kaj ĉiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj ĉi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi aŭdis, ke ĝi venas; kaj nun ĝi jam estas en la mondo.
Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin aŭskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne aŭskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro.
Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton — tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis.