Titus 2

但你所讲的总要合乎那纯正的道理。
Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino:
劝老年人要有节制、端庄、自守,在信心、爱心、忍耐上都要纯全无疵。
ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco;
又劝老年妇人,举止行动要恭敬,不说谗言,不给酒作奴仆,用善道教训人,
ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon;
好指教少年妇人,爱丈夫,爱儿女,
por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn,
谨守,贞洁,料理家务,待人有恩,顺服自己的丈夫,免得 神的道理被毁谤。
esti prudentaj, ĉastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetiĝemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita;
又劝少年人要谨守。
konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj;
你自己凡事要显出善行的榜样;在教训上要正直、端庄,
pri ĉio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon,
言语纯全,无可指责,叫那反对的人,既无处可说我们的不是,便自觉羞愧。
paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontraŭulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraŭ ni.
劝仆人要顺服自己的主人,凡事讨他的喜欢,不可顶撞他,
Admonu sklavojn, ke ili estu submetiĝemaj al siaj propraj sinjoroj kaj plaĉantaj al ili en ĉio; ne kontraŭdiremaj,
不可私拿东西;要显为忠诚,以致凡事尊荣我们救主 神的道。
ne ŝtelantaj, sed montrantaj ĉian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en ĉio la doktrinon de Dio, nia Savanto.
因为 神救众人的恩典已经显明出来,
Ĉar jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj,
教训我们除去不敬虔的心和世俗的情欲,在今世自守、公义、敬虔度日,
instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo,
等候所盼望的福,并等候至大的 神和我们(或作: 神─我们)救主耶稣基督的荣耀显现。
atendantaj la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo,
他为我们舍了自己,要赎我们脱离一切罪恶,又洁净我们,特作自己的子民,热心为善。
kiu donis sin por ni, por elaĉeti nin el ĉia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.
这些事你要讲明,劝戒人,用各等权柄责备人;不可叫人轻看你。
Tion parolu, kaj konsilu kaj riproĉu kun ĉia aŭtoritato. Neniu vin malestimu.