I Corinthians 4

Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio.
人应当以我们为基督的执事,为 神奥祕事的管家。
Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela.
所求于管家的,是要他有忠心。
Sed ĉe mi estas tre malgrava afero esti juĝata de vi, aŭ per homa juĝo: mi ja ne juĝas min mem.
我被你们论断,或被别人论断,我都以为极小的事;连我自己也不论断自己。
Ĉar mi scias nenion kontraŭ mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu juĝas min, estas la Sinjoro.
我虽不觉得自己有错,却也不能因此得以称义;但判断我的乃是主。
Tial juĝu nenion antaŭ la tempo, ĝis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam ĉiu ricevos de Dio sian propran laŭdon.
所以,时候未到,什么都不要论断,只等主来,他要照出暗中的隐情,显明人心的意念。那时,各人要从 神那里得著称讚。
Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitaĵojn; por ke neniu el vi bloveŝvelu por unu kontraŭ la alia.
弟兄们,我为你们的缘故,拿这些事转比自己和亚波罗,叫你们效法我们不可过于圣经所记,免得你们自高自大,贵重这个,轻看那个。
Ĉar kiu vin diferencigas? kaj kion vi havas, kion vi ne ricevis? sed se vi ĝin ricevis, kial vi fanfaronas, kvazaŭ vi ĝin ne ricevus?
使你与人不同的是谁呢?你有什么不是领受的呢?若是领受的,为何自夸,彷彿不是领受的呢?
Jam vi estas plenigitaj, jam vi riĉiĝis, vi reĝis sen ni; kaj mi ja volus, ke vi efektive reĝu, por ke ni ankaŭ reĝu kun vi.
你们已经饱足了!已经丰富了!不用我们,自己就作王了!我愿意你们果真作王,叫我们也得与你们一同作王。
Ĉar ŝajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; ĉar ni fariĝis spektaklo al la mondo kaj al anĝeloj kaj al homoj.
我想 神把我们使徒明明列在末后,好像定死罪的囚犯;因为我们成了一台戏,给世人和天使观看。
Ni estas malsaĝuloj pro Kristo, sed vi estas saĝaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj.
我们为基督的缘故算是愚拙的,你们在基督里倒是聪明的;我们软弱,你们倒强壮;你们有荣耀,我们倒被藐视。
Eĉ ĝis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj;
直到如今,我们还是又饥又渴,又赤身露体,又挨打,又没有一定的住处,
kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas;
并且劳苦,亲手做工。被人咒骂,我们就祝福;被人逼迫,我们就忍受;
kalumniate, ni petegas; ni fariĝas kiel la balaaĵo de la mondo, la forĵetaĵo de ĉio, eĉ ĝis nun.
被人毁谤,我们就善劝。直到如今,人还把我们看作世界上的污秽,万物中的渣滓。
Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin.
我写这话,不是叫你们羞愧,乃是警戒你们,好像我所亲爱的儿女一样。
Ĉar kvankam vi eĉ havus dek mil pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; ĉar en Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio.
你们学基督的,师傅虽有一万,为父的却是不多,因我在基督耶稣里用福音生了你们。
Mi do petegas vin, estu imitantoj de mi.
所以,我求你们效法我。
Pro tio mi sendis al vi Timoteon, kiu estas mia amata kaj fidela filo en la Sinjoro, kaj kiu vin memorigos pri miaj vojoj en Kristo, ĝuste kiel mi instruas ĉie en ĉiu eklezio.
因此我已打发提摩太到你们那里去。他在主里面,是我所亲爱,有忠心的儿子。他必提醒你们,记念我在基督里怎样行事,在各处各教会中怎样教导人。
Kelkaj bloveŝvelas, kvazaŭ mi ne venus al vi.
有些人自高自大,以为我不到你们那里去;
Sed mi venos al vi baldaŭ, se la Sinjoro tion volos; kaj mi ekscios, ne la parolon de la bloveŝvelintoj, sed la potencon.
然而,主若许我,我必快到你们那里去,并且我所要知道的,不是那些自高自大之人的言语,乃是他们的权能。
Ĉar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco.
因为 神的国不在乎言语,乃在乎权能。
Kion vi volas? ĉu kun vergo mi venu al vi, aŭ en amo kaj en spirito de humileco?
你们愿意怎么样呢?是愿意我带著刑杖到你们那里去呢?还是要我存慈爱温柔的心呢?