Song of Solomon 2

我是沙崙的玫瑰花(或译:水仙花),是谷中的百合花。
Mi estas la lilio de Ŝaron, La rozo de la valoj.
我的佳偶在女子中,好像百合花在荆棘内。
Kiel rozo inter la dornoj, Tiel estas mia amatino inter la knabinoj.
我的良人在男子中,如同苹果树在树林中。我欢欢喜喜坐在他的荫下,尝他果子的滋味,觉得甘甜。
Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.
他带我入筵宴所,以爱为旗在我以上。
Li enkonduku min en vindomon, Kaj lia standardo super mi estu la amo.
求你们给我葡萄干增补我力,给我苹果畅快我心,因我思爱成病。
Plifortigu min per vinberkuko, Refreŝigu min per pomsuko; Ĉar mi estas malsana de amo.
他的左手在我头下;他的右手将我抱住。
Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Lia dekstra ĉirkaŭprenu min.
耶路撒冷的众女子啊,我指著羚羊或田野的母鹿嘱咐你们:不要惊动、不要叫醒我所亲爱的,等他自己情愿(不要叫醒……情愿:或译不要激动爱情,等他自发)。
Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ la cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.
听啊!是我良人的声音;看哪!他蹿山越岭而来。
Ho, jen estas la voĉo de mia amato! Ho, jen li venas, Rapidante sur la montoj, saltante sur la altaĵoj.
我的良人好像羚羊,或像小鹿。他站在我们墙壁后,从窗户往里观看,从窗櫺往里窥探。
Mia amato similas al gazelo aŭ al cervo. Ho, jen li staras post nia muro, Rigardante tra la fenestro, Sin montrante ĉe la krado.
我良人对我说:我的佳偶,我的美人,起来,与我同去!
Mia amato vokas, li parolas al mi: Leviĝu, mia amatino, mia belulino, ho venu;
因为冬天已往,雨水止住过去了。
Ĉar la vintro jam forpasis, La pluvo pasis kaj malaperis;
地上百花开放,百鸟鸣叫的时候(或译:修理葡萄树的时候)已经来到;斑鸠的声音在我们境内也听见了。
La floroj jam estas sur la tero; La kantosezono jam alvenis, Kaj la voĉo de la turto jam aŭdiĝas en nia lando;
无花果树的果子渐渐成熟;葡萄树开花放香。我的佳偶,我的美人,起来,与我同去!
La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn, La vinbertrunkoj siajn vinberetojn, Kiuj jam bonodoras. Leviĝu, mia amatino, mia belulino, kaj venu.
我的鸽子啊,你在磐石穴中,在陡巖的隐密处。求你容我得见你的面貌,得听你的声音;因为你的声音柔和,你的面貌秀美。
Ho mia kolombino, en la krevaĵoj de la roko, en la kaŝejo de la rokkrutaĵo, Montru al mi vian aspekton, aŭdigu al mi vian voĉon; Ĉar via voĉo estas dolĉa, kaj via aspekto estas bela.
要给我们擒拿狐狸,就是毁坏葡萄园的小狐狸,因为我们的葡萄正在开花。
Kaptu al ni la ŝakalojn, la malgrandajn ŝakalojn, La detruantojn de la vinberĝardenoj, Kiam niaj vinberĝardenoj burĝonas.
良人属我,我也属他;他在百合花中牧放群羊。
Mia amato apartenas al mi, Kaj mi apartenas al li, Kiu paŝtas inter la rozoj.
我的良人哪,求你等到天起凉风、日影飞去的时候,你要转回,好像羚羊,或像小鹿在比特山上。
Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros, Turnu vin, ho amato, similiĝu al gazelo aŭ al cervo Sur la montoj de aromaĵoj.