I Chronicles 12

Jen estas tiuj, kiuj venis al David en Ciklagon, kiam li estis ankoraŭ kaŝita antaŭ Saul, filo de Kiŝ; ili ankaŭ estis inter la herooj, helpantoj en la milito;
大卫因怕基士的儿子扫罗,躲在洗革拉的时候,有勇士到他那里帮助他打仗。
armitaj per pafarko, povosciantaj ĵeti ŝtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra, el la fratoj de Saul, Benjamenidoj:
他们善于拉弓,能用左右两手甩石射箭,都是便雅悯人扫罗的族弟兄。
la ĉefo Aĥiezer, kaj Joaŝ, filoj de Ŝemaa, la Gibeaano, Jeziel kaj Pelet, filoj de Azmavet, Beraĥa, kaj Jehu, la Anatotano,
为首的是亚希以谢,其次是约阿施,都是基比亚人示玛的儿子。还有亚斯玛威的儿子耶薛和毗力,又有比拉迦,并亚拿突人耶户,
Jiŝmaja, la Gibeonano, heroo el tridek kaj super tridek, Jeremia, Jaĥaziel, Joĥanan, kaj Jozabad, la Gederaano,
基遍人以实买雅〈他在三十人中是勇士,管理他们〉,且有耶利米、雅哈悉、约哈难,和基得拉人约撒拔、
Eluzaj, Jerimot, Bealja, Ŝemarja, kaj Ŝefatja, la Ĥarufano,
伊利乌赛、耶利摩、比亚利雅、示玛利雅,哈律弗人示法提雅,
Elkana, Jiŝija, Azarel, Joezer, kaj Jaŝobeam, la Koraĥidoj,
可拉人以利加拿、耶西亚、亚萨列、约以谢、雅朔班,
Joela kaj Zebadja, filoj de Jeroĥam, el Gedor.
基多人耶罗罕的儿子犹拉和西巴第雅。
El la Gadidoj apartiĝis al David en la fortikigitan lokon en la dezerto kuraĝaj militistoj, kapablaj batalistoj, armitaj per ŝildo kaj lanco; iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo de leono, kaj rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj:
迦得支派中有人到旷野的山寨投奔大卫,都是大能的勇士,能拿盾牌和枪的战士。他们的面貌好像狮子,快跑如同山上的鹿。
Ezer estis la ĉefo, Obadja la dua, Eliab la tria,
第一以薛,第二俄巴底雅,第三以利押,
Miŝmana la kvara, Jeremia la kvina,
第四弥施玛拿,第五耶利米,
Ataj la sesa, Eliel la sepa,
第六亚太,第七以利业,
Joĥanan la oka, Elzabad la naŭa,
第八约哈难,第九以利萨巴,
Jeremia la deka, Maĥbanaj la dek-unua.
第十耶利米,第十一末巴奈。
Ĉi tiuj el la Gadidoj estis ĉefoj en la militistaro: la plej malgranda estis super cent, kaj la plej granda super mil.
这都是迦得人中的军长,至小的能抵一百人,至大的能抵一千人。
Ili estis tiuj, kiuj transiris Jordanon en la unua monato, kiam ĝi inundis siajn ambaŭ bordojn, kaj ili dispelis ĉiujn loĝantojn de la valoj orienten kaj okcidenten.
正月,约旦河水涨过两岸的时候,他们过河,使一切住平原的人东奔西逃。
Ankaŭ el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David.
又有便雅悯和犹大人到山寨大卫那里。
Kaj David eliris renkonte al ili, kaj ekparolis kaj diris al ili: Se vi venis al mi kun paco, por helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu tion Dio de niaj patroj, kaj Li juĝu.
大卫出去迎接他们,对他们说:「你们若是和和平平地来帮助我,我心就与你们相契;你们若是将我这无罪的人卖在敌人手里,愿我们列祖的 神察看责罚。」
Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris: Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jiŝaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, ĉar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin ĉefoj de la militistoj.
那时 神的灵感动那三十个勇士的首领亚玛撒,他就说:大卫啊,我们是归于你的!耶西的儿子啊,我们是帮助你的!愿你平平安安,愿帮助你的也都平安!因为你的 神帮助你。大卫就收留他们,立他们作军长。
Ankaŭ el la Manaseidoj oni aliĝis al David, kiam li iris kun la Filiŝtoj milite kontraŭ Saulon, sed ne helpis al ili; ĉar post konsiliĝo la estroj de la Filiŝtoj forsendis lin, dirante: Kun niaj kapoj li aliĝos al sia sinjoro Saul.
大卫从前与非利士人同去,要与扫罗争战,有些玛拿西人来投奔大卫,他们却没有帮助非利士人;因为非利士人的首领商议,打发他们回去,说:「恐怕大卫拿我们的首级,归降他的主人扫罗。」
Kiam li venis en Ciklagon, aliĝis al li el la Manaseidoj: Adnaĥ, Jozabad, Jediael, Miĥael, Jozabad, Elihu, kaj Ciltaj, milestroj de la Manaseidoj.
