I Chronicles 13

David konsiliĝis kun la milestroj, centestroj, kaj ĉiuj ĉefoj;
大卫与千夫长、百夫长,就是一切首领商议。
kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael: Se plaĉas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu ĉiuflanken al ĉiuj ceteraj niaj fratoj en ĉiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia loĝado, ke ili kolektiĝu al ni;
大卫对以色列全会众说:「你们若以为美,见这事是出于耶和华─我们的 神,我们就差遣人走遍以色列地,见我们未来的弟兄,又见住在有郊野之城的祭司利未人,使他们都到这里来聚集。
kaj ni transportu al ni la keston de nia Dio, ĉar ni ne turnis nin al Li en la tempo de Saul.
我们要把 神的约柜运到我们这里来;因为在扫罗年间,我们没有在约柜前求问 神。」
Kaj la tuta komunumo diris, ke oni tiel agu; ĉar la afero plaĉis al la tuta popolo.
全会众都说可以如此行;这事在众民眼中都看为好。
Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de Ŝiĥor la Egipta ĝis Ĥamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-Jearim.
于是,大卫将以色列人从埃及的西曷河直到哈马口都招聚了来,要从基列‧耶琳将 神的约柜运来。
Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat-Jearimon, kiu troviĝas en Judujo, por venigi de tie la keston de Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata Lia nomo.
大卫率领以色列众人上到巴拉,就是属犹大的基列‧耶琳,要从那里将约柜运来。这约柜就是坐在二基路伯上耶和华 神留名的约柜。
Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo el la domo de Abinadab, kaj Uza kaj Aĥjo kondukis la veturilon.
他们将 神的约柜从亚比拿达的家里抬出来,放在新车上。乌撒和亚希约赶车。
Kaj David kaj ĉiuj Izraelidoj ludis antaŭ Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj.
大卫和以色列众人在 神前用琴、瑟、锣、鼓、号作乐,极力跳舞歌唱。
Kiam ili alvenis al la draŝejo de Kidon, Uza etendis sian manon, por subteni la keston, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin.
到了基顿【撒下六章六节作拿艮】的禾场;因为牛失前蹄【或作惊跳】,乌撒就伸手扶住约柜。
Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Uza, kaj Li mortigis lin pro tio, ke li etendis sian manon al la kesto; kaj li mortis tie antaŭ Dio.
耶和华向他发怒,因他伸手扶住约柜击杀他,他就死在 神面前。
Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, ĝis la nuna tago.
大卫因耶和华击杀【原文作闯杀】乌撒,心里愁烦,就称那地方为毗列斯‧乌撒,直到今日。
Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj diris: Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio?
那日,大卫惧怕 神,说:「 神的约柜怎可运到我这里来?」
Kaj David ne transportigis la keston al si, en la urbon de David, sed li direktis ĝin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.
于是大卫不将约柜运进大卫的城,却运到迦特人俄别以东的家中。
Kaj la kesto de Dio restis kun la familio de Obed-Edom en lia domo dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj ĉion, kio apartenis al li.
 神的约柜在俄别以东家中三个月,耶和华赐福给俄别以东的家和他一切所有的。