Zechariah 4

那与我说话的天使又来叫醒我,好像人睡觉被唤醒一样。
Kaj revenis la anĝelo, kiu antaŭe parolis kun mi; kaj li vekis min, kiel oni vekas iun el lia dormo.
他问我说:「你看见了什么?」我说:「我看见了一个纯金的灯台,顶上有盏灯,灯台上有七盏灯,每盏有七个管子。
Kaj li diris al mi: Kion vi vidas? Mi respondis: Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon ĝi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur ĝi, kaj po sep tubetoj troviĝas sur la lucernoj supre de ĝi.
旁边有两棵橄榄树,一棵在灯盏的右边,一棵在灯盏的左边。」
Kaj du olivarboj troviĝas super ĝi: unu dekstre de la kaliketo kaj la dua maldekstre de ĝi.
我问与我说话的天使说:「主啊,这是什么意思?」
Kaj mi ekparolis kaj diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, ho mia sinjoro?
与我说话的天使回答我说:「你不知道这是什么意思么?」我说:「主啊,我不知道。」
La anĝelo, kiu parolis kun mi, respondis kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro.
他对我说:「这是耶和华指示所罗巴伯的。万军之耶和华说:不是倚靠势力,不是倚靠才能,乃是倚靠我的灵方能成事。
Tiam li responde diris al mi jene: Tio estas la vorto de la Eternulo al Zerubabel, kaj signifas: Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot.
大山哪,你算什么呢?在所罗巴伯面前,你必成为平地。他必搬出一块石头,安在殿顶上。人且大声欢呼说:『愿恩惠恩惠归与这殿(殿:或译石)!』」
Kiu vi estas, ho granda monto? antaŭ Zerubabel vi fariĝos ebenaĵo; kaj li metos la unuan ŝtonon sub komuna vokado: Feliĉo, feliĉo al ĝi!
耶和华的话又临到我说:
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「所罗巴伯的手立了这殿的根基,他的手也必完成这工,你就知道万军之耶和华差遣我到你们这里来了。
La manoj de Zerubabel fondis ĉi tiun domon, kaj liaj manoj ankaŭ finos ĝin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.
谁藐视这日的事为小呢?这七眼乃是耶和华的眼睛,遍察全地,见所罗巴伯手拿线铊就欢喜。」
Ĉar kiu povas malŝati ĉi tiun tagon kiel malgrandan, kiam ĝoje rigardas la vertikalŝnuron en la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj trapenetras per sia rigardo la tutan teron?
我又问天使说:「这灯台左右的两棵橄榄树是什么意思?」
Tiam mi denove parolis kaj diris al li: Kion signifas tiuj du olivarboj dekstre kaj maldekstre de la kandelabro?
我二次问他说:「这两根橄榄枝在两个流出金色油的金嘴旁边是什么意思?」
Kaj mi parolis ankoraŭ kaj diris al li: Kion signifas la du branĉoj de olivarboj, kiuj troviĝas apud la du oraj tubetoj, tra kiuj fluas oro?
他对我说:「你不知道这是什么意思么?」我说:「主啊,我不知道。」
Li respondis al mi kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro.
他说:「这是两个受膏者站在普天下主的旁边。」
Tiam li diris: Tio estas du oleitoj, kiuj staras apud la Reganto de la tuta tero.