oni diris al mi, ke li estas tre ruza.
请你们回去,再确实查明他的住处和行踪,是谁看见他在那里,因为我听见人说他甚狡猾。
Kaj rigardu kaj eksciu ĉiujn kaŝejojn, kie li sin kaŝas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li troviĝas en la lando, mi serĉos lin en ĉiuj milejoj de Jehuda.
所以要看准他藏匿的地方,回来据实地告诉我,我就与你们同去。他若在犹大的境内,我必从千门万户中搜出他来。」
Ili leviĝis kaj iris en Zifon antaŭ Saul. Sed David kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenaĵo sude de la dezerto.
西弗人就起身,在扫罗以先往西弗去。大卫和跟随他的人却在玛云旷野南边的亚拉巴。
Kiam Saul kun siaj homoj iris, por serĉi, oni sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la dezerto Maon. Kaj kiam Saul aŭdis tion, li postkuris Davidon en la dezerto Maon.
扫罗和跟随他的人去寻找大卫;有人告诉大卫,他就下到磐石,住在玛云的旷野。扫罗听见,便在玛云的旷野追赶大卫。
Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.
扫罗在山这边走,大卫和跟随他的人在山那边走。大卫急忙躲避扫罗;因为扫罗和跟随他的人,四面围住大卫和跟随他的人,要拿获他们。
Sed venis sendito al Saul, kaj diris: Rapide iru, ĉar la Filiŝtoj atakis la landon.
忽有使者来报告扫罗说:「非利士人犯境抢掠,请王快快回去!」
Tiam Saul ĉesis postkuri Davidon, kaj iris kontraŭ la Filiŝtojn; tial oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disiĝo.
于是扫罗不追赶大卫,回去攻打非利士人。因此那地方名叫西拉‧哈玛希罗结。
Kaj David leviĝis de tie, kaj ekloĝis sur nealirebla loko de En-Gedi.
大卫从那里上去,住在隐‧基底的山寨里。