I Kings 7

Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon.
所罗门为自己建造宫室,十三年方才造成;
Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; ĝi havis la longon de cent ulnoj, la larĝon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.
又建造黎巴嫩林宫,长一百肘,宽五十肘,高三十肘,有香柏木柱三【原文作四】行,柱上有香柏木柁梁。
Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico.
其上以香柏木为盖,每行柱子十五根,共有四十五根。
Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraŭ fenestroj trifoje.
有窗户三层,窗与窗相对。
Kaj ĉiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraŭ fenestroj trifoje.
所有的门框都是厚木见方的,有窗户三层,窗与窗相对。
Kaj ĉambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de tridek ulnoj; kaj ankoraŭ ĉambron antaŭ ili kaj kolonojn kaj sojlon antaŭ ili.
并建造有柱子的廊子,长五十肘,宽三十肘;在这廊前又有廊子,廊外有柱子和台阶。
Kaj tronan salonon, por tie juĝi, juĝan salonon li faris, kaj ĉiujn plankojn li kovris per cedro.
又建造一廊,其中设立审判的座位,这廊从地到顶都用香柏木遮蔽。
Lia domo, en kiu li loĝis, en la malantaŭa korto post la salono, estis aranĝita tiel same. Kaj li faris ankaŭ domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis.
廊后院内有所罗门住的宫室;工作与这工作相同。所罗门又为所娶法老的女儿建造一宫,做法与这廊子一样。
Ĉio ĉi tio estis farita el multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento ĝis la tegmento, kaj ekstere ĝis la granda korto.
建造这一切所用的石头都是宝贵的,是按著尺寸凿成的,是用锯里外锯齐的;从根基直到檐石,从外头直到大院,都是如此。
En la fundamento estis ŝtonoj multekostaj, ŝtonoj grandaj, ŝtonoj de dek ulnoj kaj ŝtonoj de ok ulnoj.
根基是宝贵的大石头,有长十肘的,有长八肘的;
Kaj supre estis multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, kaj cedro.
上面有香柏木和按著尺寸凿成宝贵的石头。
Kaj la granda ĉirkaŭa korto havis tri vicojn da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaŭ la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono ĉe la domo.
大院周围有凿成的石头三层、香柏木一层,都照耶和华殿的内院和殿廊的样式。
La reĝo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro Ĥuramon.
所罗门王差遣人往推罗去,将户兰召了来。
Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de saĝeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari ĉian laboron el kupro. Kaj li venis al la reĝo Salomono kaj plenumis ĉiujn liajn laborojn.
他是拿弗他利支派中一个寡妇的儿子,他父亲是推罗人,作铜匠的。户兰满有智慧、聪明、技能,善于各样铜作。他来到所罗门王那里,做王一切所要做的。
Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono.
他制造两根铜柱,每根高十八肘,围十二肘。
Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.
又用铜铸了两个柱顶安在柱上,各高五肘。
Retoj plektitaj kaj ŝnuretoj ĉenoformaj estis ĉe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep ĉe unu kapitelo kaj sep ĉe la dua.
柱顶上有装修的网子和拧成的鍊索,每顶七个。
Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis ĉirkaŭ unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaŭ por la dua kapitelo.
网子周围有两行石榴遮盖柱顶,两个柱顶都是如此。
La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn.
廊子的柱顶径四肘,刻著百合花。
Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksaĵo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo ĉirkaŭe en vicoj ducent granatoj.
两柱顶的鼓肚上挨著网子,各有两行石榴环绕,两行共有二百。
Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al ĝi la nomon Jaĥin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al ĝi la nomon Boaz.
他将两根柱子立在殿廊前头:右边立一根,起名叫雅斤;左边立一根,起名叫波阿斯。
Sur la suproj de la kolonoj estis skulptaĵo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj.
在柱顶上刻著百合花。这样,造柱子的工就完毕了。
Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe.
他又铸一个铜海,样式是圆的,高五肘,径十肘,围三十肘。
Kaj tuberoj sub ĝia rando troviĝis ĉirkaŭe de ĝi; sur la spaco de dek ulnoj ili ĉirkaŭis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun ĝi.
在海边之下,周围有野瓜的样式;每肘十瓜,共有两行,是铸海的时候铸上的。
Ĝi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj ĉiuj iliaj malantaŭaj partoj estis turnitaj internen.
有十二只铜牛驮海:三只向北,三只向西,三只向南,三只向东;海在牛上,牛尾都向内。
Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis du mil bat’ojn.
海厚一掌,边如杯边,又如百合花,可容二千罢特。
Kaj li faris dek kuprajn bazaĵojn; ĉiu bazaĵo havis la longon de kvar ulnoj, la larĝon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj.
