I Corinthians 2

Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aŭ de saĝeco, proklamante al vi la misteron de Dio.
弟兄们,从前我到你们那里去,并没有用高言大智对你们宣传 神的奥祕。
Ĉar mi decidis scii ĉe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita.
因为我曾定了主意,在你们中间不知道别的,只知道耶稣基督并他钉十字架。
Kaj mi estis ĉe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado.
我在你们那里,又软弱又惧怕,又甚战兢。
Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de saĝeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco,
我说的话、讲的道,不是用智慧委婉的言语,乃是用圣灵和大能的明证,
por ke via fido estu ne laŭ la saĝeco de homoj, sed laŭ la potenco de Dio.
叫你们的信不在乎人的智慧,只在乎 神的大能。
Tamen ni parolas saĝecon inter plenaĝuloj, sed saĝecon ne de ĉi tiu mondo, nek de la regantoj de ĉi tiu mondo, kiuj neniiĝas;
然而,在完全的人中,我们也讲智慧。但不是这世上的智慧,也不是这世上有权有位、将要败亡之人的智慧。
sed ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado;
我们讲的,乃是从前所隐藏、 神奥祕的智慧,就是 神在万世以前预定使我们得荣耀的。
kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉi tiu mondo; ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;
这智慧世上有权有位的人没有一个知道的,他们若知道,就不把荣耀的主钉在十字架上了。
sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.
如经上所记: 神为爱他的人所预备的是眼睛未曾看见,耳朵未曾听见,人心也未曾想到的。
Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito; ĉar la Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio.
只有 神借著圣灵向我们显明了,因为圣灵参透万事,就是 神深奥的事也参透了。
Ĉar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio.
除了在人里头的灵,谁知道人的事;像这样,除了 神的灵,也没有人知道 神的事。
Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio.
我们所领受的,并不是世上的灵,乃是从 神来的灵,叫我们能知道 神开恩赐给我们的事。
Pri kio ankaŭ ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa saĝeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj.
并且我们讲说这些事,不是用人智慧所指教的言语,乃是用圣灵所指教的言语,将属灵的话解释属灵的事(或作:将属灵的事讲与属灵的人)。
Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite.
然而,属血气的人不领会 神圣灵的事,反倒以为愚拙,并且不能知道,因为这些事惟有属灵的人才能看透。
Sed la spirita homo juĝas ĉion, kaj li mem estas juĝata de neniu.
属灵的人能看透万事,却没有一人能看透了他。
Ĉar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.
谁曾知道主的心去教导他呢?但我们是有基督的心了。