I Chronicles 28

David kunvenigis en Jerusalemon ĉiujn estrojn de Izrael, la estrojn de la triboj, la estrojn de la apartaĵoj, kiuj servis al la reĝo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super ĉiuj havaĵoj kaj super la brutoj de la reĝo kaj de liaj filoj, ankaŭ la korteganojn, heroojn, kaj ĉiujn distingitojn.
大卫招聚以色列各支派的首领和轮班服事王的军长,与千夫长、百夫长,掌管王和王子产业牲畜的,并太监,以及大能的勇士,都到耶路撒冷来。
Kaj la reĝo David stariĝis sur siaj piedoj, kaj diris: Aŭskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui.
大卫王就站起来,说:「我的弟兄,我的百姓啊,你们当听我言,我心里本想建造殿宇,安放耶和华的约柜,作为我 神的脚凳;我已经预备建造的材料。
Sed Dio diris al mi: Ne konstruu domon al Mia nomo, ĉar vi estas homo de milito kaj vi verŝadis sangon.
只是 神对我说:『你不可为我的名建造殿宇;因你是战士,流了人的血。』
Tamen la Eternulo, Dio de Izrael, elektis min el la tuta domo de mia patro, por ke mi estu reĝo super Izrael por ĉiam; ĉar Jehudan Li elektis kiel reganton, kaj en la domo de Jehuda la domon de mia patro, kaj inter la filoj de mia patro Li favoris min, farante min reĝo super la tuta Izrael.
然而,耶和华─以色列的 神在我父的全家拣选我作以色列的王,直到永远。因他拣选犹大为首领;在犹大支派中拣选我父家,在我父的众子里喜悦我,立我作以色列众人的王。
Kaj el ĉiuj miaj filoj — ĉar multe da filoj donis al mi la Eternulo — Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la reĝado de la Eternulo super Izrael.
耶和华赐我许多儿子,在我儿子中拣选所罗门坐耶和华的国位,治理以色列人。
Kaj Li diris al mi: Via filo Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; ĉar Mi elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro.
耶和华对我说:『你儿子所罗门必建造我的殿和院宇;因为我拣选他作我的子,我也必作他的父。
Kaj Mi fortikigos lian regnon por ĉiam, se li persistos en la plenumado de Miaj ordonoj kaj preskriboj kiel ĝis nun.
他若恒久遵行我的诫命典章如今日一样,我就必坚定他的国位,直到永远。』
Kaj nun antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaŭ la oreloj de nia Dio: observu kaj atentu ĉiujn ordonojn de la Eternulo, via Dio, por ke vi posedu ĉi tiun bonan landon kaj heredigu ĝin al viaj infanoj post vi eterne.
现今在耶和华的会中,以色列众人眼前所说的,我们的 神也听见了。你们应当寻求耶和华─你们 神的一切诫命,谨守遵行,如此你们可以承受这美地,遗留给你们的子孙,永远为业。
Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; ĉar ĉiujn korojn la Eternulo esploras, kaj ĉiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi serĉos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpuŝos vin por ĉiam.
「我儿所罗门哪,你当认识耶和华─你父的 神,诚心乐意地事奉他;因为他鉴察众人的心,知道一切心思意念。你若寻求他,他必使你寻见;你若离弃他,他必永远丢弃你。
Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.
你当谨慎,因耶和华拣选你建造殿宇作为圣所。你当刚强去行。」
Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj ĉambroj, internaj ĉambroj, kaj de la loko por la sankta kesto;
大卫将殿的游廊、旁屋、府库、楼房、内殿,和施恩所的样式指示他儿子所罗门,
kaj la desegnon de ĉio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne ĉiujn ĉambrojn ĉirkaŭe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktaĵoj,
又将被灵感动所得的样式,就是耶和华 神殿的院子、周围的房屋、殿的府库,和圣物府库的一切样式都指示他;
koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne ĉiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo;
又指示他祭司和利未人的班次与耶和华殿里各样的工作,并耶和华殿里一切器皿的样式,
ankaŭ la oron, laŭ la pezo de la oro por ĉiuj objektoj de servado, kaj la pezon de ĉiuj arĝentaj objektoj de servado;
以及各样应用金器的分两和各样应用银器的分两,
ankaŭ la pezon de la oraj kandelabroj kaj de iliaj oraj lucernoj, montrante aparte la pezon de ĉiu kandelabro kaj de ĝiaj lucernoj, kaj la pezon de la arĝentaj kandelabroj, de ĉiu kandelabro kaj de ĝiaj lucernoj, laŭ la destino de ĉiu kandelabro.
金灯台和金灯的分两,银灯台和银灯的分两,轻重各都合宜;
Li donis ankaŭ la pezon de la oro por la tabloj de propono, por ĉiu tablo aparte, kaj de la arĝento por la tabloj arĝentaj;
陈设饼金桌子的分两,银桌子的分两,
ankaŭ por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por ĉiu pelvo aparte, kaj por la arĝentaj pelvoj, montrante la pezon de ĉiu pelvo;
精金的肉叉子、盘子,和爵的分两,各金碗与各银碗的分两,
ankaŭ la pezon de la incensaltaro el refandita oro. Li donis ankaŭ desegnon de la ĉaro kun la oraj keruboj, kiuj etendas la flugilojn kaj ŝirmas la keston de interligo de la Eternulo.
精金香坛的分两,并用金子做基路伯【原文作用金子做车式的基路伯】;基路伯张开翅膀,遮掩耶和华的约柜。
Ĉio ĉi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi ĉiujn detalojn de la desegno.
大卫说:「这一切工作的样式都是耶和华用手划出来使我明白的。」
Kaj David diris al sia filo Salomono: Estu forta kaj kuraĝa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; ĉar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, ĝis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo.
大卫又对他儿子所罗门说:「你当刚强壮胆去行!不要惧怕,也不要惊惶。因为耶和华 神就是我的 神,与你同在;他必不撇下你,也不丢弃你,直到耶和华殿的工作都完毕了。
Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por ĉia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por ĉiu faro, kun fervoro kaj lerteco en ĉiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos ĉiujn viajn vortojn.
有祭司和利未人的各班,为要办理 神殿各样的事,又有灵巧的人在各样的工作上乐意帮助你;并有众首领和众民一心听从你的命令。」