他用铜制造十个盆座,每座长四肘,宽四肘,高三肘。
Kaj jen estas la aranĝo de la bazaĵoj: ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj.
座的造法是这样:四面都有心子,心子在边子当中,
Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj.
心子上有狮子和牛,并基路伯;边上有小座,狮子和牛以下有垂下的璎珞。
Kaj ĉiu bazaĵo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj ĝiaj kvar anguloj havis ŝultretojn, fanditajn ŝultretojn sub la kaldrono, kaj sur ĉiu flanko estis festonoj.
每盆座有四个铜轮和铜轴。小座的四角上在盆以下,有铸成的盆架,其旁都有璎珞。
Ĝia aperturo de la interna kapitelo ĝis la supro havis unu ulnon; ĝia aperturo estis ronda, en formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj ĉe la aperturo estis skulptaĵoj; sed ĝiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj.
小座高一肘,口是圆的,彷彿座的样式,径一肘半,在口上有雕工,心子是方的,不是圆的。
Kaj la kvar radoj estis sub la muretoj, kaj la aksoj de la radoj estis en la bazaĵo; la alto de ĉiu rado estis unu ulno kaj duono.
四个轮子在心子以下,轮轴与座相连,每轮高一肘半。
La aranĝo de la radoj estis kiel la aranĝo de radoj de veturilo; iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, ĉio estis fandita.
轮的样式如同车轮;轴、辋、辐、毂都是铸的。
Kaj la kvar ŝultretoj ĉe la kvar anguloj de ĉiu bazaĵo elstaris el la bazaĵo mem.
每座四角上都有盆架,是与座一同铸成的。
Supre de la bazaĵo estis rondaĵo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazaĵo ĝiaj teniloj kaj muretoj elstaris el ĝi mem.
座上有圆架,高半肘;座上有撑子和心子,是与座一同铸的。
Kaj sur la tabuletoj de ĝiaj teniloj kaj sur ĝiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur ĉiu libera loko, kaj festonojn ĉirkaŭe.
在撑子和心子上刻著基路伯、狮子,和棕树,周围有璎珞。
Tiel li faris la dek bazaĵojn; ĉiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon.
十个盆座都是这样,铸法、尺寸、样式相同。
Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; ĉiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat’oj; kvar ulnojn havis ĉiu lavujo; ĉiu lavujo staris sur unu bazaĵo el la dek bazaĵoj.
又用铜制造十个盆,每盆可容四十罢特。盆径四肘,在那十座上,每座安设一盆。
Kaj li starigis la bazaĵojn, kvin ĉe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin ĉe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis ĉe la dekstra flanko de la domo, sudoriente.
五个安在殿门的右边,五个放在殿门的左边;又将海放在殿门的右旁,就是南边。
Kaj Ĥuram faris la lavujojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj Ĥuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la reĝo Salomono en la domo de la Eternulo:
户兰又造了盆、铲子,和盘子。这样,他为所罗门王做完了耶和华殿的一切工。
la du kolonojn kaj la du globaĵojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj;
所造的就是:两根柱子和柱上两个如球的顶;并两个盖柱顶的网子;
kaj la kvarcent granatojn ĉe la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj;
和四百石榴,安在两个网子上,每网两行,盖著两个柱上如球的顶;
kaj la dek bazaĵojn kaj la dek lavujojn sur la bazaĵoj;
十个座和其上的十个盆;
kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la maro;
海和海下的十二只牛;
kaj la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj ĉiuj vazoj de la templo, kiujn Ĥuram faris al la reĝo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro.
盆、铲子、盘子。这一切都是户兰给所罗门王用光亮的铜为耶和华的殿造成的,
En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la reĝo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cartan.
是遵王命在约旦平原、疏割和撒拉但中间借胶泥铸成的。
Kaj Salomono metis ĉiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita.
这一切所罗门都没有过秤;因为甚多,铜的轻重也无法可查。
Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo: la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono;
所罗门又造耶和华殿里的金坛和陈设饼的金桌子;
kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaŭ la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro;
内殿前的精金灯台:右边五个,左边五个,并其上的金花、灯盏、蜡剪,
kaj la tasojn, tranĉilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la maŝojn ĉe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, ĉe la pordo de la templa domo, el oro.
与精金的杯、盘、镊子、调羹、火鼎,以及至圣所、内殿的门枢,和外殿的门枢。
Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la reĝo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritaĵojn de sia patro David; la arĝenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.
所罗门王做完了耶和华殿的一切工,就把他父大卫分别为圣的金银和器皿都带来放在耶和华殿的府库里。