I Chronicles 5

La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael. (Li estis la unuenaskito; sed kiam li malhonoris la liton de sia patro, lia unuenaskiteco estis fordonita al la filoj de Jozef, filo de Izrael, kaj li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito;
以色列的长子原是流便;因他污秽了父亲的床,他长子的名分就归了约瑟。只是按家谱他不算长子。
Jehuda estis la plej potenca inter siaj fratoj, kaj la reganto devenis de li; sed la unuenaskiteco estis donita al Jozef.)
犹大胜过一切弟兄,君王也是从他而出;长子的名分却归约瑟。
La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael: Ĥanoĥ, Palu, Ĥecron, kaj Karmi.
以色列长子流便的儿子是哈诺、法路、希斯伦、迦米。
La idoj de Joel: lia filo estis Ŝemaja, lia filo estis Gog, lia filo estis Ŝimei,
约珥的儿子是示玛雅;示玛雅的儿子是歌革;歌革的儿子是示每;
lia filo estis Miĥa, lia filo estis Reaja, lia filo estis Baal,
示每的儿子是米迦;米迦的儿子是利亚雅;利亚雅的儿子是巴力;
lia filo estis Beera, kiun forkondukis en kaptitecon Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio. Li estis princo de la Rubenidoj.
巴力的儿子是备拉。这备拉作流便支派的首领,被亚述王提革拉毗尼色掳去。
Kaj liaj fratoj, laŭ iliaj familioj, laŭ ilia genealogia listo, estis: Jeiel, la ĉefo, Zeĥarja,
他的弟兄照著宗族,按著家谱作族长的是耶利、撒迦利雅、比拉。
kaj Bela, filo de Azaz, filo de Ŝema, filo de Joel. Li loĝis en Aroer, ĝis Nebo kaj Baal-Meon.
比拉是亚撒的儿子;亚撒是示玛的儿子;示玛是约珥的儿子;约珥所住的地方是从亚罗珥直到尼波和巴力‧免,
Oriente li loĝis ĝis la komenco de la dezerto ĉe la rivero Eŭfrato; ĉar ili havis multe da brutoj en la lando Gilead.
又向东延到伯拉河这边的旷野,因为他们在基列地牲畜增多。
En la tempo de Saul ili militis kontraŭ la Hagaridoj, kaj ĉi tiuj enfalis en iliajn manojn; kaj ili ekloĝis en la tendoj de tiuj en la tuta orienta parto de Gilead.
扫罗年间,他们与夏甲人争战,夏甲人倒在他们手下,他们就在基列东边的全地,住在夏甲人的帐棚里。
La idoj de Gad loĝis apude de ili, en la lando Baŝan, ĝis Salĥa;
迦得的子孙在流便对面,住在巴珊地,延到撒迦。
la ĉefo estis Joel, la dua estis Ŝafam, poste Janaj kaj Ŝafat en Baŝan.
他们中间有作族长的约珥,有作副族长的沙番,还有雅乃和住在巴珊的沙法。
Iliaj fratoj, laŭ iliaj patrodomoj: Miĥael, Meŝulam, Ŝeba, Joraj, Jakan, Zia, kaj Eber — sep.
他们族弟兄是米迦勒、米书兰、示巴、约赖、雅干、细亚、希伯,共七人。
Jen estas la filoj de Abiĥail, filo de Ĥuri, filo de Jaroaĥ, filo de Gilead, filo de Miĥael, filo de Jeŝiŝaj, filo de Jaĥdo, filo de Buz;
这都是亚比孩的儿子。亚比孩是户利的儿子;户利是耶罗亚的儿子;耶罗亚是基列的儿子;基列是米迦勒的儿子;米迦勒是耶示筛的儿子;耶示筛是耶哈多的儿子;耶哈多是布斯的儿子。
Aĥi, filo de Abdiel, filo de Guni, estis ĉefo de ilia patrodomo.
还有古尼的孙子、押比叠的儿子亚希。这都是作族长的。
Kaj ili loĝis en Gilead en Baŝan kaj ĝiaj filinurboj, kaj sur ĉiuj kampoj de Ŝaron, ĝis iliaj finoj.
他们住在基列与巴珊和巴珊的乡村,并沙崙的郊野,直到四围的交界。
Ĉiuj ili estis genealogie enskribitaj en la tempo de Jotam, reĝo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, reĝo de Izrael.
这些人在犹大王约坦并在以色列王耶罗波安年间,都载入家谱。
La idoj de Ruben kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase havis da batalkapablaj viroj, portantaj ŝildon kaj glavon, streĉantaj pafarkon, kaj instruitaj por milito, kvardek kvar mil sepcent sesdek, elirantojn en militistaro.
流便人、迦得人,和玛拿西半支派的人,能拿盾牌和刀剑、拉弓射箭、出征善战的勇士共有四万四千七百六十名。
Ili militis kontraŭ la Hagaridoj, kontraŭ Jetur, Nafiŝ, kaj Nodab.
他们与夏甲人、伊突人、拿非施人、挪答人争战。
Kaj ili ricevis helpon kontraŭ ĉi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun ĉio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. Ĉar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li aŭskultis ilian preĝon pro tio, ke ili fidis Lin.
他们得了 神的帮助,夏甲人和跟随夏甲的人都交在他们手中;因为他们在阵上呼求 神,倚赖 神, 神就应允他们。
Kaj ili forkaptis la brutojn de tiuj, kvindek mil kamelojn, ducent kvindek mil ŝafojn, du mil azenojn, kaj cent mil homojn.
他们掳掠了夏甲人的牲畜,有骆驼五万,羊二十五万,驴二千;又有人十万。
Multe da mortigitoj falis, ĉar de Dio estis la milito. Kaj ili loĝis sur ilia loko ĝis la elpatrujigo.
敌人被杀仆倒的甚多,因为这争战是出乎 神。他们就住在敌人的地上,直到被掳的时候。
La idoj de la duontribo de Manase loĝis en la lando de Baŝan ĝis Baal-Ĥermon, Senir, kaj la monto Ĥermon. Ili estis en granda nombro.
玛拿西半支派的人住在那地。从巴珊延到巴力‧黑们、示尼珥与黑门山。
Kaj jen estas la ĉefoj de iliaj patrodomoj: Efer, Jiŝei, Eliel, Azriel, Jeremia, Hodavja, kaj Jaĥdiel, viroj potencaj, viroj famaj, ĉefoj de siaj patrodomoj.
他们的族长是以弗、以示、以列、亚斯列、耶利米、何达威雅、雅叠,都是大能的勇士,是有名的人,也是作族长的。
Sed ili defalis de Dio de iliaj patroj, kaj malĉaste sekvis la diojn de la enlandaj popoloj, kiujn Dio ekstermis antaŭ ili;
他们得罪了他们列祖的 神,随从那地之民的神行邪淫;这民就是 神在他们面前所除灭的。
tial Dio de Izrael ekscitis kontraŭ ili la spiriton de Pul, reĝo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en Ĥalaĥon, Ĥaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan ĝis la nuna tago.
故此,以色列的 神激动亚述王普勒和亚述王提革拉毗尼色的心,他们就把流便人、迦得人、玛拿西半支派的人掳到哈腊、哈博、哈拉与歌散河边,直到今日还在那里。