Jahve mi pokaza, i gle: dvije kotarice smokava stajahu pred Domom Jahvinim, pošto Nabukodonozor, kralj babilonski, odvede iz Jeruzalema i izagna u Babilon Jekoniju, sina Jojakimova, kralja judejskoga, zajedno s knezovima judejskim, kovačima i bravarima.
La Eternulo montris al mi: jen estas du korboj kun figoj, starigitaj antaŭ la templo de la Eternulo, post kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, forkondukis el Jerusalem Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj la princojn de Judujo kaj la ĉarpentistojn kaj seruristojn, kaj venigis ilin en Babelon.