I Chronicles 15

Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super ĝi.
大卫在大卫城为自己建造宫殿,又为 神的约柜预备地方,支搭帐幕。
Tiam David diris: Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; ĉar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne.
那时大卫说:「除了利未人之外,无人可抬 神的约柜;因为耶和华拣选他们抬 神的约柜,且永远事奉他。」
Kaj David kunvenigis ĉiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur ĝian lokon, kiun li pretigis por ĝi.
大卫招聚以色列众人到耶路撒冷,要将耶和华的约柜抬到他所预备的地方。
Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn:
大卫又聚集亚伦的子孙和利未人。
el la idoj de Kehat estis: la estro Uriel kaj liaj fratoj, cent dudek;
哥辖子孙中有族长乌列和他的弟兄一百二十人。
el la idoj de Merari: la estro Asaja kaj liaj fratoj, ducent dudek;
米拉利子孙中有族长亚帅雅和他的弟兄二百二十人。
el la idoj de Gerŝon: la estro Joel kaj liaj fratoj, cent tridek;
革顺子孙中有族长约珥和他的弟兄一百三十人。
el la idoj de Elicafan: la estro Ŝemaja kaj liaj fratoj, ducent;
以利撒反子孙中有族长示玛雅和他的弟兄二百人。
el la idoj de Ĥebron: la estro Eliel kaj liaj fratoj, okdek;
希伯崙子孙中有族长以列和他的弟兄八十人。
el la idoj de Uziel: la estro Aminadab kaj liaj fratoj, cent dek du.
乌薛子孙中有族长亚米拿达和他的弟兄一百一十二人。
Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja, Joel, Ŝemaja, Eliel, kaj Aminadab;
大卫将祭司撒督和亚比亚他,并利未人乌列、亚帅雅、约珥、示玛雅、以列、亚米拿达召来,
kaj li diris al ili: Vi, ĉefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por ĝi;
对他们说:「你们是利未人的族长,你们和你们的弟兄应当自洁,好将耶和华─以色列 神的约柜抬到我所预备的地方。
ĉar antaŭe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni serĉis Lin ne tiel, kiel oni devas.
因你们先前没有抬这约柜,按定例求问耶和华─我们的 神,所以他刑罚【原文作闯杀】我们。」
Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael.
于是祭司利未人自洁,好将耶和华─以色列 神的约柜抬上来。
Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo laŭ la vorto de la Eternulo, sur siaj ŝultroj, per stangoj sur ili.
利未子孙就用杠,肩抬 神的约柜,是照耶和华借摩西所吩咐的。
Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj laŭtaj cimbaloj, por ke alte aŭdiĝu la sonoj de ĝojo.
大卫吩咐利未人的族长,派他们歌唱的弟兄用琴瑟和钹作乐,欢欢喜喜地大声歌颂。
Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Bereĥja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kuŝaja;
于是利未人派约珥的儿子希幔和他弟兄中比利家的儿子亚萨,并他们族弟兄米拉利子孙里古沙雅的儿子以探。
kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn: Zeĥarja, Ben, Jaaziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn.
其次还有他们的弟兄撒迦利雅、便雅薛、示米拉末、耶歇、乌尼、以利押、比拿雅、玛西雅、玛他提雅、以利斐利户、弥克尼雅,并守门的俄别以东和耶利。
La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj;
这样,派歌唱的希幔、亚萨、以探敲铜钹,大发响声;
Zeĥarja, Aziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja — sur psalteroj, por sopranuloj;
派撒迦利雅、雅薛、示米拉末、耶歇、乌尼、以利押、玛西雅、比拿雅鼓瑟,调用女音;
Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja — sur harpoj, por basuloj, por antaŭkanti;
又派玛他提雅、以利斐利户、弥克尼雅、俄别以东、耶利、亚撒西雅领首弹琴,调用第八。
Kenanja, la estro de la Levidoj — por aranĝado; li aranĝadis la muzikon, ĉar li estis kompetentulo.
利未人的族长基拿尼雅是歌唱人的首领,又教训人歌唱,因为他精通此事。
Bereĥja kaj Elkana estis pordogardistoj ĉe la kesto;
比利家、以利加拿是约柜前守门的。
Ŝebanja, Joŝafat, Netanel, Amasaj, Zeĥarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaŭ la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jeĥija estis pordogardistoj ĉe la kesto.
祭司示巴尼、约沙法、拿坦业、亚玛赛、撒迦利雅、比拿亚、以利以谢在 神的约柜前吹号。俄别以东和耶希亚也是约柜前守门的。
Tiamaniere iris David kaj la plejaĝuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun ĝojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom.
于是,大卫和以色列的长老,并千夫长都去从俄别以东的家欢欢喜喜地将耶和华的约柜抬上来。
Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbuĉis sep bovojn kaj sep ŝafojn.
 神赐恩与抬耶和华约柜的利未人,他们就献上七只公牛,七只公羊。
David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaŭ ĉiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de aranĝado de la ĥoroj; David ankaŭ havis sur si linan efodon.
大卫和抬约柜的利未人,并歌唱人的首领基拿尼雅,以及歌唱的人,都穿著细麻布的外袍;大卫另外穿著细麻布的以弗得。
Kaj ĉiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun ĝojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, laŭtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.
这样,以色列众人欢呼吹角、吹号、敲钹、鼓瑟、弹琴,大发响声,将耶和华的约柜抬上来。
Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Miĥal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj ludas, ŝi ekmalestimis lin en sia koro.
耶和华的约柜进了大卫城的时候,扫罗的女儿米甲从窗户里观看,见大卫王踊跃跳舞,心里就轻视他。