Romans 1

耶稣基督的仆人保罗,奉召为使徒,特派传 神的福音。
Paŭlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio,
这福音是 神从前借众先知在圣经上所应许的,
kiun Li promesis antaŭe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj,
论到他儿子─我主耶稣基督。按肉体说,是从大卫后裔生的;
pri Sia Filo, kiu naskiĝis el la idaro de David laŭ la karno,
按圣善的灵说,因从死里复活,以大能显明是 神的儿子。
la difinita Filo de Dio en potenco laŭ la Spirito de sankteco per la releviĝo de la mortintoj — Jesuo Kristo, nia Sinjoro,
我们从他受了恩惠并使徒的职分,在万国之中叫人为他的名信服真道;
per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido ĉe ĉiuj nacioj pro lia nomo,
其中也有你们这蒙召属耶稣基督的人。
inter kiuj estas ankaŭ vi, vokitaj de Jesuo Kristo;
我写信给你们在罗马、为 神所爱、奉召作圣徒的众人。愿恩惠、平安从我们的父 神并主耶稣基督归与你们!
al ĉiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj: Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
第一,我靠著耶稣基督,为你们众人感谢我的 神,因你们的信德传遍了天下。
Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi ĉiuj, ke via fido estas proklamata tra la tuta mondo.
我在他儿子福音上,用心灵所事奉的 神,可以见证我怎样不住的提到你们;
Ĉar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia Filo, ke mi senĉese memorigas pri vi en miaj preĝoj,
在祷告之间常常恳求,或者照 神的旨意,终能得平坦的道路往你们那里去。
ĉiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio.
因为我切切的想见你们,要把些属灵的恩赐分给你们,使你们可以坚固。
Ĉar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj;
这样,我在你们中间,因你与我彼此的信心,就可以同得安慰。
tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuraĝigo, per la komuna fido, egale via kaj mia.
弟兄们,我不愿意你们不知道,我屡次定意往你们那里去,要在你们中间得些果子,如同在其余的外邦人中一样;只是到如今仍有阻隔。
Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita ĝis nun), por ke mi havu iom da frukto ĉe vi, kiel ankaŭ ĉe la aliaj nacioj.
无论是希腊人、化外人、聪明人、愚拙人,我都欠他们的债,
Mi estas ŝuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al saĝuloj kaj al senprudentuloj.
所以情愿尽我的力量,将福音也传给你们在罗马的人。
Tial laŭ mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion ankaŭ al vi, kiuj estas en Romo.
我不以福音为耻;这福音本是 神的大能,要救一切相信的,先是犹太人,后是希腊人。
Ĉar mi ne hontas pri la evangelio; ĉar ĝi estas la potenco de Dio al savo por ĉiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaŭ al la Grekoj.
因为 神的义正在这福音上显明出来;这义是本于信,以致于信。如经上所记:义人必因信得生。
Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco.
原来, 神的忿怒从天上显明在一切不虔不义的人身上,就是那些行不义阻挡真理的人。
Ĉar la kolero de Dio malkaŝiĝas el la ĉielo kontraŭ ĉia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco;
 神的事情,人所能知道的,原显明在人心里,因为 神已经给他们显明。
ĉar la scio pri Dio estas elmontrita ĉe ili, ĉar Dio elmontris ĝin al ili.
自从造天地以来, 神的永能和 神性是明明可知的,虽是眼不能见,但借著所造之物就可以晓得,叫人无可推诿。
Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo;
因为,他们虽然知道 神,却不当作 神荣耀他,也不感谢他。他们的思念变为虚妄,无知的心就昏暗了。
ĉar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vaniĝis per diskutadoj, kaj ilia sensaĝa koro mallumiĝis.
自称为聪明,反成了愚拙,
Pretendante esti saĝaj, ili malsaĝiĝis,
将不能朽坏之 神的荣耀变为偶像,彷彿必朽坏的人和飞禽、走兽、昆虫的样式。
kaj ŝanĝis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj.
所以, 神任凭他们逞著心里的情欲行污秽的事,以致彼此玷辱自己的身体。
Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonoriĝu inter ili mem;
他们将 神的真实变为虚谎,去敬拜事奉受造之物,不敬奉那造物的主;主乃是可称颂的,直到永远。阿们!
kiuj ŝanĝis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitaĵojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen.
因此, 神任凭他们放纵可羞耻的情欲。他们的女人把顺性的用处变为逆性的用处;
Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; ĉar iliaj virinoj ŝanĝis la naturan uzadon en kontraŭnaturan;
男人也是如此,弃了女人顺性的用处,欲火攻心,彼此贪恋,男和男行可羞耻的事,就在自己身上受这妄为当得的报应。
kaj tiel same ankaŭ la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindaĵon kaj ricevis en si mem la taŭgan rekompencon de sia malvirto.
他们既然故意不认识 神, 神就任凭他们存邪僻的心,行那些不合理的事;
Kaj ĉar ili malŝatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecaĵojn;
装满了各样不义、邪恶、贪婪、恶毒(或作:阴毒),满心是嫉妒、凶杀、争竞、诡诈、毒恨;
plenigite de ĉia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj,
又是谗毁的、背后说人的、怨恨 神的(或作:被 神所憎恶的)、侮慢人的、狂傲的、自夸的、捏造恶事的、违背父母的。
kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj, fanfaronemaj, elpensantaj malbonaĵojn, malobeemaj al gepatroj,
无知的,背约的,无亲情的,不怜悯人的。
senprudentaj, nefidindaj, neparencamaj, senkompataj;
他们虽知道 神判定行这样事的人是当死的,然而他们不但自己去行,还喜欢别人去行。
kiuj, sciante pri la juĝo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaŭ konsentas al la farantoj de ili.