I Kings 9

Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj de ĉio dezirita de Salomono, kion li deziris fari,
所罗门建造耶和华殿和王宫,并一切所愿意建造的都完毕了,
la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon.
耶和华就二次向所罗门显现,如先前在基遍向他显现一样,
Kaj la Eternulo diris al li: Mi aŭdis vian preĝon kaj vian petegon, kiun vi faris antaŭ Mi; Mi sanktigis ĉi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiam.
对他说:「你向我所祷告祈求的,我都应允了。我已将你所建的这殿分别为圣,使我的名永远在其中;我的眼、我的心也必常在那里。
Kaj pri vi, se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj ĝusteco, farante ĉion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn leĝojn kaj regulojn:
你若效法你父大卫,存诚实正直的心行在我面前,遵行我一切所吩咐你的,谨守我的律例典章,
tiam Mi fortikigos la tronon de via reĝado super Izrael por eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne mankos ĉe vi viro sur la trono de Izrael.
我就必坚固你的国位在以色列中,直到永远,正如我应许你父大卫说:『你的子孙必不断人坐以色列的国位。』
Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos al ili:
倘若你们和你们的子孙转去不跟从我,不守我指示你们的诫命律例,去事奉敬拜别神,
tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo; kaj Izrael fariĝos proverbo kaj moko inter ĉiuj popoloj.
我就必将以色列人从我赐给他们的地上剪除,并且我为己名所分别为圣的殿也必舍弃不顾,使以色列人在万民中作笑谈,被讥诮。
Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo?
这殿虽然甚高,将来经过的人必惊讶、嗤笑,说:『耶和华为何向这地和这殿如此行呢?』
Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili kaj servis al ili — pro tio la Eternulo venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon.
人必回答说:『是因此地的人离弃领他们列祖出埃及地之耶和华─他们的 神,去亲近别神,事奉敬拜他,所以耶和华使这一切灾祸临到他们。』」
Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du domojn, la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon
所罗门建造耶和华殿和王宫,这两所二十年才完毕了。
(por kiuj Ĥiram, la reĝo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laŭ lia tuta deziro), la reĝo Salomono tiam donis al Ĥiram dudek urbojn en la lando Galilea.
推罗王希兰曾照所罗门所要的,资助他香柏木、松木,和金子;所罗门王就把加利利地的二十座城给了希兰。
Kaj Ĥiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne plaĉis al li.
希兰从推罗出来,察看所罗门给他的城邑,就不喜悦,
Kaj li diris: Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul ĝis la nuna tago.
说:「我兄啊,你给我的是什么城邑呢?」他就给这城邑之地起名叫迦步勒,直到今日。
Kaj Ĥiram sendis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro.
希兰给所罗门一百二十他连得金子。
Jen estas la aranĝo pri la impostoj, kiujn starigis la reĝo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj Ĥacoron kaj Megidon kaj Gezeron.
所罗门王挑取服苦的人,是为建造耶和华的殿、自己的宫、米罗、耶路撒冷的城墙、夏琐、米吉多,并基色。
(Faraono, reĝo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis ĝin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en la urbo, kaj li donis ĝin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.)
先前埃及王法老上来攻取基色,用火焚烧,杀了城内居住的迦南人,将城赐给他女儿所罗门的妻作妆奁。
Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-Ĥoronon,
所罗门建造基色、下伯‧和崙、
kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando,
巴拉,并国中旷野里的达莫,
kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la ĉaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
又建造所有的积货城,并屯车和马兵的城,与耶路撒冷、黎巴嫩,以及自己治理的全国中所愿建造的。
Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael:
至于国中所剩下不属以色列人的亚摩利人、赫人、比利洗人、希未人、耶布斯人,
iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj ĝis la nuna tago.
就是以色列人不能灭尽的,所罗门挑取他们的后裔作服苦的奴仆,直到今日。
Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj, liaj ĉarestroj, kaj liaj rajdistoj.
惟有以色列人,所罗门不使他们作奴仆,乃是作他的战士、臣仆、统领、军长、车兵长、马兵长。
La nombro de la ĉefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn.
所罗门有五百五十督工的,监管工人。
La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por ŝi; tiam li konstruis Milon.
法老的女儿从大卫城搬到所罗门为她建造的宫里。那时,所罗门才建造米罗。
Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis ĉe ĝi antaŭ la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.
所罗门每年三次在他为耶和华所筑的坛上献燔祭和平安祭,又在耶和华面前的坛上烧香。这样,他建造殿的工程完毕了。
Kaj ŝiparon faris la reĝo Salomono en Ecjon-Geber, kiu troviĝas apud Elat, sur la bordo de la Ruĝa Maro, en la lando de Edom.
所罗门王在以东地红海边,靠近以禄的以旬‧迦别制造船只。
Kaj Ĥiram sendis en la ŝiparo siajn servantojn ŝipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono.
希兰差遣他的仆人,就是熟悉泛海的船家,与所罗门的仆人一同坐船航海。
Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.
他们到了俄斐,从那里得了四百二十他连得金子,运到所罗门王那里。