Romans 16

我对你们举荐我们的姊妹非比,她是坚革里教会中的女执事。
Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio en Kenkrea;
请你们为主接待她,合乎圣徒的体统。她在何事上要你们帮助,你们就帮助她,因她素来帮助许多人,也帮助了我。
por ke vi akceptu ŝin en la Sinjoro, kiel konvenas al sanktuloj, kaj ke vi helpu ŝin, en ĉiuj aferoj, pri kiuj ŝi bezonos vin; ĉar ŝi ankaŭ estis helpantino de multaj, kaj de mi mem.
问百基拉和亚居拉安。他们在基督耶稣里与我同工,
Salutu Priskilan kaj Akvilan, miajn kunlaborantojn en Kristo Jesuo,
也为我的命将自己的颈项置之度外。不但我感谢他们,就是外邦的众教会也感谢他们。
kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaŭ ĉiuj eklezioj de la nacianoj;
又问在他们家中的教会安。问我所亲爱的以拜尼土安;他在亚细亚是归基督初结的果子。
kaj salutu la eklezion en ilia domo. Salutu mian amatan Epajneton, kiu estas la unuaaĵo de Azio por Kristo.
又问马利亚安;她为你们多受劳苦。
Salutu Marian, kiu multe laboris por vi.
又问我亲属与我一同坐监的安多尼古和犹尼亚安;他们在使徒中是有名望的,也是比我先在基督里。
Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaŭ estis en Kristo antaŭ ol mi.
又问我在主里面所亲爱的暗伯利安。
Salutu Ampliason, mian amaton en la Sinjoro.
又问在基督里与我们同工的耳巴奴,并我所亲爱的士大古安。
Salutu Urbanon, nian kunlaboranton por Kristo, kaj mian amatan Staĥison.
又问在基督里经过试验的亚比利安。问亚利多布家里的人安。
Salutu Apeleson, la aprobitan en Kristo. Salutu tiujn, kiuj estas ĉe Aristobulo.
又问我亲属希罗天安。问拿其数家在主里的人安。
Salutu mian parencon Herodion. Salutu tiujn ĉe Narkiso, kiuj estas en la Sinjoro.
又问为主劳苦的土非拿氏和土富撒氏安。问可亲爱为主多受劳苦的彼息氏安。
Salutu Trifajnan kaj Trifosan, kiuj laboras en la Sinjoro. Salutu Persison, la virinon amatan, kiu multe laboris en la Sinjoro.
又问在主蒙拣选的鲁孚和他母亲安;他的母亲就是我的母亲。
Salutu Rufon, elektitan de la Sinjoro, kaj lian kaj mian patrinon.
又问亚逊其土、弗勒干、黑米、八罗巴、黑马,并与他们在一处的弟兄们安。
Salutu Asinkriton, Flegonon, Hermeson, Patrobason, Hermason, kaj la fratojn ĉe ili.
又问非罗罗古和犹利亚,尼利亚和他姊妹,同阿林巴并与他们在一处的众圣徒安。
Salutu Filologon kaj Julian, Nereon kaj lian fratinon, kaj Olimpason, kaj ĉiujn sanktulojn kun ili.
你们亲嘴问安,彼此务要圣洁。基督的众教会都问你们安。
Salutu unu la alian per sankta kiso. Ĉiuj eklezioj de Kristo vin salutas.
弟兄们,那些离间你们、叫你们跌倒、背乎所学之道的人,我劝你们要留意躲避他们。
Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kaŭzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraŭ la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili.
因为这样的人不服事我们的主基督,只服事自己的肚腹,用花言巧语诱惑那些老实人的心。
Ĉar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.
你们的顺服已经传于众人,所以我为你们欢喜;但我愿意你们在善上聪明,在恶上愚拙。
Ĉar via obeemeco estas sciigita al ĉiuj homoj. Tial mi ĝojas pro vi; sed mi deziras, ke vi estu saĝaj rilate la bonon kaj malkleraj rilate la malbonon.
赐平安的 神快要将撒但践踏在你们脚下。愿我主耶稣基督的恩常和你们同在!
Kaj la Dio de paco baldaŭ subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
与我同工的提摩太,和我的亲属路求、耶孙、所西巴德,问你们安。
Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj Sosipatro, miaj parencoj.
我这代笔写信的德丢,在主里面问你们安。
Mi, Tertio, kiu skribis ĉi tiun epistolon, salutas vin en la Sinjoro.
那接待我、也接待全教会的该犹问你们安。
Vin salutas Gajo, la gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato.
城内管银库的以拉都,和兄弟括土问你们安。
La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj. Amen.
惟有 神能照我所传的福音和所讲的耶稣基督,并照永古隐藏不言的奥祕,坚固你们的心。
Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laŭ mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laŭ la malkaŝo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj,
这奥祕如今显明出来,而且按著永生 神的命,借众先知的书指示万国的民,使他们信服真道。
sed nun elmontrita, kaj per la profetaj skriboj laŭ la ordono de la eterna Dio sciigita al ĉiuj nacioj por obeado de fido;
愿荣耀因耶稣基督归与独一全智的 神,直到永远。阿们!
al la sola saĝa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.