I John 3

Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, ĉar ĝi Lin ne konis.
你看父赐给我们是何等的慈爱,使我们得称为 神的儿女;我们也真是他的儿女。世人所以不认识我们,是因未曾认识他。
Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas.
亲爱的弟兄啊,我们现在是 神的儿女,将来如何,还未显明;但我们知道,主若显现,我们必要像他,因为必得见他的真体。
Kaj ĉiu, kiu havas ĉi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta.
凡向他有这指望的,就洁净自己,像他洁净一样。
Ĉiu, kiu faras pekon, faras ion kontraŭ la leĝo; kaj peko estas kontraŭleĝeco.
凡犯罪的,就是违背律法;违背律法就是罪。
Kaj vi scias, ke li elmontriĝis, por forigi pekojn; kaj peko ne estas en li.
你们知道主曾显现,是要除掉人的罪;在他并没有罪。
Ĉiu, kiu restas en li, ne pekas; ĉiu pekanto lin ne vidis, nek lin konas.
凡住在他里面的,就不犯罪;凡犯罪的,是未曾看见他,也未曾认识他。
Infanetoj, neniu vin forlogu; kiu faras justecon, tiu estas justa tiel same, kiel li estas justa;
小子们哪,不要被人诱惑,行义的才是义人,正如主是义的一样。
kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; ĉar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo.
犯罪的是属魔鬼,因为魔鬼从起初就犯罪。 神的儿子显现出来,为要除灭魔鬼的作为。
Ĉiu, kiu naskiĝis de Dio, ne faras pekon, ĉar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, ĉar li naskiĝis de Dio.
凡从 神生的,就不犯罪,因 神的道(原文作种)存在他心里;他也不能犯罪,因为他是由 神生的。
Jen kiel evidentiĝas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo: ĉiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton.
从此就显出谁是 神的儿女,谁是魔鬼的儿女。凡不行义的就不属 神,不爱弟兄的也是如此。
Ĉar jen estas la anonco, kiun vi aŭdis de la komenco: ke ni amu unu la alian;
我们应当彼此相爱。这就是你们从起初所听见的命令。
ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis? Ĉar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj.
不可像该隐;他是属那恶者,杀了他的兄弟。为什么杀了他呢?因自己的行为是恶的,兄弟的行为是善的。
Ne miru, fratoj, se la mondo vin malamas.
弟兄们,世人若恨你们,不要以为希奇。
Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, ĉar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto.
我们因为爱弟兄,就晓得是已经出死入生了。没有爱心的,仍住在死中。
Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li.
凡恨他弟兄的,就是杀人的;你们晓得凡杀人的,没有永生存在他里面。
Per ĉi tio ni konas amon: ĉar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj.
主为我们舍命,我们从此就知道何为爱;我们也当为弟兄舍命。
Sed se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li?
凡有世上财物的,看见弟兄穷乏,却塞住怜恤的心,爱 神的心怎能存在他里面呢?
Infanetoj, ni amu, ne laŭ vorto nek laŭ lango, sed laŭ faro kaj vero.
小子们哪,我们相爱,不要只在言语和舌头上,总要在行为和诚实上。
Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaŭ Li
从此就知道我们是属真理的,并且我们的心在 神面前可以安稳。
en ĉio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; ĉar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias ĉion.
我们的心若责备我们, 神比我们的心大,一切事没有不知道的。
Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuraĝon antaŭ Dio;
亲爱的弟兄啊,我们的心若不责备我们,就可以向 神坦然无惧了。
kaj ĉion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, ĉar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio plaĉas antaŭ Li.
并且我们一切所求的,就从他得著;因为我们遵守他的命令,行他所喜悦的事。
Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon.
 神的命令就是叫我们信他儿子耶稣基督的名,且照他所赐给我们的命令彼此相爱。
Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni: per la Spirito, kiun Li donis al ni.
遵守 神命令的,就住在 神里面; 神也住在他里面。我们所以知道 神住在我们里面是因他所赐给我们的圣灵。