I Kings 15

En la dek-oka jaro de la reĝo Jerobeam, filo de Nebat, ekreĝis Abijam super Judujo.
尼八的儿子耶罗波安王十八年,亚比央登基作犹大王,
Tri jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maaĥa, filino de Abiŝalom.
在耶路撒冷作王三年。他母亲名叫玛迦,是押沙龙的女儿。
Li iradis en ĉiuj pekoj de sia patro, kiujn ĉi tiu faris antaŭ li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
亚比央行他父亲在他以前所行的一切恶,他的心不像他祖大卫的心,诚诚实实地顺服耶和华─他的 神。
Sed pro David la Eternulo, lia Dio, donis al li lumilon en Jerusalem, starigante lian filon post li kaj subtenante Jerusalemon;
然而耶和华─他的 神因大卫的缘故,仍使他在耶路撒冷有灯光,叫他儿子接续他作王,坚立耶路撒冷。
pro tio, ke David faradis tion, kio plaĉas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forkliniĝis de ĉio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la Ĥetido.
因为大卫除了赫人乌利亚那件事,都是行耶和华眼中看为正的事,一生没有违背耶和华一切所吩咐的。
Kaj milito estis inter Reĥabeam kaj Jerobeam dum lia tuta vivo.
罗波安在世的日子常与耶罗波安争战。
La cetera historio de Abijam, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. Kaj milito estis inter Abijam kaj Jerobeam.
亚比央其余的事,凡他所行的,都写在犹大列王记上。亚比央常与耶罗波安争战。
Kaj Abijam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Asa.
亚比央与他列祖同睡,葬在大卫的城里。他儿子亚撒接续他作王。
En la dudeka jaro de la reĝado de Jerobeam super Izrael ekreĝis Asa super Judujo.
以色列王耶罗波安二十年,亚撒登基作犹大王,
Kaj kvardek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maaĥa, filino de Abiŝalom.
在耶路撒冷作王四十一年。他祖母名叫玛迦,是押沙龙的女儿。
Kaj Asa agadis, kiel plaĉas al la Eternulo, kiel lia patro David.
亚撒效法他祖大卫行耶和华眼中看为正的事,
Kaj li elpelis la malĉastistojn el la lando, kaj forigis ĉiujn idolojn, kiujn faris liaj patroj.
从国中除去娈童,又除掉他列祖所造的一切偶像;
Kaj eĉ sian patrinon Maaĥa li senigis je ŝia titolo de reĝino, pro tio, ke ŝi faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis ŝian idolon kaj forbruligis ĉe la torento Kidron.
并且贬了他祖母玛迦太后的位,因她造了可憎的偶像亚舍拉。亚撒砍下她的偶像,烧在汲沦溪边,
Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta ĉe la Eternulo dum lia tuta vivo.
只是邱坛还没有废去。亚撒一生却向耶和华存诚实的心。
Li enportis en la domon de la Eternulo la konsekritaĵojn de sia patro kaj siajn proprajn konsekritaĵojn, arĝenton kaj oron kaj vazojn.
亚撒将他父亲所分别为圣与自己所分别为圣的金银和器皿都奉到耶和华的殿里。
Kaj milito estis inter Asa kaj Baaŝa, reĝo de Izrael, dum ilia tuta vivo.
亚撒和以色列王巴沙在世的日子常常争战。
Kaj Baaŝa, reĝo de Izrael, iris kontraŭ Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, reĝo de Judujo.
以色列王巴沙上来要攻击犹大,修筑拉玛,不许人从犹大王亚撒那里出入。
Tiam Asa prenis la tutan arĝenton kaj oron, kiu restis en la trezorejo de la domo de la Eternulo kaj en la trezorejo de la reĝa domo, kaj donis tion en la manojn de siaj servantoj; kaj la reĝo Asa sendis ilin al Ben-Hadad, filo de Tabrimon, filo de Ĥezjon, reĝo de Sirio, kiu loĝis en Damasko, kaj dirigis al li:
于是亚撒将耶和华殿和王宫府库里所剩下的金银都交在他臣仆手中,打发他们往住大马士革的亚兰王─希旬的孙子、他伯利们的儿子便哈达那里去,
Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, arĝenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baaŝa, reĝo de Izrael, por ke li foriru de mi.
说:「你父曾与我父立约,我与你也要立约。现在我将金银送你为礼物,求你废掉你与以色列王巴沙所立的约,使他离开我。」
Kaj Ben-Hadad obeis la reĝon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraŭ la urbojn de Izrael kaj venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Bet-Maaĥan kaj la tutan Kineroton, la tutan landon de Naftali.
便哈达听从亚撒王的话,派军长去攻击以色列的城邑;他们就攻破以云、但、亚伯‧伯‧玛迦、基尼烈全境、拿弗他利全境。
Kiam Baaŝa tion aŭdis, li ĉesis konstrui Raman kaj restis en Tirca.
巴沙听见,就停工不修筑拉玛了,仍住在得撒。
Tiam la reĝo Asa kunvokis ĉiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis la ŝtonojn de Rama kaj ĝian lignon, el kiuj Baaŝa faris la konstruadon; kaj la reĝo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen kaj Micpan.
于是亚撒王宣告犹大众人,不准一个推辞,吩咐他们将巴沙修筑拉玛所用的石头、木头都运去,用以修筑便雅悯的迦巴和米斯巴。
La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj ĉio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. Nur en sia maljuneco li malsaniĝis je siaj piedoj.
亚撒其余的事,凡他所行的,并他的勇力与他所建筑的城邑,都写在犹大列王记上。亚撒年老的时候,脚上有病。
Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoŝafat.
亚撒与他列祖同睡,葬在他祖大卫城他列祖的坟地里。他儿子约沙法接续他作王。
Nadab, filo de Jerobeam, fariĝis reĝo super Izrael en la dua jaro de Asa, reĝo de Judujo; kaj li reĝis super Izrael du jarojn.
犹大王亚撒第二年,耶罗波安的儿子拿答登基作以色列王共二年,
Kaj li faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iris laŭ la vojo de sia patro kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.
拿答行耶和华眼中看为恶的事,行他父亲所行的,犯他父亲使以色列人陷在罪里的那罪。
Kaj faris konspiron kontraŭ li Baaŝa, filo de Aĥija, el la domo de Isaĥar, kaj Baaŝa mortigis lin ĉe Gibeton de la Filiŝtoj, kiam Nadab kaj ĉiuj Izraelidoj sieĝis Gibetonon.
以萨迦人亚希雅的儿子巴沙背叛拿答,在非利士的基比顿杀了他。那时拿答和以色列众人正围困基比顿。
Kaj Baaŝa mortigis lin en la tria jaro de Asa, reĝo de Judujo, kaj ekreĝis anstataŭ li.
在犹大王亚撒第三年巴沙杀了他,篡了他的位。
Kaj kiam li fariĝis reĝo, li mortigis la tutan domon de Jerobeam; li ne restigis ĉe Jerobeam eĉ unu animon, ĝis li tute lin ekstermis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Aĥija, la Ŝiloano;
巴沙一作王就杀了耶罗波安的全家,凡有气息的没有留下一个,都灭尽了,正应验耶和华借他仆人示罗人亚希雅所说的话。
pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon, pro la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon, Dion de Izrael.
这是因为耶罗波安所犯的罪使以色列人陷在罪里,惹动耶和华─以色列 神的怒气。
La cetera historio de Nadab, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
拿答其余的事,凡他所行的,都写在以色列诸王记上。
Milito estis inter Asa kaj Baaŝa, reĝo de Izrael, dum ilia tuta vivo.
亚撒和以色列王巴沙在世的日子常常争战。
En la tria jaro de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Baaŝa, filo de Aĥija, super la tuta Izrael en Tirca por la daŭro de dudek kvar jaroj.
犹大王亚撒第三年,亚希雅的儿子巴沙在得撒登基作以色列众人的王共廿四年。
Kaj li faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iris laŭ la vojo de Jerobeam kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.
他行耶和华眼中看为恶的事,行耶罗波安所行的道,犯他使以色列人陷在罪里的那罪。