大卫往洗革拉去的时候,有玛拿西人的千夫长押拿、约撒拔、耶叠、米迦勒、约撒拔、以利户、洗勒太都来投奔他。
Kaj ili helpis al David kontraŭ la militistoj, ĉar ili ĉiuj estis herooj, kaj ili estis estroj en militistaro.
这些人帮助大卫攻击群贼;他们都是大能的勇士,且作军长。
Ĉiutage oni venis pli al David, por helpi al li, ĝis kolektiĝis granda armeo, kiel armeo de Dio.
那时天天有人来帮助大卫,以致成了大军,如 神的军一样。
Jen estas la nombro de la ĉefaj armitaj militistoj, kiuj venis al David en Ĥebronon, por transdoni al li la regnon de Saul, konforme al la vorto de la Eternulo:
预备打仗的兵来到希伯崙见大卫,要照著耶和华的话将扫罗的国位归与大卫。他们的数目如下:
da Jehudaidoj, portantaj ŝildon kaj lancon, estis ses mil okcent armitaj por la militistaro;
犹大支派,拿盾牌和枪预备打仗的有六千八百人。
el la Simeonidoj, batalkapablaj por la militistaro, estis sep mil cent;
西缅支派,能上阵大能的勇士有七千一百人。
el la Levidoj estis kvar mil sescent;
利未支派有四千六百人。
kaj Jehojada, estro de Aaronidoj, kaj kun li tri mil sepcent;
耶何耶大是亚伦家的首领,跟从他的有三千七百人。
kaj Cadok, kuraĝa junulo, kaj lia patrodomo, dudek du estroj;
还有少年大能的勇士撒督,同著他的有族长二十二人。
el la Benjamenidoj, samtribanoj de Saul, tri mil; ĝis tiam la plimulto el ili fidele servis al la domo de Saul;
便雅悯支派,扫罗的族弟兄也有三千人,他们向来大半归顺扫罗家。
el la Efraimidoj dudek mil okcent kuraĝaj militistoj, viroj famaj en siaj patrodomoj;
以法莲支派大能的勇士,在本族著名的有二万零八百人。
el la duontribo de Manase dek ok mil, kiuj estis vokitaj laŭnome, por iri reĝigi Davidon;
玛拿西半支派,册上有名的共一万八千人,都来立大卫作王。
el la Isaĥaridoj, kiuj komprenis la cirkonstancojn, kaj sciis, kion Izrael devas fari, estis ducent ĉefoj, kaj ĉiuj iliaj fratoj agis laŭ iliaj vortoj;
以萨迦支派,有二百族长都通达时务,知道以色列人所当行的;他们族弟兄都听从他们的命令。
el la Zebulunidoj, militkapablaj, kaj irantaj en militon kun ĉiaj bataliloj, estis kvindek mil, por enviciĝi en konkordo;
西布伦支派,能上阵用各样兵器打仗、行伍整齐、不生二心的有五万人。
el la Naftaliidoj estis mil estroj, kaj kun ili tridek sep mil kun ŝildoj kaj lancoj;
拿弗他利支派,有一千军长;跟从他们、拿盾牌和枪的有三万七千人。
el la Danidoj, armitaj por milito, estis dudek ok mil sescent;
但支派,能摆阵的有二万八千六百人。
el la Aŝeridoj, militkapablaj kaj pretaj por milito, kvardek mil;
亚设支派,能上阵打仗的有四万人。
de trans Jordan, el la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, kun ĉiaj militaj bataliloj, cent dudek mil.
约旦河东的流便支派、迦得支派、玛拿西半支派,拿著各样兵器打仗的有十二万人。
Ĉiuj tiuj militistoj, prezentantaj aranĝitajn vicojn, venis plenkore en Ĥebronon, por fari Davidon reĝo super la tuta Izrael; ankaŭ ĉiuj ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por reĝigi Davidon.
以上都是能守行伍的战士,他们都诚心来到希伯崙,要立大卫作以色列的王。以色列其余的人也都一心要立大卫作王。
Kaj ili restis tie kun David dum tri tagoj, manĝis kaj trinkis; ĉar iliaj fratoj pretigis por ili;
他们在那里三日,与大卫一同吃喝,因为他们的族弟兄给他们预备了。
ankaŭ tiuj, kiuj estis proksime de ili, ĝis Isaĥar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj manĝaĵon el faruno, premitajn figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj ŝafojn en granda kvanto; ĉar estis ĝojo en Izrael.
靠近他们的人以及以萨迦、西布伦、拿弗他利人将许多面饼、无花果饼、干葡萄、酒、油,用驴、骆驼、骡子、牛驮来,又带了许多的牛和羊来,因为以色列人甚是欢乐。