I Samuel 11

Venis Naĥaŝ la Amonido, kaj stariĝis tendare antaŭ Jabeŝ en Gilead. Kaj ĉiuj loĝantoj de Jabeŝ diris al Naĥaŝ: Faru kun ni interligon, kaj ni servos al vi.
亚扪人的王拿辖上来,对著基列雅比安营。雅比众人对拿辖说:「你与我们立约,我们就服事你。」
Sed Naĥaŝ la Amonido diris al ili: Mi faros kun la kondiĉo, ke al ĉiuj el vi mi elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan Izraelon.
亚扪人拿辖说:「你们若由我剜出你们各人的右眼,以此凌辱以色列众人,我就与你们立约。」
Tiam diris al li la plejaĝuloj de Jabeŝ: Donu al ni tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en ĉiujn regionojn de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni eliros al vi.
雅比的长老对他说:「求你宽容我们七日,等我们打发人往以色列的全境去;若没有人救我们,我们就出来归顺你。」
Kaj venis la senditoj en Gibean de Saul kaj diris tiujn vortojn al la oreloj de la popolo, kaj la tuta popolo laŭte ekploris.
使者到了扫罗住的基比亚,将这话说给百姓听,百姓就都放声而哭。
Sed jen Saul venas de la kampo malantaŭ la bovoj. Kaj Saul diris: Kio estas al la popolo, ke ili ploras? Kaj oni transdiris al li la vortojn de la loĝantoj de Jabeŝ.
扫罗正从田间赶牛回来,问说:「百姓为什么哭呢?」众人将雅比人的话告诉他。
Kaj la spirito de Dio penetris Saulon, kiam li aŭdis tiujn vortojn, kaj forte ekflamis lia kolero.
扫罗听见这话,就被 神的灵大大感动,甚是发怒。
Kaj li prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin, kaj dissendis la partojn per la senditoj en ĉiujn regionojn de Izrael, dirante: Se iu ne eliros post Saul kaj post Samuel, tiam tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo antaŭ la Eternulo falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu homo.
他将一对牛切成块子,托付使者传送以色列的全境,说:「凡不出来跟随扫罗和撒母耳的,也必这样切开他的牛。」于是耶和华使百姓惧怕,他们就都出来,如同一人。
Li kalkulis ilin en Bezek, kaj la nombro de la Izraelidoj estis tricent mil, kaj la nombro de la Jehudaidoj estis tridek mil.
扫罗在比色数点他们:以色列人有三十万,犹大人有三万。
Kaj ili diris al la venintaj senditoj: Tiel diru al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead: Morgaŭ venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj raportis al la loĝantoj de Jabeŝ, kaj tiuj ĝojis.
众人对那使者说:「你们要回覆基列雅比人说,明日太阳近午的时候,你们必得解救。」使者回去告诉雅比人,他们就欢喜了。
Kaj la loĝantoj de Jabeŝ diris: Morgaŭ ni eliros al vi, por ke vi agu kun ni, kiel plaĉos al vi.
于是雅比人对亚扪人说:「明日我们出来归顺你们,你们可以随意待我们。」
En la sekvanta tago Saul dividis la popolon en tri taĉmentojn, kaj ili eniris en la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn, antaŭ ol la tago fariĝis varma; la restintoj diskuris tiel, ke ne restis eĉ du kune.
第二日,扫罗将百姓分为三队,在晨更的时候入了亚扪人的营,击杀他们直到太阳近午,剩下的人都逃散,没有二人同在一处的。
Kaj la popolo diris al Samuel: Kiuj estas tiuj, kiuj diris: Ĉu Saul reĝos super ni? Donu tiujn homojn, ke ni ilin mortigu.
百姓对撒母耳说:「那说『扫罗岂能管理我们』的是谁呢?可以将他交出来,我们好杀死他。」
Sed Saul diris: Neniun oni devas mortigi en ĉi tiu tago, ĉar hodiaŭ la Eternulo faris savon al Izrael.
扫罗说:「今日耶和华在以色列中施行拯救,所以不可杀人。」
Kaj Samuel diris al la popolo: Venu, ni iru en Gilgalon, kaj ni novofestos tie la reĝecon.
撒母耳对百姓说:「我们要往吉甲去,在那里立国。」
Kaj la tuta popolo iris en Gilgalon, kaj ili reĝigis tie Saulon antaŭ la Eternulo en Gilgal, kaj buĉis tie pacoferojn antaŭ la Eternulo, kaj forte gajis tie Saul kaj ĉiuj Izraelidoj.
众百姓就到了吉甲那里,在耶和华面前立扫罗为王,又在耶和华面前献平安祭。扫罗和以色列众人大大欢喜。