Job 10

Kad mi je duši život omrznuo, nek' mi tužaljka poteče slobodno, zborit ću u gorčini duše svoje.
Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malĝojeco de mia animo.
Reću ću Bogu: Nemoj me osudit! Kaži mi zašto se na me obaraš.
Mi diros al Dio: Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraŭ mi.
TÓa što od toga imaš da me tlačiš, da djelo ruku svojih zabacuješ, da pomažeš namjerama opakih?
Ĉu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpuŝas la laboritaĵon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?
Jesu li u tebe oči tjelesne? Zar ti vidiš kao što čovjek vidi?
Ĉu Vi havas okulojn karnajn, Kaj ĉu Vi rigardas, kiel homo rigardas?
Zar su ti dani k'o dani smrtnika a kao ljudski vijek tvoje godine?
Ĉu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aŭ ĉu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,
Zbog čega krivnju moju istražuješ i grijehe moje hoćeš razotkriti,
Ke Vi serĉas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon,
kad znadeš dobro da sam nedužan, da ruci tvojoj izmaknut ne mogu?
Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?
Tvoje me ruke sazdaše, stvoriše, zašto da me sada opet raščiniš!
Viaj manoj min formis kaj faris min tutan ĉirkaŭe, Kaj tamen Vi min pereigas!
Sjeti se, k'o glinu si me sazdao i u prah ćeš me ponovo vratiti.
Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.
Nisi li mene k'o mlijeko ulio i učinio da se k'o sir zgrušam?
Vi elverŝis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromaĝon Vi min kundensigis.
Kožom si me i mesom odjenuo, kostima si me spleo i žilama.
Per haŭto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis.
S milošću si mi život darovao, brižljivo si nad mojim bdio dahom.
Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.
Al' u svom srcu ovo si sakrio, znam da je tvoja to bila namjera:
Sed ĉi tion Vi kaŝis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis:
da paziš budno hoću li zgriješiti i da mi grijeh ne prođe nekažnjeno.
Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna.
Ako sam grešan, onda teško meni, ako li sam prav, glavu ne smijem dići - shrvan sramotom, nesrećom napojen!
Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron.
Ispravim li se, k'o lav me nagoniš, snagu svoju okušavaš na meni,
Se ĝi leviĝas, Vi ĉasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon.
optužbe nove na mene podižeš, jarošću većom na mene usplamtiš i sa svježim se četama obaraš.
Vi elmetas kontraŭ mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraŭ mi; Nova armeo min atakas.
Iz utrobe što si me izvukao? O, što ne umrijeh: vidjeli me ne bi,
Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu!
bio bih k'o da me ni bilo nije, iz utrobe u grob bi me stavili.
Tiam mi estus kiel ne estinta; El la ventro mi estus transportita en la tombon.
Mog su života dani tako kratki! Pusti me da se još malo veselim
Mia vivo estas ja mallonga; Ĉesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigliĝu,
prije nego ću na put bez povratka, u zemlju tame, zemlju sjene smrtne,
Antaŭ ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro,
u zemlju tmine guste i meteža, gdje je svjetlost slična noći najcrnjoj."
En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.