I Corinthians 8

Nun rilate al oferitaĵoj al idoloj: Ni scias, ke ni ĉiuj havas scion. La scio bloveŝveligas, sed la amo edifas.
论到祭偶像之物,我们晓得我们都有知识。但知识是叫人自高自大,惟有爱心能造就人。
Se iu opinias, ke li scias ion, tiu ankoraŭ ne tiel scias, kiel li devus scii;
若有人以为自己知道什么,按他所当知道的,他仍是不知道。
sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li.
若有人爱 神,这人乃是 神所知道的。
Rilate do la manĝadon de la idoloferitaĵoj, ni scias, ke idolo estas neniaĵo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu.
论到吃祭偶像之物,我们知道偶像在世上算不得什么,也知道 神只有一位,再没有别的 神。
Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aŭ sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj,
虽有称为 神的,或在天,或在地,就如那许多的 神,许多的主;
tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li.
然而我们只有一位 神,就是父,万物都本于他;我们也归于他─并有一位主,就是耶稣基督─万物都是借著他有的;我们也是借著他有的。
Tamen ne ĉe ĉiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia ĝisnuna kutimiĝo al la idolo, manĝas la manĝaĵon kiel oferitaĵon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpuriĝas.
但人不都有这等知识。有人到如今因拜惯了偶像,就以为所吃的是祭偶像之物。他们的良心既然软弱,也就污秽了。
Sed manĝaĵo ne rekomendos nin al Dio; ĉar ni havas nek mankon, se ni ne manĝas, nek profiton, se ni manĝas.
其实食物不能叫 神看中我们,因为我们不吃也无损,吃也无益。
Sed gardu vin, por ke ĉi tiu via libereco ne fariĝu faligilo por la malfortuloj.
只是你们要谨慎,恐怕你们这自由竟成了那软弱人的绊脚石。
Ĉar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan ĉe manĝo en idolejo, ĉu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuraĝiĝos manĝi idoloferitaĵojn?
若有人见你这有知识的,在偶像的庙里坐席,这人的良心,若是软弱,岂不放胆去吃那祭偶像之物吗?
Pro via scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis.
因此,基督为他死的那软弱弟兄,也就因你的知识沉沦了。
Kaj tiamaniere, pekante kontraŭ la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraŭ Kristo.
你们这样得罪弟兄们,伤了他们软弱的良心,就是得罪基督。
Tial se manĝaĵo maledifas mian fraton, mi neniam plu manĝos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.
所以,食物若叫我弟兄跌倒,我就永远不吃肉,免得叫我弟兄跌倒了。