Romans 7

弟兄们,我现在对明白律法的人说,你们岂不晓得律法管人是在活著的时候吗?
Aŭ ĉu vi ne scias, fratoj (ĉar mi parolas al konantoj de la leĝo), ke la leĝo regas la homon tiel longe, kiel li vivas?
就如女人有了丈夫,丈夫还活著,就被律法约束;丈夫若死了,就脱离了丈夫的律法。
Ĉar la edzinigita virino estas leĝe alligita al sia edzo dum lia vivo; sed se la edzo mortas, ŝi liberiĝas el la leĝo de la edzo.
所以丈夫活著,她若归于别人,便叫淫妇;丈夫若死了,她就脱离了丈夫的律法,虽然归于别人,也不是淫妇。
Se do, dum la edzo vivas, ŝi kuniĝas kun alia viro, ŝi estos nomata adultulino; sed se la edzo mortis, ŝi estas libera de la leĝo, kaj ne estas adultulino, kvankam kuniĝinte kun alia viro.
我的弟兄们,这样说来,你们借著基督的身体,在律法上也是死了,叫你们归于别人,就是归于那从死里复活的,叫我们结果子给 神。
Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la leĝo per la korpo de Kristo, por kuniĝi kun alia, nome kun tiu, kiu leviĝis el la mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio.
因为我们属肉体的时候,那因律法而生的恶欲就在我们肢体中发动,以致结成死亡的果子。
Ĉar dum ni estis en karno, la laŭpekaj pasioj, kiuj estis per la leĝo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto.
但我们既然在捆我们的律法上死了,现今就脱离了律法,叫我们服事主,要按著心灵(心灵:或作圣灵)的新样,不按著仪文的旧样。
Sed ni jam liberiĝis el la leĝo, mortinte rilate tion, en kio ni estis tenataj, por ke ni servu en noveco de spirito, kaj ne en malnoveco de litero.
这样,我们可说什么呢?律法是罪么?断乎不是!只是非因律法,我就不知何为罪。非律法说不可起贪心,我就不知何为贪心。
Kion do ni diru? Ĉu la leĝo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la leĝo; ĉar mi ne konus deziron, se la leĝo ne dirus: Ne deziru;
然而罪趁著机会,就借著诫命叫诸般的贪心在我里头发动;因为没有律法,罪是死的。
sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono ĉian deziremon, ĉar ekster leĝo la peko estas senviva.
我以前没有律法是活著的;但是诫命来到,罪又活了,我就死了。
Kaj iam mi vivadis ekster la leĝo; sed kiam la ordono venis, la peko viviĝis, kaj mi mortis;
那本来叫人活的诫命,反倒叫我死;
kaj tiun ordonon, kiu estas por vivo, mi trovis por morto;
因为罪趁著机会,就借著诫命引诱我,并且杀了我。
ĉar la peko, trovinte pretekston, per la ordono min trompis, kaj per ĝi min mortigis.
这样看来,律法是圣洁的,诫命也是圣洁、公义、良善的。
Tiel la leĝo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona.
既然如此,那良善的是叫我死吗?断乎不是!叫我死的乃是罪。但罪借著那良善的叫我死,就显出真是罪,叫罪因著诫命更显出是恶极了。
Ĉu do tio, kio estas bona, fariĝis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke ĝi montriĝu peko, estigante morton en mi per la bono — por ke per la ordono la peko fariĝu treege peka.
我们原晓得律法是属乎灵的,但我是属乎肉体的,是已经卖给罪了。
Ĉar ni scias, ke la leĝo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.
因为我所做的,我自己不明白;我所愿意的,我并不做;我所恨恶的,我倒去做。
Ĉar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; ĉar mi ne agas laŭ tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras.
若我所做的,是我所不愿意的,我就应承律法是善的。
Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la leĝo, ke ĝi estas bona.
既是这样,就不是我做的,乃是住在我里头的罪做的。
La faranto do estas jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi.
我也知道在我里头,就是我肉体之中,没有良善。因为,立志为善由得我,只是行出来由不得我。
Ĉar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne loĝas; ĉar ĉe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono.
故此,我所愿意的善,我反不做;我所不愿意的恶,我倒去做。
Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas.
若我去做所不愿意做的,就不是我做的,乃是住在我里头的罪做的。
Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras ĝin jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi.
我觉得有个律,就是我愿意为善的时候,便有恶与我同在。
Mi do trovas leĝon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas ĉe mi.
因为按著我里面的意思(原文是人),我是喜欢 神的律;
Ĉar mi ĝojas en la leĝo de Dio laŭ la interna homo;
但我觉得肢体中另有个律和我心中的律交战,把我掳去,叫我附从那肢体中犯罪的律。
sed mi vidas alian leĝon en miaj membroj, militantan kontraŭ la leĝo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la leĝon de la peko, kiu estas en miaj membroj.
我真是苦啊!谁能救我脱离这取死的身体呢?
Ho ve, mi malfeliĉulo! kiu min liberigos el la korpo de ĉi tiu morto?
感谢 神,靠著我们的主耶稣基督就能脱离了。这样看来,我以内心顺服 神的律,我肉体却顺服罪的律了。
Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la leĝo de Dio, sed per la karno al la leĝo de peko.