Ruth 3

路得的婆婆拿俄米对她说:「女儿啊,我不当为你找个安身之处,使你享福吗?
Naomi, ŝia bopatrino, diris al ŝi: Mia bofilino, mia celo estas, ke mi trovu por vi ripozejon, kie pliboniĝos via stato.
你与波阿斯的使女常在一处,波阿斯不是我们的亲族吗?他今夜在场上簸大麦;
Vidu nun, nia parenco Boaz, kun kies junulinoj vi kuniĝis, ventumas hordeon dum ĉi tiu nokto en la draŝejo;
你要沐浴抹膏,换上衣服,下到场上,却不要使那人认出你来。你等他吃喝完了,
lavu do vin kaj oleu vin kaj vestu vin per viaj plej bonaj vestoj, kaj iru en la draŝejon; ne vidigu vin al la viro, antaŭ ol li finos manĝi kaj trinki;
到他睡的时候,你看准他睡的地方,就进去掀开他脚上的被,躺卧在那里,他必告诉你所当做的事。」
kaj kiam li kuŝiĝos, rimarku la lokon, kie li kuŝas, iru tien, malkovru la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝu; kaj li diros al vi, kion vi devos fari.
路得说:「凡你所吩咐的,我必遵行。」
Rut respondis al ŝi: Kion vi diras al mi, tion mi faros.
路得就下到场上,照她婆婆所吩咐她的而行。
Kaj ŝi iris en la draŝejon, kaj faris tion, kion ŝia bopatrino ordonis al ŝi.
波阿斯吃喝完了,心里欢畅,就去睡在麦堆旁边。路得便悄悄地来掀开他脚上的被,躺卧在那里。
Kiam Boaz estis manĝinta kaj trinkinta kaj gajiĝis, li iris por kuŝiĝi malantaŭ grenamaso; kaj ŝi venis kviete, kaj malkovris la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝis.
到了夜半,那人忽然惊醒,翻过身来,不料有女子躺在他的脚下。
En la noktomezo la viro ektimiĝis; li turnis sin, kaj li ekvidis, ke virino kuŝas ĉe liaj piedoj.
他就说:「你是谁?」回答说:「我是你的婢女路得。求你用你的衣襟遮盖我,因为你是我一个至近的亲属。」
Li demandis: Kiu vi estas? Kaj ŝi respondis: Mi estas Rut, via servistino; etendu vian mantelon sur vian servistinon, ĉar vi estas savanto.
波阿斯说:「女儿啊,愿你蒙耶和华赐福。你末后的恩比先前更大;因为少年人无论贫富,你都没有跟从。
Kaj li diris: Estu benata de la Eternulo, mia filino; via lasta piaĵo estas pli granda, ol la unua, ĉar vi ne volas iri kun la junuloj, ĉu ili estas malriĉaj, ĉu riĉaj.
女儿啊,现在不要惧怕,凡你所说的,我必照著行;我本城的人都知道你是个贤德的女子。
Kaj nun, mia filino, ne timu; mi faros al vi ĉion, kion vi petos de mi; ĉar estas sciate en la tuta urbo de mia popolo, ke vi estas bravulino.
我实在是你一个至近的亲属,只是还有一个人比我更近。
Kaj nun, kvankam vere mi estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi.
你今夜在这里住宿,明早他若肯为你尽亲属的本分,就由他吧!倘若不肯,我指著永生的耶和华起誓,我必为你尽了本分,你只管躺到天亮。」
Restu ĉi tie la nokton; kaj kiam venos la mateno, se la alia parenco perfekte elaĉetos vin, lasu elaĉeti vin; sed se li ne volos vin elaĉeti, tiam mi vin elaĉetos, kiel la Eternulo vivas. Kuŝu ĝis la tagiĝo.
路得便在他脚下躺到天快亮,人彼此不能辨认的时候就起来了。波阿斯说:「不可使人知道有女子到场上来」;
Kaj ŝi kuŝis ĉe liaj piedoj ĝis la tagiĝo; sed ŝi leviĝis, antaŭ ol oni povis rekoni unu la alian. Kaj li diris: Mi ne volas, ke iu sciiĝu, ke ĉi tiu virino estis en mia draŝejo.
又对路得说:「打开你所披的外衣。」她打开了,波阿斯就撮了六簸箕大麦,帮她扛在肩上,她便进城去了。
Kaj li diris: Alportu la ŝalon, kiun vi havas sur vi, kaj tenu ĝin. Ŝi ĝin tenis, kaj li enmezuris en ĝin ses mezurilojn da hordeo kaj metis ĝin sur ŝin, kaj ŝi iris en la urbon.
路得回到婆婆那里,婆婆说:「女儿啊,怎么样了?」路得就将那人向她所行的述说了一遍,
Kiam ŝi alvenis al sia bopatrino, ĉi tiu demandis: Kiel la afero iras ĉe vi, mia filino? Kaj ŝi rakontis al ŝi ĉion, kion la viro faris al ŝi.
又说:「那人给了我六簸箕大麦,对我说:『你不可空手回去见你的婆婆。』」
Kaj ŝi diris plue: La ses mezurilojn da hordeo li ankaŭ donis al mi; ĉar li diris al mi: Ne revenu malplena al via bopatrino.
婆婆说:「女儿啊,你只管安坐等候,看这事怎样成就,因为那人今日不办成这事必不休息。」
Kaj ĉi tiu diris: Restu, mia filino, ĝis vi sciiĝos, kiel la afero finiĝis; ĉar tiu homo ne ripozos, ĝis la afero estos finita hodiaŭ.